Skip to content

Latest commit

 

History

History
2180 lines (1113 loc) · 23.5 KB

Kalejdoskopo - Viktor Galeski.md

File metadata and controls

2180 lines (1113 loc) · 23.5 KB

% Kalejdoskopo % Viktor Galeski

!(images/000001.jpg)

KALEJDOSKOPO

eLIBRO

eLIBRO

Viktor Galeski

Kalejdoskopo

Poemaro

I N K O

1

KALEJDOSKOPO

eLIBRO

Viktor Galeski

KALEJDOSKOPO

Poemaro

Tradukis en Esperanton:

Nikola Uzunov

Makedonaj redaktintoj:

Boris Kralevski

Danilo Kocevski

Vasile Dimeski

La presitan libron eldonis

Esperanto societo ”La Progreso”, Prilep 1999. (ISBN 9989-712-88-3) eLIBRO

Aranĝis: Franko Luin

ISBN 91-7303-146-1

inko@omnibus.se

http://www.omnibus.se/inko

APRILO 2002

2

KALEJDOSKOPO

eLIBRO

ANTAŭPAROLO

En tiu mondo, motivoriĉa, Galeski eldiris ne nur sian kon traŭstaron kaj proteston, ne sur sian rezignacian senton pro la malfeliĉa sorto, sed li ankaŭ provis iom malfermi aŭ al-menaŭ tuŝi la sekretajn pordojn de granda provoko. Tial iuj liaj konstatoj ne prezentas tion en ĝia ekstrema formo, sed starigas novajn dilemojn kaj la poemo ĉe sia fino en sintezi-ta mesaĝo sin turnas:

Dio,

undulgu min!

Mi kaj Vi,

solaj,

nun,

al kiu ni ĝoju?

Post tia ĉi konscio, apokalipseca laŭ sia naturo, Galeski en

”Post la Diluvo” malfermas novajn etikajn kaj ekzistad-pro-blemojn, ĉar eble malgraŭ proksima al sia Kreinto kaj sen-morto, sed disduigita kaj kondamnita esti sola, esti la ununura postvivinta ŝiprompulo, la homo tuj post sia pereo trans-formiĝas en sian senvivecan, fosilian formon. Soleca kiel stumpo kaj disduigita pro sia naturo, por li ne ekzistas moti-voj esti feliĉa.

Tre intima laŭ sia forto de senreviĝo estas ankaŭ la poemo

”Mia filino”, en kiu la pereo de la sonĝo estas pereo ankaŭ de la sonĝanto, de la homo, kiun sole la kredo subtenas.

3

KALEJDOSKOPO

eLIBRO

Tiel en kvindeko da poemoj la poeto iom post iom malkov-ras sin al ni kaj plejofte kvankam per konciza, reduktita poezia formo, li sukcesas atingi ĝis la fundo de la grandaj mon-doj, ĝis la fundo de la homa animo kaj ĝis la fluoj de la konscio.

Vasile Dimeski

4

KALEJDOSKOPO

eLIBRO

Liaj versoj estas netrudita, subtila larmoviŝado ĉe la limo inter tio, kion oni sonĝas kaj travivas. En ili ekzistas adoleska evidente lirika duonsveno pro paŝado sur tiu rando.

La realo milde eniras la nerealajn limojn de la sonĝo kaj male, la sonĝo ĉiam havas ian reale travivitan inicon. En tiu interspaco de la sonĝo kaj la realo Galeski enteksas siajn po-eziajn fadenojn: ili estas reflektaĵoj kaj emoci-lirikaj fragmen-toj pri amo, serĉado de senco en la vivo, kaj multfoje inter-tuŝado kun la morto kaj la sombraj flankoj de la vivo.

La verso de Galeski estas konciza, elipsa, delikate kaj liri-ke subombrita, tamen la poeta penso estas pura kaj fojfoje filozofie sentencoplena, kaj la travivaĵo estas spontanea kaj netrudita

Danilo Kocevski

La poezio, diras la kritikistoj, estas la plej forta esprimo de la sentoj, ununura maniero transdoni ĉion, kio estas kaŝita profunde en la koro, priskribi la spiri-tostaton.

¯uste en tio nin konvinkas ankaŭ la unua poemaro de la juna poeto Viktor Galeski — Kalejdoskopo.

Oni devas rimarki, ke tiuj ĉi poeziaĵoj enportas certajn no-vaĵojn en nian makedonan poezion.

Iuj el la poeziaĵoj estas koncizaj kaj post ilia tralego nin instigas al meditado. En la temoj estas multvarieco, oni sen-5

KALEJDOSKOPO

eLIBRO

tas, ke la aŭtoro kantas pri ĉio, kio lin ĉirkaŭas kaj kion li portas profunde kaŝitan en sia delikata junula koro.

La versoj estas modernaj, sen rimoj, por ke li povu espri-mi pli bone siajn sentojn. En lia poezio estas granda abundo de metaforoj, la lingvo estas pure makedona, sed estas ankaŭ tendenco al novaj forĝitaĵoj.

La poemaro de Viktor Galeski Kalejdoskopo estas bela, moderna poezio.

Prof. Boris Kralevski

6

KALEJDOSKOPO

eLIBRO

  1. IO PRETERPASIS MIN

TROVAĵO

ĉi-matene

en la vitrino de l’vendejo

por ludiloj

mi vidis

forgesitan

maljunulon.

7

KALEJDOSKOPO

eLIBRO

IO PRETERPASIS MIN

Ne revenos

la infano,

kiu nokte revis,

nek denove mevoj

forflugados timigitaj

de la paŝoj liaj.

La tempo delonge forviŝis

la piedspurojn sur la sablo.

La lago ne rekoneblas,

kaj lace sin trenas la ondoj sub la ĉielo.

Forflugas la mevoj,

nur mi daŭre

ĉi tie

staras

ĉiam.

8

KALEJDOSKOPO

eLIBRO

SPEGULO

Renkontiĝis ni

es la spegulo

kaj timo morta

kaptis min,

pro la haroj grizaj,

pro la rigardo

eltreviĝinta,

deprimita.

Per mia koro

la spiron fian

de la timo

mi gustumis.

Dum rigardis fikse kaj senhonte la vizaĝo min,

mi ne sentis min kuraĝa,

nek memfida.

En la spegulo lasis mi

la vizaĝon

sufokiĝi,

kaj mi decidis

novan komenci

vivon.

9

KALEJDOSKOPO

eLIBRO

PRIPENSITA ŝILDO

”PEGAZO KAJ INFANO”

ĉiunokte — saman bildon,

se mi fermas la okulojn

mi ekrajdas Pegazon

al la steloj ekflugi

kaj konata voĉ’ infana

vokas min

reveni.

Kaj senfine tiel ...

ĉiam tiel finiĝis ĉio.

Heziteme

nek surtere,

nek ĉiele

ŝvebis mi.

Tio tedis

al mia amik’ flugilhava

kaj ĝi lasis min

vagi sola piede

tra l’mondo.

De l’infano restis eĉ ne spuro.

ĉiunokte sur la ĉielo

10

KALEJDOSKOPO

eLIBRO

vidas mi Pegazon.

Eble mi renkontos ilin ambaŭ ĉe la vivofino.

11

KALEJDOSKOPO

eLIBRO

INFANECO

En la ŝirmejo de mia infaneco mi serĉas la kialon

de l’ekzisto.

Timanta

ĉion nekonatan

mi tremas en la sino

de patrino mia.

En la sonĝoj

ĉio estas pli kvieta kaj pli hela.

Ree tremas mi pro timo,

ke iu aŭto rapida

ne surveturu la ŝirmejon,

kaj mi restu sola

sen infaneco.

12

KALEJDOSKOPO

eLIBRO

PRINTEMPO

Hodiaŭ

sub fenestro mia faris neston hirundo.

La infanoj kuris

ludi en la polvo.

Mi priskribas sur papero

plorante la vivon ...

En la ĉielo

junhirundoj ludas

kun la suno.

Bruligitaj falas

miaj larmoj

sur la pensojn,

pezaj rememoroj

tristaj ...

ĉu mi ĝisatendos ilin

ankaŭ sekvontjare.

13

KALEJDOSKOPO

eLIBRO

FLUGO

Sigelu vian manplaton

en tiun animon

kaj donu ĝin al la birdo

fluganta

al suno.

Elĵetu la kolororiĉon

de l’vivo

ŝtelitan de la

ĉielarko,

kaj ĉe l’fino ĝia

ni serĉu la feliĉon.

Pentru

la mortflugon

de l’planedoj

kaj metu la nigron

prikanti la vivon.

Perdiĝinta infano

sonĝas

la matenon tagiĝontan,

en la sombro

14

KALEJDOSKOPO

eLIBRO

mia stelo finas sian flugon ridante ebrie

en mia animo.

15

KALEJDOSKOPO

eLIBRO

NIGRAJ BIRDOJ

Birdoj nigraj

elbekis mian nomon,

kaj mia animo

ne povas trovi

sian domon

en la tombejo.

16

KALEJDOSKOPO

eLIBRO

INFANOJ

Hundoj — vaguloj

alportis la neĝon

por la infanoj,

ke realiĝu ilia sonĝo.

Zorgoplenaj gepatroj

forpelis ilin de la stratoj, la neĝo restis.

La piedpremitan sonĝon

desegnas la frosto

sur la fenestroj.

17

KALEJDOSKOPO

eLIBRO

SAMSPECAJ ANIMOJ

Oni kunvenis

sub la lumon de kandeloj

por interpreti la VIVON.

En la mallumo

restis pendi

solece

demando:

”ĉu vi aŭdas la venton,

kiun mi vidas?”

18

KALEJDOSKOPO

eLIBRO

IDOLANA KREDO

Mi la tutan vivon

KREDIS,

ke iun tagon

la feliĉo

al mi ekridetos.

ĉio preterpasis,

ĉio malatentis min,

februaro

28-taga restis.

19

KALEJDOSKOPO

eLIBRO

MIA FILINO

Longan tempon

mi elpensadis nomojn

por mia filin’ nenaskita.

ĉi-vespere

mi damnas la sonĝon,

kiu ne avertis ĝustatempe min, ke oni malpermesis

al ĝi naski.

20

KALEJDOSKOPO

eLIBRO

MI KAJ ¯I

Ne demandu min — KIAL?

Mi scias nur,

ke frumatene,

antaŭ la sunapero,

oni diris al mi,

ke meze de la kampo,

en bonodoroj,

eble malantaŭ la monto,

absorbiĝinta

atendas la vivo.

ŝvitinte pro kurado

mi spiron ne havas

pro sufero ekplori.

21

KALEJDOSKOPO

eLIBRO

POST LA DILUVO

Dio,

indulgu min!

Mi kaj Vi

solaj

nun,

al kiu ni ĝoju?

22

KALEJDOSKOPO

eLIBRO

LUNO

Mi tiom enpensiĝis,

ke forgesis

mian maŝon stringitan

ĉirkaŭ la kolo.

ĉi-matene mi legis en ĵurnalo, ke miaj sonĝoj

sin pendumis antaŭ la pordo de promesoj elreviĝintaj.

Hieraŭ estis plenluno

kaj mi diris al mi:

tempo venis

por morti.

23

KALEJDOSKOPO

eLIBRO

MALBONA KOMERCISTO

ĉiutage

sur la bazar’ brokanta

mi vendas malkare

la ĉagrenon.

Strange,

neniu

ĝis nun demandis min

pri la prezo.

24

KALEJDOSKOPO

eLIBRO

NEFINDIRITA

Volus mi

kanton

verki

pri l’doloro.

Sed mi

neniel

ĝin vidas

de malproksime.

25

KALEJDOSKOPO

eLIBRO

REKVIEMO

Silentigu

la sonorilojn,

kiuj sonoras pri mi,

ke mia animo

trovu trankvilon.

En la mallumo

silentigu

la sonorilojn,

mi ĉi-vespere entombigis

la sonĝojn

en la okulojn.

26

KALEJDOSKOPO

eLIBRO

JAM VIDITA

Oni enterigis min

sen konfeso.

Kaj kvar popoj — ne venis, kaj ”Amen” — neniu diris,

kaj eĉ unu larmo ne gutis

sur min,

kaj neniu rememoris

pri mi,

kaj miajn okulojn oni ne fermis.

Sed ankoraŭ la tero ne kutimiĝis kun mi,

sur mi

palacojn oni konstruis

de sonĝoj.

Oni enterigis

simple min

sen konfeso.

27

KALEJDOSKOPO

eLIBRO

ANTAŭDORMA REZONADO

La kolomboj

timigite bruflugis

kaj timigis mian sonĝon.

Vane

mi ĉiumatene nutras ilin.

Sur la fenestro

la frosto pentris

ies fremdajn sopirojn.

28

KALEJDOSKOPO

eLIBRO

PROMESO

Panjo,

gardu miajn sonĝojn

dum elkreskos mi.

Apenaŭ tiam mi povos

la sunon

per manoj kapti.

29

KALEJDOSKOPO

eLIBRO

ĉIELARKO

La teksitajn sonĝojn

mi sternas

en la okulojn.

Miaj sonĝoj

ĉielarkon similas,

tiel disverŝitaj

dum la noktoj.

30

KALEJDOSKOPO

eLIBRO

OKULOJ

Mi damnis

damniton

por ĉiam

en momento konfuza.

De l’okuloj

en koro restintaj

ne povas mi kaŝi min

nokte.

31

KALEJDOSKOPO

eLIBRO

MATENO

ĉi-matene

la neĝo surprizis

miajn paŝojn

forgesitajn

en sonĝo.

Nun mi

ne scias

vespere,

sur kiu vojo

reveni

al vi.

32

KALEJDOSKOPO

eLIBRO

SE MI EKIRUS ĉI-NOKTE

Birdoj malbonaŭguraj

timigis mian sonĝon

kaj mi ne scias

ĉu mi iam trovos

kaj ĝin revenigos.

ĉi-matene

aŭguristinoj

antaŭdiris mian morton.

Se mi ekirus ĉi-nokte

pli reveni

ne atendu min.

33

KALEJDOSKOPO

eLIBRO

KONFESO

La lastajn erojn

falintajn el la sonĝo

mi disdonis al la birdoj.

Atendadon

de l’okuloj por ĉiam mi forĵetis sur la straton,

nun por ĝi sin mordas hundoj.

Mian kredon

mi forlasis en la frosto

sur la bushaltejo,

forgesita de la amo ...

Absolvu min,

Dio,

ke mi lasis nenion

por soluloj.

34

KALEJDOSKOPO

eLIBRO

  1. NOKTO SEN RIPOZO

NOKTO SEN RIPOZO

Nokto senripoza

mian pordon frapas.

Mi ne scias, ĉu necesas,

aŭ denove nepre devas

en sonĝo nova

inter balkonoj ĉielaj

al via vizaĝo

pezajn pordojn malfermi.

Ankoraŭ unu nokt’ senripoza de miaj pensoj min embuskas tuj post kiam mi vin vidis.

Kaj ne estas kion kaŝi tie ĉi de la luno, kiu tra l’fenestro ŝtelobservas.

Ne sciate — kiel, ne sciate — kial obstine mi batalas

kontraŭ la duondormon,

se mi volas, se mi devas

dorme senripoze

kiel araneo — reton,

el la sonĝo — sonĝon

kiel ĉiun nokton

35

KALEJDOSKOPO

eLIBRO

ankaŭ ĉi-nokte

fari

de l’komenco.

36

KALEJDOSKOPO

eLIBRO

AMO

Mi amas vin, Ikamon’,

pli ol mian solecon,

ho, kiel trompa estas

mia amo.

Same kiel konko — sian perlon vi min amas.

Kiom mistera estas

via animo,

Ikamon’.

Mi atendas ĝis la tempo

vin elĵetos

el la profundo de via fiereco.

Sur la bordo

ĉiu grajno estas mi,

ĉiu konko estas vi,

en ni estas nia amo.

Ne permesu

al perloĉasistoj min kapti.

Premu min forte

37

KALEJDOSKOPO

eLIBRO

en vin

ĝis neniigo.

Sur la bordo

konk’ aperta

forĵetita

kuŝas.

38

KALEJDOSKOPO

eLIBRO

VIRINO

ŝi min bruligis,

frenezigis,

rekreis,

feliĉigis,

seniluziigis,

elkraĉis,

perfidis,

forgesis,

enterigis.

Kaj ŝi

estis nur

simpla

VIRINO.

39

KALEJDOSKOPO

eLIBRO

¯OKONDA

La virin’ elpensita de mi

ne volis je la kvara matene konversacii kun mi pri l’estonto.

Dum ni amoris

ŝi estis

pli bela... ege pli bela

ol multaj aliaj

antaŭ ŝi

elpensitaj.

ŝi ĉiam

ridetis mistere

kiel Mona Liza

kaj volis,

ke mi donacu al ŝi

la tempon

sur mia manplat’

kolektitan.

40

KALEJDOSKOPO

eLIBRO

KANDELO

Malamis mi ilin,

kiam ili diris

pri vi,

ke multaj viroj antaŭ mi

konsideris vin

voluptama,

kaj ke ĉe vi estis virgaj

nur la okuloj.

Mi malamis vin.

Hodiaŭ

mi neniun pli malamas.

Mi aŭskultas la kunulojn

kiel ili siajn infanojn laŭdas.

Legas mi anoncojn

pri laborofertoj.

Spektas filmojn

dufoje en semajno.

Teon mi trinkas

antaŭ enlitiĝo.

Tagoj feliĉaj

apud mi malofte haltas,

41

KALEJDOSKOPO

eLIBRO

ĉiuj ili min preterpasas ...

Hodiaŭ

mi malamas min mem,

ĉar ĝis nun forgesi vin

mi ne povas.

42

KALEJDOSKOPO

eLIBRO

MUROJ

La morto tiel ne timigis min kiel min timigis vizaĝo

rigardanta min

el la spegulo.

Kaj nenio ĉagrenigis min

pli ol viaj paŝoj,

trakurintaj mian sonĝon.

Tra l’fenestro

neonreklamo HOTELO

ne sciate por kioma fojo

lasas spurojn sur la muron.

Mi malŝatas

hotelĉambrojn

kun speguloj,

aranĝitaj litoj

kaj solecaj ombroj

forgesitaj

sur la muroj.

43

KALEJDOSKOPO

eLIBRO

HAIKU —

PENSOJ, TROVITAJ EN SKOPJE

Dum ni kaptitaj de la frosto rezonadis, la tago ŝtelis niajn sonĝojn.

Nun la vento vane lulas la foliojn antaŭ la okuloj.

Urbaj aŭtobusoj

disportis vian vizaĝon ĉien, kaj mi ne povas rememori

kial ni ĉiunokte vin sonĝis kaj poste vin malbenis.

La pluvo malsekigis min,

la vento min frostigis,

tiam vi

simile hirundo

en mian sonĝon

enflugis.

44

KALEJDOSKOPO

eLIBRO

TEMPO

Denove mi solas,

la mallumo rodas la silenton.

Sur la muro

disaj ombroj dancas.

En malplena glaso

restas fiksita la rigardo

al la fundo.

Min doloras la animo,

ĉar ĉio estas

kiel pasintjare.

Denove

por miliona fojo

sola

en mallumo

io rodas

la junecon.

45

KALEJDOSKOPO

eLIBRO

MI NE KREDAS SON¯OJN

ĉi-vespere

la soleco

min enfosis

inter la murojn kaj

nenio de mi restis.

La tempo

lacigite

sin sternis sur la liton

post freneza konkurado

kun la pensoj.

El la ricevilo,

piansonato

kaj ĝis doloro

klarigitaj

reviviĝas

pensoj.

Mi ne kredas

sonĝojn, ĉar ĝis nun

mi ne sukcesis

tuŝi vian voĉon,

46

KALEJDOSKOPO

eLIBRO

kiu ŝajne serpento

ĉiam trairas inter

miaj fingroj.

Antaŭ la vekiĝo

mi ĉiam

sola

restas.

47

KALEJDOSKOPO

eLIBRO

Eĉ LA SON¯OJ KONTRAŭSTARIS MIN

Dum ĉi-nokto

eĉ la sonĝoj kontraŭstaris min.

ĉi-matene en izolo,

inter la anĝeloj furiozaj,

mi atendas la koleron

de l’ĉielo.

Fajraj pluvoj

stratojn forviŝantaj

nun forlavu miajn pekojn

en la pensoj naskiĝantajn.

Mia tombo estas vaka,

la anim’ delonge jam forflugis kun la ventoj

serĉi vin tra l’mondo.

Kaj l’anĝelo nigra estas nun venkita per la am’ ŝtelita

de la cignoj.

48

KALEJDOSKOPO

eLIBRO

  1. SUBLIMA AMO

LO¯RAJTO

Mia animo

nun lacas

kaj eble ĝi trovos

trankvilon — en la tombejo, se la mallum’ ĝin akceptus kaj konsentiĝus

la tristaj loĝantoj

de la Infer’.

49

KALEJDOSKOPO

eLIBRO

SOLECA KANTO

Ne permesu,

ke mian rigardon

oni katenu

dum la dormo venas

sur la lipojn de l’kantistoj, kaj mi

sola

restas

kun la tristo.

50

KALEJDOSKOPO

eLIBRO

SUNSUBIRO

La tago sin portas

al la pasinto,

jen, malrapide foriras.

Kreskas ĉiele

nubo majesta

kaj ŝajne galero navigas.

Finfine

ĉio, ja, samas,

morto kvieta

kun nove venanta naskiĝo.

51

KALEJDOSKOPO

eLIBRO

SE VI RAPIDUS

Se vi rapidus,

vi eble sikcesus,

sed sciu,

ne estas vojo returna.

Kaj longas la vojo

teruras la sonĝo,

kiun mi sonĝas.

Senĉese vin

persekutas la timo

pro l’ostoj disŝutitaj

apud la vojo.

Se vi rapidus

antaŭ la suno

atingi unua la tagon,

kaj vi distriĝus en pensoj, atendu la Tempon,

ĝi vin atingos.

52

KALEJDOSKOPO

eLIBRO

BOHEMO

En mallumo

mi forĵetas kun malŝato la sunon de la etenditaj manoj.

Disipite

sur la strato kuras la fiero, piedpremante ĉion

en la sombro,

lacigite miajn paŝojn mi kolektas kaj arigas miajn pensojn.

Sur la kaj’ kolektas mi parolojn forlasitajn de l’infanoj.

Mi postrkuras la matenon,

kiu batas furioze mian sombron.

Miaj okuloj malhelaj

timigite forflugas

kun la mevoj.

53

KALEJDOSKOPO

eLIBRO

NOVJARA SON¯O

De nigraj pensoj

nigraj okuloj

sorbas la nigron de l’nokt’.

Lumas lamparo

por novaj deziroj.

Miaj proksimuloj delonge jam forlasis la ĉielon

(vane nombris mi ĝis dek).

Nigraj okuloj

nigrajn larmojn verŝas,

nigran kaptukon metis mia patrino, triste

pro mi sonoriloj nun sonas.

54

KALEJDOSKOPO

eLIBRO

NOVJARA

ĉi-nokte

dum verŝiĝas vino

kaj kanto ĝoja ĝis la steloj flugas,

dum la am’ senfine

sin elverŝas

el ĉies okuloj,

anstataŭ la lipoj

dum la rigardo parolas,

haltigu la tempon

flugantan,

kaj donu al ĝi ebriiĝi,

ke ĝi forgesu

la vojon

al la tago

juĝa,

kiu nin atendas.

55

KALEJDOSKOPO

eLIBRO

TRISTA

Trista estas la kanto

de la vento,

kiu sur la tomboj

distrenas la tagon.

Kaj la penso trista estas,

dum sin trenas en la koto

pene

kaj tretas la Honoron

falintan el la poŝo.

56

KALEJDOSKOPO

eLIBRO

SEMAJNFINA VEKI¯O JE LA 6-a MATENE

Hundoj senhejmaj

patriote humoraj

miajn paŝojn disŝiris,

dum ili mediteme

promenadis sur la neĝo.

La malluma strato

ilin helpas

bremsante la paŝadon.

La pordoj furiozaj

trakuras la sonĝon.

La sonĝo trenas per maniko min senfortan,

min faligas kaj hundoj min mordas.

Kaj tiel ĉiunokte

mia inkubsonĝo

denove komenciĝas.

57

KALEJDOSKOPO

eLIBRO

IKARO

De ĉiuj forlasita

mi konfuzas surstrate

la paŝojn.

Kaj en la nomo de l’feliĉo

ĉi-matene

dum hundoj disĵetas

la rubaĵon,

al mi

kaj al la rubaĵistoj

nur la larmoj

reiras

por lavi la animon.

Malesperiĝinte

mi la hundojn envias.

58

KALEJDOSKOPO

eLIBRO

SUBLIMA AMO

Mi amas la homon,

dum rampas antaŭ mi,

mizera vermo estas li,

kiu en la viv’ sin trenas

kaj sinkaŝe

inside

vin perfidas.

Mi amas la homon,

dum en polvo kuŝas,

li rubaĵo estas,

balaaĵo,

kies animo fetoras,

ĉar malgraŭ veinda

en ĝardenoj paradizaj

li transdonus la fetoron,

kiu portas li en si.

Mi amas la homon,

la povran estaĵon,

kiu timigite de l’vivo,

rifuĝas en sonĝojn.

Li mensogas,

li fuĝas de l’angoroj,

59

KALEJDOSKOPO

eLIBRO

anstataŭ batali,

en la mond’

polvero — kiu vent’ forportas.

Mi amas la homon,

eĉ kiam li sin malamas,

eĉ kiam li gloras

en alte levita mano

sangan ponardon,

mi rigardas

ĉi — homon

kaj KREDAS.

60

KALEJDOSKOPO

eLIBRO

SKOPJE

Sur la arboj korvoj grakas.

Pendigitaj

nuboj da fumo super la fumtuboj kun bluvizaĝoj

falas

sur dorsojn de preterpasantoj.

Super Vodno

la sun’

sufokita de nubo venena

mergiĝas uesten.

Kun sangaj okuloj

drinkulo

serĉas en botel’ feliĉon.

La infero malfermas aperte la pordojn kaj la aŭtomobiloj impetas

forpelante promenantojn.

Loko por lumo ne estas

en la okuloj de l’pesimistoj.

La nokto

absorbas la ombrojn.

61

KALEJDOSKOPO

eLIBRO

POSTPAROLO

La homo estas soleca ekde sia naskiĝo. La amo estas maniero eviti ĉi tiun solecon, ĝi fakte estas lasta ebleco, lasta ekkrio de la homestaĵoj. Aliflanke la soleco estas samtempe specifikaĵo de ĉiuj estaĵoj sur nia planedo. Ni naskiĝas tute di-viditaj en nia izolita miniatura mondo, nekapablaj ĝis la morto penetri en alian estaĵon, pri kio eĉ ne ekzistas ŝanco.

Mi sentas min senpova pro tio, sed ĝuste tiuj ĉi demandoj de la vivo kaj de la morto, kaj kune kun ili ankaŭ de la amo

— pri kiu plej multe oni povus skribi kaj paroli — min oku-pas en mia poezio.

La aŭtoro

62

KALEJDOSKOPO

eLIBRO

Enhavo

ANTAŭPAROLO

3

  1. IO PRETERPASIS MIN

7

TROVAĵO

7

IO PRETERPASIS MIN

8

SPEGULO

9

PRIPENSITA ŝILDO ”PEGAZO KAJ INFANO”

10

INFANECO

12

PRINTEMPO

13

FLUGO

14

NIGRAJ BIRDOJ

16

INFANOJ

17

SAMSPECAJ ANIMOJ

18

IDOLANA KREDO

19

MIA FILINO

20

MI KAJ ¯I

21

POST LA DILUVO

22

LUNO

23

MALBONA KOMERCISTO

24

NEFINDIRITA

25

REKVIEMO

26

JAM VIDITA

27

ANTAŭDORMA REZONADO

28

PROMESO

29

ĉIELARKO

30

63

KALEJDOSKOPO

eLIBRO

OKULOJ

31

MATENO

32

SE MI EKIRUS ĉI-NOKTE

33

KONFESO

34

  1. NOKTO SEN RIPOZO

35

NOKTO SEN RIPOZO

35

AMO

37

VIRINO

39

¯OKONDA

40

KANDELO

41

MUROJ

43

HAIKU — PENSOJ, TROVITAJ EN SKOPJE

44

TEMPO

45

MI NE KREDAS SON¯OJN

46

Eĉ LA SON¯OJ KONTRAŭSTARIS MIN

48

  1. SUBLIMA AMO

49

LO¯RAJTO

49

SOLECA KANTO

50

SUNSUBIRO

51

SE VI RAPIDUS

52

BOHEMO

53

NOVJARA SON¯O

54

NOVJARA

55

TRISTA

56

SEMAJNFINA VEKI¯O JE LA 6-a MATENE

57

IKARO

58

SUBLIMA AMO

59

SKOPJE

61

POSTPAROLO

62

64

KALEJDOSKOPO

eLIBRO

www.omnibus.se/inko

ISBN 91-7303-146-1

65

Document Outline

  • Enhavo
    • ANTAU'PAROLO

      1. IO PRETERPASIS MIN
      • TROVAĵO
      • IO PRETERPASIS MIN
      • SPEGULO
      • PRIPENSITA S'ILDO ”PEGAZO KAJ INFANO”
      • INFANECO
      • PRINTEMPO
      • FLUGO
      • NIGRAJ BIRDOJ
      • INFANOJ
      • SAMSPECAJ ANIMOJ
      • IDOLANA KREDO
      • MIA FILINO
      • MI KAJ G'I
      • POST LA DILUVO
      • LUNO
      • MALBONA KOMERCISTO
      • NEFINDIRITA
      • REKVIEMO
      • JAM VIDITA
      • ANTAU'DORMA REZONADO
      • PROMESO
      • C'IELARKO
      • OKULOJ
      • MATENO
      • SE MI EKIRUS C'I-NOKTE
      • KONFESO
      1. NOKTO SEN RIPOZO
      • NOKTO SEN RIPOZO
      • AMO
      • VIRINO
      • G'OKONDA
      • KANDELO
      • MUROJ
      • HAIKU — PENSOJ, TROVITAJ EN SKOPJE
      • TEMPO
      • MI NE KREDAS SONG'OJN
      • EC' LA SONG'OJ KONTRAŭSTARIS MIN
      1. SUBLIMA AMO
      • LOG'RAJTO
      • SOLECA KANTO
      • SUNSUBIRO
      • SE VI RAPIDUS
      • BOHEMO
      • NOVJARA SON¯O
      • NOVJARA
      • TRISTA
      • SEMAJNFINA VEKI¯O JE LA 6-a MATENE
      • IKARO
      • SUBLIMA AMO
      • SKOPJE
    • POSTPAROLO