Skip to content

Latest commit

 

History

History
11694 lines (5617 loc) · 239 KB

Eo - Baum, L.Frank - La mirinda sorcxisto de Oz.md

File metadata and controls

11694 lines (5617 loc) · 239 KB

% Eo - Baum, L.Frank % La mirinda sorcxisto de Oz

!(images/000029.jpg)

La

MIRINDA

SORĈISTO

de OZ

!(images/000036.jpg)

La MIR-

INDA

SORĈ-

ISTO de

De

I l u s t r i t a d e


Tradukita de

DONALD BROADRIBB

Ĉi tiu eldono konsistas el reviziita formo de la traduko

kiu unue aperis en 1996. La ilustraĵoj estas nove skanitaj,

kaj la plejparto de la desegnaĵoj malantaŭ la teksto estas

reproduktita kun surpresita Esperanta teksto. Tamen la

aktuala eldono estas provizora, ĉar unu-du malantaŭtek-

staj ilustraĵoj estas nekompletaj pro sia komplekseco.

Laŭeble, la enpaĝigado kaj la lokado de la tekstoj kaj

entekstaj ilustraĵoj fidele reproduktas tiujn de la originala

Anglalingva eldono.

La Mirinda Sorĉisto de Oz

De Baum, L. Frank (Lyman Frank), 1856 –1919

Ilustrita de Denslow, W[illiam] W[allace], 1856 –1914

Tradukita el la Angla en Esperanton de Broadribb,

Donald (Donald Richard), 1933 –.

Traduko © Donald Broadribb 2001

Unue eldonita en la Angla kiel The Wonderful Wizard of

Oz de George M. Hill Co, 1900.

Unua Esperanta eldono: * La Mirinda Sorĉisto de Oz*, eld.

BOOKLEAF PUBLISHING, Beverley WA 6302, Aŭstralio,

1996.

!(images/000018.jpg)

!(images/000010.png)

!(images/000003.png)

!(images/000006.jpg)

!(images/000161.jpg)

!(images/000023.jpg)

!(images/000011.png)

ENKONDUKO.

Folkloro, legendoj, mitoj kaj fe-rakontoj estis parto

de la infaneco dum la tuta historio, ĉar ĉiu sana infano

havas bonkarakteran kaj instinktan amon al rakontoj

fantaziaj, mirindaj kaj evidente malrealaj. La flugilhavaj

feoj de Grimm kaj Andersen alportis pli da feliĉeco al la

koroj de infanoj ol ĉiuj aliaj homkreaĵoj.

Tamen la tradicia fe-rakonto, servinte dum

generaci-oj, nun estas klasifikebla kiel “eksmodaj” en la

biblioteko por infanoj; ĉar venis la tempo por serio de

novaj “mir-igaj rakontoj” en kiuj la steriotipaj ĝino,

koboldo kaj feo estas eliminitaj, kune kun ĉiuj teruraj

kaj sangavidaj eventoj elpensitaj de siaj aŭtoroj por

indiki timigan moralon en ĉiu rakonto. La moderna

eduko inkluzivas moralecon;

tial la moderna infano serĉas nur dis-

triĝon en siaj mirigaj rakontoj kaj

volonte malhavas ĉiujn malagrablajn

okazaĵojn.

Kun tiu penso en la menso, la

rakonto pri “La Mirinda Sorĉisto de

Oz” estis verkita nur por plezurigi la

infanojn de la nuntempo. Ĝi celas esti

modernigita fe-rakonto, en kiu la

mirigo kaj ĝojo restas kaj la kordoloroj

kaj koŝmaroj mankas.

L. FRANK BAUM

Chicago, Aprilo 1900

!(images/000102.jpg)

!(images/000050.jpg)


LISTO DE ĈAPITROJ

ĈAPITRO I. — La ciklono.

ĈAPITRO II. — Konsiliĝo kun la Manĝtuloj.

ĈAPITRO III. — Kiel Doroteo savis la Birdotimigilon.

ĈAPITRO IV. — La vojo tra la arbaro.

ĈAPITRO V. — Ili savas la Stanan Lignohakiston.

ĈAPITRO VI. — La Malkuraĝa Leono.

ĈAPITRO VII. — La vojo al la Granda Oz.

ĈAPITRO VIII. — La mortiga papavokampo.

ĈAPITRO IX. — La Reĝino de la kampomusoj.

ĈAPITRO X. — La Pordogardisto.

ĈAPITRO XI. — La Mirinda Smeralda

Urbo de Oz.

ĈAPITRO XII. — Serĉante la Fian

Sorĉistinon.

ĈAPITRO XIII. — Kiel la kvar rekuniĝis.

ĈAPITRO XIV. — La Flugantaj Simioj.

ĈAPITRO XV. — Ili malmaskas Ozon

la Teruran.

ĈAPITRO XVI. — La magia arto de la

Granda Ĉarlatano.

ĈAPITRO XVII. — Kiel la balono

lanĉiĝis.

ĈAPITRO XVIII. — For al la sudo.

ĈAPITRO XIX. — Atakataj de la batalantaj arboj.

ĈAPTRO XX. — La delikata Porcelana Lando.

ĈAPITRO XXI. — La Leono fariĝas la Reĝo de la

Bestoj.

ĈAPITRO XXII. — La Lando de la Kveluloj.

ĈAPITRO XXIII. — La Bona Sorĉistino plenumas la

deziron de Doroteo.

ĈAPITRO XXIV. — Denove hejme.

!(images/000097.jpg)

fl| à|â Ä|uÜÉ xáàtá wxw|€|àt tÄ Å|t

uÉĉt tÅ|~|ĉÉ 9 ~tÅtÜtwÉÀ|t Xwé|ĉÉ

!(images/000041.jpg)

Ĉapitro I.

La ciklono

!(images/000004.jpg)


LOĜIS EN LA

mezo

de

la

g r a n d a k a m p -

aro de Kansas, kun Onklo

Henriko, ** **kiu estis kultivisto, kaj Onklino

Em, kiu estis la edzino de la kultivisto. Ilia

domo estis malgranda, ĉar la ligno per kiu

ĝi estis konstruita devis esti portita mul-

tajn mejlojn per ĉaro. La domo havis kvar

murojn, plankon, kaj tegmenton, kiuj kune

konsistigis la solan ĉambron; kaj en tiu

ĉambro estis rustaspekta kuirforno, ŝranko

12

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ

por la teleroj, tablo, tri aŭ kvar seĝoj, kaj la litoj. Onklo

Henraiko kaj Onklino Em havis grandan liton en unu

angulo, kaj Doroteo malgrandan liton en alia angulo.

Tute ne estis mansardo, nek kelo — kvankam ja estis

malgranda truo en la tero, kiun oni nomis ciklonkelo, en

kiu la familio povis kaŝi sin kiam iu el la grandaj kir-

loventegoj blovadis sufiĉe forte por detrui ĉiun

konstruaĵon renkontitan. Oni atingis tiun kaŝejon per

klapohava luko en la mezo de la planko, de ĝi ŝtupetaro

subenkondukis en la malgrandan, senluman truon.

Kiam Doroteo staris en la pordejo kaj ĉirkaŭrigar-

dis, ŝi povis vidi nur la grandan grizan kamparon

ĉiuflanke. Neniu arbo kaj neniu domo interrompis la

larĝan ebenaĵon de la glata tereno kiu atingis la randojn

de la ĉielo en ĉiu direkto. La suno bakis la kultivitan

teron por fari el ĝi grizaĵon tra kiu estis fendetoj. Eĉ la

herbaro ne verdis, ĉar la suno bruligis la pintojn de la

longaj folioj ĝis ili estis egale grizaj kiel ĉio alia videbla.

Iam oni farbis la domon, sed la suno vezikigis la farbon

kaj la pluvoj forglitigis ĝin, kaj nun la domo estis egale

senbrila kaj griza kiel ĉio alia.

Kiam Onklino Em venis loĝi tie ŝi estis juna, bela

edzino. La suno kaj la vento ankaŭ ŝin ŝanĝis. Ili forra-

bis de ŝi la brilon de la okuloj kaj lasis ilin sobre grizaj.

Ŝi estis maldika kaj marasma, kaj nun ŝi neniam ridetis.

Kiam Doroteo, kiu estis orfino, unue venis al ili, Onklino

Em estis tiom alarmita de la ridado de la infano ke ŝi

!(images/000034.jpg)

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ

13

kriis kaj premis sian manon sur sian koron kiam ajn la

gaja voĉo de Doroteo atingis ŝiajn orelojn; kaj ŝi ankoraŭ

rigardis la knabineton mirante ke Doroteo povas trovi ion

pri kio ridi.

Onklo Henriko neniam ridis. Li laboregis de la

mateno ĝis la nokto, kaj ne sciis kio estas ĝojo. Li ankaŭ

estis griza, de la longa barbo ĝis la krudaj botoj, kaj li

aspektis severa kaj senŝercema, kaj malofte li parolis.

Toto ridigis Doroteon, kaj protektis ŝin kontraŭ griz-

iĝo simila al tiu de ĉio alia. Toto ne estis

griza; li estis malgranda nigra hundo, kun lon-

longaj silkecaj haroj kaj malgrandaj

nigraj okuloj kiuj briletis gajoplene

ĉiuflanke de lia komika nazeto. Toto

ludis dum la tuta tago, kaj Doroteo

ludis kun li, kaj elkore amis lin.

Tamen hodiaŭ ili ne ludis.

Onklo Henriko sidis sur la sojlo kaj ri-

gardis maltrankvile la ĉielon,

kiu estis eĉ pli griza ol

kutime. Doroteo staris en la

pordejo kun Toto en la bra-

koj, kaj ankaŭ rigardis la

ĉielon. Onklino Em lavadis la

pladojn.

El la malprok-

sima nordo ili aŭdis

14

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ

malaltatonan muĝadon de la vento, kaj Onklo Henriko

kaj Doroteo povis vidi la longan herbaron ondiĝi pro la

venanta ŝtormo. Nun el la sudo venis akra fajfado en la

aero, kaj dum ili turnis siajn kulojn tiudirekten ili vidis

ondetojn ankaŭ en la herbaro tiudirekta.

Subite Onklo Henriko ekstaris.

“Venas ciklono, Em,” li vokis al sia edzino. “Mi

prizorgos la brutojn.” Li kuris al la ŝedoj kie loĝis la

bovinoj kaj la ĉevaloj.

Onklino Em ĉesis labori kaj venis al la pordo.

Rigardeto sufiĉis por informi ŝin pri la proksima danĝero.

“Ek, Doroteo!” ŝi kriegis; “kuru en la kelon!”

Toto eksaltis de la brakoj de Doroteo kaj kaŝis sin

sub la lito, kaj la knabino iris repreni lin. Onklino Em,

timoplena, malfermis la lukoklapon en la planko kaj mal-

suprengrimpis la ŝtupetaron en la malgrandan, senluman

truon. Doroteo fine kaptis Toton, kaj eksekvis sian onkli-

non. Kiam ŝi transpaŝis nur duonon de la ĉambro aŭdiĝis

granda kriĉo de la vento, kaj la domo skuiĝis tiom forte

ke ŝi ekfalis kaj subite trovis sin sidanta sur la planko.

Io stranga okazis.

La domo ĉirkaŭturniĝis du- aŭ tri-foje kaj mal-

rapide leviĝis en la aeron. Al Doroteo la sento similis

supreniron en balono.

La norda kaj la suda ventoj renkontiĝis tie, kie

staris la domo, kaj tie estiĝis la preciza centro de la cik-

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ

15

lono. En la centro de ciklono la aero kutime estas kvieta,

sed la granda premo de la vento ĉiuflanke de la domo

levis ĝin pli kaj pli alten, ĝis ĝi estis ĉe la plejsupro de la

ciklono; kaj tie ĝi restis kaj forportiĝis multegajn kilo-

metrojn tiel facile kiel oni portas plumon.

Estis tre senlume, kaj la vento hurlis timige ĉirkaŭe,

sed Doroteo trovis sin facile veturanta. Post la unuaj

kelkaj ĉirkaŭturniĝoj, kaj unufoja kruta ekkliniĝo de la

domo, ŝi sentis kvazaŭluladon tre mildan, kian sentas

bebo en lulilo.

Al Toto tio ne plaĉis. Li ĉirkaŭkuris en la ĉambro,

jen tien, jen ĉi tien, laŭte bojante; sed Doroteo sidis tute

senmove sur la planko kaj atendis por trovi kio okazos.

Unufoje Toto tro proksimiĝis al la malfermita luko,

kaj enfalis; kaj unue la knabineto kredis lin perdita. Sed

baldaŭ ŝi vidis unu orelon lian etendiĝantan supren tra la

truo, ĉar la forta aeropremo tenis lin tiel ke li ne povis

fali. Ŝi rampis al la truo, kaptis orelon de Toto, kaj reti-

ris lin en la ĉambron, poste ŝi fermis la lukoklapon por

ke neniu plia akcidento okazu.

Forpasis horoj post horoj, kaj iom post iom Doro-

teo perdis sian timon; sed ŝi estis tre solsenta, kaj la vento

kriĉis tiom laŭte ĉirkaŭ ŝi ke ŝi preskaŭ surdiĝis. Unue ŝi

demandis al si ĉu ŝi disbatiĝos kiam la domo refalos; sed

dum la forpasado de la horoj kaj la manko de katastro-

foj, ŝi perdis sian maltrankviliĝon kaj decidis atendi kvete

!(images/000122.jpg)

16

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ

16

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ

por trovi kio okazos. Fine ŝi rampis trans la skuiĝantan

plankon al sia lito, kaj kuŝiĝis sur ĝin; kaj Toto sekvis

kaj kuŝiĝis apud ŝin.

Malgraŭ la skuiĝado de la domo kaj la hurlado de

la vento, Doroteo baldaŭ fermis siajn okulojn kaj pro-

funde endormiĝis.

!(images/000140.jpg)

Ĉapitro II.

Konsiliĝo kun

la Manĝtuloj.

Doroteo

iru al la

Urbo de

Smeral-

doj

!(images/000127.jpg)


LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ

19

ubitaŜOKO

****vekis

ŝin,

tiom subite kaj severe ke se Doro-

teo ne kuŝus sur la mola lito, ŝi

eble estus damaĝita. Eĉ malgraŭ tio

la batego senspirigis ŝin kaj instigis

ŝin demandi al si pri kio okazis;

kaj Toto voĉetis morne. Doroteo

sidiĝis kaj rimarkis ke la domo ne plu moviĝas; nek estis

mallume, ĉar la hela sunbrilo envenis tra la fenestro kaj

inundis la malgrandan ĉambron. Ŝi eksaltis de sia lito kaj

kun Toto ĉe ŝiaj kalkanoj ŝi kuris kaj malfermis la

pordon.

La knabineto ekkriis mirigate kaj rigardis ĉirkaŭ sin,

20

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ

ŝiaj okuloj fariĝis pli kaj pli grandaj pro la mirindaj

vidaĵoj kiujn ŝi vidas.

La ciklono estis malsupren metinta la domon, tre

deliate — nu, delikate por ciklono — en la mezon de

mirinde bela lando. Videblis belaj herbaroj ĉiuflanke, kun

elegantaj arboj sur kies branĉoj estis riĉaj kaj allogaj fruk-

toj. Aroj da belegaj floroj estis ĉie videblaj, kaj birdoj kun

maloftaj kaj brilantaj plumaroj kantadis kaj flirtadis en la

arboj kaj arbustoj. Ne malproksime estis rivereto, rapide

fluanta kaj scintilanta inter verdaj bordoj, kaj murmu-

ranta per voĉo tre plaĉa al knabineto kiu tiom longe loĝis

sur la seka griza kamparo.

Dum ŝi staris fervore rigardante la strangajn kaj

belajn vidaĵojn, ŝi rimarkis veni direkte al ŝi grupon de la

plej kuriozaj personoj kiujn iam ŝi vidis. Ili ne estis altaj

kiel la plenkreskuloj al kiuj ŝi kutimis; sed ankaŭ ili ne

estis malaltaj. Efektive, ili aspektis proksimume tiom altaj

kiom Doroteo, kiu estis altekreska por infano de ŝia

jaraĝo, kvankam ili estis, laŭaspekte, multe pli aĝaj.

Tri estis viroj kaj unu estis virino, kaj ĉiuj estis kurioze

vestitaj. Ili surportis rondajn ĉapelojn kiuj pintiĝis dekon

da centimetroj super la kapoj, kun sonoriletoj ĉirkaŭ la

randoj, kiuj sonetis dolĉe dum ili moviĝis. La ĉapeloj de

la viroj estis bluaj; tiu de la virineto estis blanka, kaj ŝi

surportis blankan robon kiu pendis en plisoj de ŝiaj ŝul-

troj; super ĝi estis ŝutitaj steletoj kiuj brilis kiel diamantoj

en la sunlumo. La viroj estis blue vestitaj, samkolore kiel

!(images/000069.jpg)

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ

21

la ĉapeloj, kaj sur la piedoj estis bone poluritaj botoj kun

larĝa blua faldo ĉe la supro. La viroj, pensis Doroteo,

estis proksimume samaĝaj kiel Onklo Henriko, ĉar du el

ili havis barbojn. Sed la virineto estis sendube multe pli

aĝa; ŝian vizaĝon kovris faltoj; ŝiaj kapharoj estis preskaŭ

blankaj, kaj ŝi marŝis iom rigide.

Kiam tiuj personoj proksimiĝis al la domo kie Doro-

teo staris en la pordejo ili haltis kaj flustris inter si

kvazaŭ timante pliproksimiĝi. Sed la maljunulineto marŝis

al Doroteo, malalten klinis sin, kaj diris per dolĉa voĉo:

“Vi estas bonvena, plej nobla Sorĉistino, al la lando

de la Manĝtuloj. Ni dankegas vin ĉar vi mortigis la fian

Sorĉistinon de la Oriento kaj vi tiel liberigis nian

popolon.”

Doroteo

aŭskultis

tiun

parolon miregante. Kial la virin-

eto nomis ŝin sorĉistino, kaj

diris ke ŝi mortigis la

Fian Sorĉistinon de la

Oriento? Doroteo estis

senkulpa, neniun dam-

aĝinta knabineto, kiu estis

portita de ciklono mul-

tajn kilometrojn for de sia

hejmo; kaj ŝi neniam

mortigis ion ajn dum sia

tuta vivo.

!(images/000045.jpg)

22

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ

Sed la virineto evidente atendis respondon, do Doro-

teo diris, heziteme,

“Vi estas tre afabla; sed klare okazis ia eraro. Mi

nenion mortigis.”

“Nu, via domo mortigis ŝin,” respondis la virineto,

ridante, “do estas tutegale. Vidu!” ŝi pludiris, indikante la

angulon de la domo. “Jen ŝiaj du piedpintoj, ankoraŭ

etenditaj sub ligna bloko.”

Doroteo rigardis, kaj time krietis. Jen ja, sub la

angulo de la granda trabo sur kiu kuŝis la domo, estis du

etenditaj piedoj, portantaj arĝentajn ŝuojn kun pintoj.

“Ho ve! Ho ve!” kriis Doroteo, kunmetante la

manojn konsternite. “La domo falis sur ŝin. Kion ni

faru?”

“Nenio farindas,” diris la virineto trankvile.

“Sed kiu ŝi estis?” demandis Doroteo.

“Ŝi estis la Fia Sorĉistino

de la Oriento, kiel mi diris, res-

pondis la virineto. “Ŝi sklavigis

la Manĝtulojn dum multaj

jaroj,ili devis

servadi

ŝin

nokte

kaj

tage. Nun ili

liberiĝis,

kaj

ili dankas vin

pro

tiu

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ

23

komplezo.”

“Kiuj estas la Manĝtuloj?” demandis Doroteo.

“Ili estas la homoj kiuj loĝas en ĉi tiu lando de la

Oriento, kie la Fia Sorĉistino regis.”

“Ĉu vi estas Manĝtulo?” demandis Doroteo.

“Ne, sed mi estas ilia amikino, kvankam mi loĝas

en la lando de la Nordo. Kiam ili trovis ke la Sorĉistino

de la Oriento estas morta la Manĝtuloj sendis rapidan

mesaĝiston al mi, kaj mi tuj venis. Mi estas la Sorĉistino

de la Nordo.”

“Ho, mirige!” kriis Doroteo. “Ĉu vi estas vera

sorĉistino?”

“Jes ja,” respondis la virineto. “Sed mi estas bona

Sorĉistino, kaj la popolo amas min. Mi ne estas tiom

potenca kiom la Fia Sorĉistino kiu regis ĉi tie; se mi

kapablus, mi mem liberigus la popolon.”

“Sed mi kredis ke ĉiuj sorĉistinoj estas fiaj,” diris la

knabino, kiun iom timigis renkonti veran sorĉistinon.

“Ho, ne, tio estas grava eraro. Ekzistis nur kvar

Sorĉistinoj en la Lando Oz, kaj du el ili, kiuj loĝas en la

Nordo kaj la Sudo, estas bonaj Sorĉistinoj. Mi scias tion,

ĉar mi mem estas unu el ili, kaj mi ne povas erari. La

loĝantinoj en la Oriento kaj la Okcidento ja estis fiaj

sorĉistinoj; sed nun vi mortigis unu el ili, do restas nur

unu Fia Sorĉistino en la tuta Lando Oz—ŝi loĝas en la

Okcidento.”

“Sed,” diris Doroteo, post momento da pensado,

24

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ

Onklino Em diris al mi ke la sorĉistinoj ĉiuj jam mortis

— antaŭ multege da jaroj.”

“Kiu estas Onklino Em?” demandis la maljunul-

ineto.

“Ŝi estas mia onklino kiu loĝas en Kansas, el kie mi

venis.”

La Sorĉistino de la Nordo ŝajnis pensadi, kun la

kapo klinita kaj la okuloj rigardantaj la teron. Post tio ŝi

levis la kapon kaj diris,

“Mi ne scias kie estas Kansas, ĉar neniam antaŭe mi

aŭdis la nomon de tiu lando. Sed diru al mi, ĉu ĝi estas

civilizita lando?”

“Ho, jes,” respondis Doroteo.

“Do jen la kialo. Mi kredas ke en la civilizitaj

landoj ne plu ekzistas sorĉistinoj, nek sorĉistoj, nek magi-

istinoj nek magiistoj. Sed, necesas kompreni ke la Lando

Oz neniam civiliziĝis, ĉar ni estas apartigitaj for de la

resto de la mondo. Tial ni ankoraŭ havas sorĉistinojn kaj

sorĉistojn inter ni.”

“Kiuj estas la sorĉistoj?” demandis Doroteo.

“Oz mem estas la Granda Sorĉisto,” respondis la

Sorĉistino, flustrigante sian voĉon. “Li estas pli potenca ol

ĉiuj ni aliaj kune. Li loĝas en la Urbo de Smeraldoj.”

Doroteo intencis pli demandi, sed ĝuste tiam la

Manĝtuloj, kiuj silente apudstaris, ekkriis laŭte kaj indikis

la angulon de la domo kie kuŝadis la Fia Sorĉistino.

“Kio okazis?” demandis la maljunulineto; kaj ŝi

!(images/000014.jpg)

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ

SORĈISTO DE OZ

25

25

rigardis kaj komencis ridi.

La piedoj de la morta

Sorĉistino estis plene mal-

aperintaj kaj restis nur la

arĝentaj ŝuoj.

“Tiom aĝa ŝi estis,”

klarigis la Sorĉistino de la

Nordo, “ke ŝi rapide elsek-

iĝis en la sunlumo. Ŝi ne

plu ekzistas. Sed la ar-

ĝentaj ŝuoj estas por vi, kaj

vi surportos ilin.” Ŝi klinis

sin kaj prenis la ŝuojn, kaj elskuinte

la polvon ŝi transdonis ilin al Doro-

teo.

“La Sorĉistino de la Oriento

multe fieris pri tiuj arĝentaj ŝuoj,” di-

ris Manĝtulo, “kaj ili havas ian sorĉokapablon; sed ni

neniam sukcesis informiĝi pri ĝi.”

Doroteo portis la ŝuojn en la domon kaj metis ilin

sur la tablon. Poste ŝi reelvenis al la Manĝtuloj kaj

diris:

“Mi multe volas reiri al miaj onklino kaj onklo?, ĉar

mi certas ke ili sentos malesperon pri mi. Ĉu vi povas

helpi min trovi la vojon?”

La Manĝtuloj kaj la Sorĉistino unue rigardis unu la

alian, kaj poste Doroteon, kaj skuis la kapon nee.

!(images/000071.jpg)

26

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ

“Ĉe la Oriento, ne malproksime de ĉi tie,” diris

unu, “estas grandega dezerto, kaj neniu povus transiri ĝin

vivante.”

“Estas same ĉe la Sudo,” diris alia, “ĉar mi mem

estis tie kaj vidis ĝin. La Sudo estas la lando de la

Kveluloj.”

“Oni diris al mi,” diris la tria viro, “ke estas same

ĉe la Okcidento. Kaj tiu lando, kie la Palpbrumoj loĝas,

estas regata de la Fia Sorĉistino de la Okcidento, kiu

sklavigus vin se vi irus tien.”

“La Nordo estas mia hejmo,” diris la maljunulino,

“kaj ĉe ĝia rando estas la sama granda dezerto kiu

ĉirkaŭas ĉi tiun Landon Oz. Neeviteble, mia karulino, vi

devos loĝi ĉe ni.”

Doroteo komencis plori pro tio, ĉar ŝi estis solsenta

inter tiuj strangaj homoj. Ŝiaj larmoj ŝajne malgajigis la

bonkorajn Manĝtulojn, ĉar ili tuj elprenis siajn poŝtukojn

kaj ankaŭ komencis plori. Kaj la maljunulineto, nu ŝi

deprenis sian ĉapon kaj ekvilibrigis la pinton sur la pinto

de sia nazo, dum ŝi kalkulis “Unu, du, tri,” solenavoĉe.

Tuj la ĉapo fariĝis ardeza tabuleto, sur kiu

estis skribite per grandaj, blankaj kalko-

signoj:

Doroteo

“DOROTEO IRU AL LA URBO DE SMERALDOJ.”

iru al la

Urbo de

La maljunulineto prenis la ardezan

Smeral-

doj

tabuleton de sia nazo, kaj leginte la vor-

tojn sur ĝi, demandis,

“Ĉu vi nomiĝas Doroteo, karulino?”

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ

27

“Jes,” respondis la infano, suprenrigardante kaj sek-

igante siajn okulojn.

“Do vi devos iri al la Urbo de Smeraldoj. Eble Oz

helpos vin.”

“Kie estas tiu Urbo?” demandis Doroteo.

“Precize en la centro de la lando, kaj ĝin regas Oz,

la Granda Sorĉisto pri kiu mi parolis.”

“Ĉu li estas bona homo?” demandis la knabino

maltrankvile.

“Li estas bona Sorĉisto. Ĉu li estas homo, mi ne

scias, ĉar mi neniam vidis lin.”

“Kiel mi iru?” demandis Doroteo.

“Vi devos marŝi. Estas malproksime, kaj necesos iri

tra regiono kelkfoje agrabla kaj kelkfoje malluma kaj

timiga. Tamen, mi uzos ĉiun magian arton kiun mi

konas por protekti vin kontraŭ danĝeroj.”

“Ĉu vi bonvolos akompani min?” pledis la knabino,

kiu jam komencis rigardi la maljunulineton kiel sian

solan amikon.

“Ne, mi ne povos,” ŝi respondis, “sed mi donos al vi

mian kison, kaj neniu kuraĝos damaĝi personon kisitan

de la Sorĉistino de la Nordo.”

Ŝi proksimiĝis al Doroteo kaj kisis ŝian frunton

delikate. Kie ŝiaj lipoj tuŝis la knabinon ili lasis rondan,

brilan marketon, kiel sciiĝis Doroteo nelonge post tiam.

“La vojo al la Urbo de Smeraldoj estas pavimita per

flavaj brikoj,” diris la Sorĉistino, “do vi ne maltrafos ĝin.

!(images/000130.jpg)

28

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ

Veninte al Oz, ne timu lin,

sed rakontu al li vian histo-

rion kaj petu lin helpi vin.

Adiaŭ, karulino.”

La tri Manĝtuloj pro-

funde riverencis antaŭ ŝi

kaj deziris por ŝi plaĉan

veturon, kaj post tio ili for-

marŝis tra la arboj. La

Sorĉistino amike skuetis

sian kapon al Doroteo,

ĉirkaŭturnis sin trifoje sur

sia maldekstra kalkano, kaj

tuj malaperis, kio surpriz-

egis malgrandan Toton, kiu bojis je ŝi tre laŭte post ŝia

foriro, ĉar li timis eĉ brueti dum ŝi apude staris.

Sed Doroteo, kiu sciis ke ŝi estas sorĉistino, antici-

pis ke ŝi malaperos precize tiel, kaj tute ne estis

surprizita.

!(images/000139.jpg)

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ

29

*“Mi estas la Sorĉistino de la Nordo.” *

!(images/000147.jpg)

Ĉapitro III

Kiel Doroteo savis

la Birdotimigilon. 

!(images/000157.jpg)

!(images/000027.jpg)

Kiam DOROTEO DE-

nove estis sola ŝi

komencis senti malsaton. Do ŝi iris

al la ŝranko kaj tranĉis por si iom

da pano, sur kiun ŝi ŝmiris buter-

on. Ŝi donis iom al Toto, kaj

preninte sitelon de la breto, ŝi por-

tis ĝin al la rivereto kaj plenigis ĝin

per klara, scintilanta akvo. Toto kuris al la arboj kaj

komencis boji je la birdoj kiuj sidadis tie. Doroteo iris

revenigi lin, kaj vidis tiom allogajn fruktojn sur la branĉoj

ke ŝi deprenis kelkajn, ĉar ili estis ĝuste kion ŝi volis por

pligrandigi sian matenmanĝon.

Post tio ŝi reiris al la domo, kaj doninte al si kaj al

32

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ

Toto grandan trinkon de la frideta, klara akvo, ŝi komen-

cis pretigi sin por la veturo al la Urbo de Smeraldoj.

Doroteo posedis nur unu alian robon, sed ĝi estis

pura kaj pendadis de hoko apud ŝia lito. Ĝi estis el

katuno blank- kaj blu-plejda; kaj kvankam la bluo estis

iomete fadinta pro multaj laviĝoj, ĝi ankoraŭ estis bela

robo. La knabino zorge lavis sin, vestis sin per la pura

katuna robo, kaj ligis sian palruĝan sunkufon al sia kapo.

Ŝi prenis malgrandan korbon kaj plenigis ĝin per pano el

la ŝranko, kaj metis blankan tukon sur la supron. Post tio

ŝi rigardis siajn piedojn kaj rimarkis kiom malnovaj kaj

trivitaj estas ŝiaj ŝuoj.

“Certe ili ne taŭgas por multa marŝado, Toto,” ŝi

diris. Kaj Toto suprenrigardis al ŝia vizaĝo per siaj nigraj

okuletoj kaj skuis sian voston por indiki ke li komprenas

kion ŝi celas diri.

Tiumomente Doroteo vidis kuŝantajn sur la tablo la

arĝentajn ŝuojn kiuj antaŭe apartenis al la Sorĉistino de

la Oriento.

“Ĉu eble ilia grando taŭgos por miaj piedoj?” ŝi

diris al Toto. “Ili estus tute ĝustaj por longa marŝado, ĉar

ili ne triviĝus.”

Ŝi deprenis siajn malnovajn ledajn ŝuojn kaj provis

la arĝentajn, kiuj estis tute ĝustadimensiaj por ŝiaj piedoj,

kvazaŭ farite specife por ili.

Laste, ŝi prenis sian korbon.

“Venu, Toto,” ŝi diris. “Ni iros al la Smeralda Urbo

!(images/000001.jpg)

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ

33

kaj demandos al la Granda Oz kiel ni povos reiri al

Kansas.”

Ŝi fermis la pordon, ŝlosis ĝin, kaj zorge metis la

ŝlosilon en la poŝon de sia robo. Kaj tiel, dum Toto trot-

adis sobre malantaŭ ŝi, ŝi komencis sian marŝadon.

Pluraj vojoj estis proksimaj, sed ŝi ne bezonis lon-

gan tempon por trovi la vojon pavimitan per flavaj brikoj.

Post nelonge ŝi marŝadis vigle direkte al la Smeralda

Urbo, dum ŝiaj arĝentaj ŝuoj klakadis gaje sur la mal-

mola, flava vojsurfaco. La suno briladis kaj la birdoj dolĉe

kantadis, kaj Doroteo tute ne estis tiom malfeliĉa kiom

oni supozus pri malgranda knabino kiu estis subite for-

blovita el sia propra lando kaj surterigita en la mezon de

fremda lando.

Ŝin surprizis, dum ŝi marŝadis, vidi kiom bela estas la

pejzaĝo ĉirkaŭ ŝi. Bonaspektaj bariloj, pentritaj delikate

blukolore, staris laŭlonge de la flankoj de la vojo, kaj pre-

ter ili estis abundaj kampoj de greno kaj legomoj.

Evidente la Manĝtuloj estis bonaj kultivistoj kaj sukcesis

kreskigi abundajn rikoltaĵojn. Kelkfoje ŝi marŝis preter

domon, kaj la loĝantoj elvenis por rigardi ŝin kaj klinis sin

malalten dum ŝi preteriris;

ĉar ĉiuj sciis ke ŝi estas la

detruinto

de

la

Fia

Sorĉistino kaj liberigis ilin.

La domoj de la Manĝtuloj

estis kuriozaspektaj loĝejoj,

ĉar ĉiu estis ronda, kun

34

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ

granda kupolforma tegmento. Ĉiuj estis blukoloraj, ĉar en

ĉi tiu lando de la Oriento bluo estis la plej amata koloro.

Kiam proksimiĝis la vespero, kaj Doroteo lacis pro

sia longa marŝado, kaj komencis demandi al si kie ŝi tra-

dormos la nokton, ŝi atingis domon iom pli grandan ol la

aliaj. Sur la verda gazono antaŭ ĝi estis multaj dancantaj

viroj kaj virinoj. Kvin violonludantetoj ludadis kiel eble

plej laŭte kaj la homoj ridadis kaj kantadis; granda apuda

tablo estis plene kovrita per bongustegaj fruktoj kaj nuk-

soj, tortoj kaj kukoj, kaj multaj aliaj bonaj manĝaĵoj.

Oni afable salutis Doroteon, kaj invitis ŝin manĝi

kaj tradormi la nokton tie; ĉar ĉi tiu estis la hejmo de

unu el la plej riĉaj Manĝtuloj en la lando, kaj liaj amikoj

vizitis lin por festi sian liberiĝon el la sklavigo farita de la

Fia Sorĉistino.

Doroteo ĝissate manĝis kaj ŝin servis la riĉa

Manĝtulo mem, kiu nomiĝis Boq. Post tio ŝi sidiĝis sur

kanapon kaj rigardis dum la homoj dancadis.

Kiam Boq vidis ŝiajn arĝentajn ŝuojn li diris,

“Klare ke vi estas grava sorĉistino.”

“Kial?” demandis la knabino.

“Ĉar vi surhavas arĝentajn ŝuojn kaj mortigis la

Fian Sorĉistinon. Krome, via robo estas parte blanka, kaj

nur magiistinoj kaj sorĉistinoj vestas sin per blankaĵoj.”

“Mia robo estas blu- kaj blank-plejda,” diris Doro-

teo, glatigante la ĉifojn en ĝi.

“Vi tre kompleze surportas ĝin,” diris Boq. “Bluo

estas la koloro de la Manĝtuloj, kaj blanko estas la koloro

!(images/000039.jpg)

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ

35

de sorĉistinoj; tial ni scias ke vi estas amika sorĉistino.”

Doroteo ne sciis respondi, ĉar ĉiuj ŝajne opiniis ŝin

sorĉistino, kaj ŝi tute bone sciis ke ŝi estas nur ordinara

knabineto kiu tute hazarde estis portita de ciklono al

fremda lando.

Kiam ŝi laciĝis pro tiom da rigardo al la dancado,

Boq kondukis ŝin en la domon, kie li donis al ŝi

ĉambron en kiu estis bela lito. La tukoj estis el blua

ŝtofo, kaj Doroteo profunde dormis inter ili ĝis la

mateno, dum Toto kuŝadis sur la blua tapiŝo apud ŝi.

Ŝi ĝissate manĝis, kaj rigardis etan

Manĝtulan bebon, kiu ludis kun Toto kaj

tiris lian voston kaj voĉetis kaj ridis tiel ke

multe amuzis Doroteon. Toto estis vera kuri-

ozaĵo laŭ la homoj tie, ĉar ili antaŭe neniam

vidis hundon.

“Kiom distanca estas la Smeralda

Urbo?” la knabino demandis.

“Mi ne scias,” respondis Boq, tre se-

rioze, “ĉar mi neniam iris tien. Estas pli

bone ke oni restu distance de Oz, krom se

vere necesas. Sed la vojo al

la Smeralda Urbo estas

longa, kaj vi bezonos mul-

tajn tagojn. La lando ĉi tie

estas riĉa kaj agrabla, sed vi

devos trairi krudajn kaj

danĝerajn lokojn antaŭ ol

36

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ

atingi la finon de via marŝado.”

Tio iomete timigis Doroteon, sed ŝi sciis ke nur la

Granda Oz povos helpi ŝin reiri al Kansas, do ŝi kuraĝe

decidis ne retroiri.

Ŝi adiaŭis siajn amikojn, kaj rekomencis marŝadi laŭ

la vojo el flavaj brikoj. Post kiam ŝi iris plurajn kilo-

metrojn ŝi decidis halti por ripozi, do ŝi grimpis ĝis la

supro de la barilo apud la vojo kaj sidiĝis. Granda maiz-

kampo estis aliflanke de la barilo, kaj ŝi vidis ke ne tre

distanca estas Birdotimigilo, metita alte sur stangon por

forpeli la birdojn de la matura maizo.

Doroteo apogis sian mentonon per mano kaj pen-

seme rigardis la Birdotimigilon. Ĝia kapo estis malgranda

sako plenigita per pajlo; surpentritaj sur ĝi estis okuloj,

nazo, kaj buŝo, por simili vizaĝon. Malnova, pinta blua

ĉapelo, kiu antaŭe apartenis al iu Manĝtulo, estis metita

sur lian kapon, kaj la cetero de la figuro estis blua

vestokompleto, multe uzita kaj paliĝinta, kiu ankaŭ estis

plenigita per pajlo. Sur la piedoj estis paro da malnovaj

botoj kun bluaj supraĵoj, kiajn portas ĉiu viro en tiu

lando, kaj la figuro estis altigita super la maiztigojn per

stango kiu estis puŝita en lian kolon.

Dum Doroteo rigardis atentoplene la kuriozan, pen-

tritan vizaĝon de la Birdotimigilo, ŝin surprizis vidi ke

unu el la okuloj malrapide palpebrumas al ŝi. Unue ŝi

supozis ke sendube ŝi eraris, ĉar neniam iu el la Birdo-

timigiloj en Kansas palpebrumas; sed baldaŭ la figuro

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ

37

amikeme skuetis sian kapon al ŝi. Tiam ŝi malsupren

grimpis de la barilo kaj marŝis al la Birdotimigilo, dum

Toto ĉirkaŭkuradis la stangon bojante.

“Bonan tagon,” diris la Birdotimigilo, per iom raŭka

voĉo.

“Ĉu vi parolis?” demandis la knabino, mirante.

“Certe,” respondis la Birdotimigilo; “kiel vi fartas?”

“Sufiĉe bone, dankon,” respondis Doroteo, ĝentile.

“Kiel vi fartas?”

“Mi ne fartas bone,” diris la Birdotimigilo ridetante,

“ĉar estas tre tede stari ĉi tie nokte kaj tage por fortimigi

korvojn.”

“Ĉu vi ne povas malsupreniri?” demandis Doroteo.

“Ne, ĉar ĉi tiu stango estas puŝita en mian dorson.

Se vi bonvolos forpreni la stangon, mi estos multe dank-

ema al vi.”

Doroteo etendis ambaŭ brakojn kaj delevis la

figuron de la stango; ĉar, estante plenigita per pajlo, ĝi

estis malmultepeza.

“Tre grandan dankon,” diris la Birdotimigilo, kiam

li estis metita sur la teron. “Mi sentas min kvazaŭ vere

novan.”

Doroteon perpleksigis aŭdi tion, ĉar ŝajnis al ŝi

strange aŭdi viron plenigitan per pajlo paroli, kaj vidi lin

riverenci kaj marŝadi apud ŝi.

“Kiu vi estas?” demandis la Birdotimigilo, kiam li

estis sin streĉinte kaj oscedinte. “Kaj kien vi iras?”

!(images/000019.jpg)

38

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ

“Mi nomiĝas Doroteo,” diris la knabino, “kaj mi iras

al la Smeralda Urbo, por peti la Grandan Ozon resendi

min min al Kansas.”

“Kie estas la Smeralda Urbo?” li demandis; “kaj kiu

estas Oz?”

“Ĉu vi ne scias?” ŝi respondis, surprizite.

“Tute ne. Mi nenion scias. Komprenu, mi estas

plenigita per pajlo, do al mi tute mankas cerbo,” li

respondis malĝoje.

“Ho,” diris Doroteo, “min multe bedaŭrigas tio.”

“Ĉu vi kredas,” li demandis, “Ke se mi iros al

la Smeralda Urbo kun vi, la granda

Oz donos al mi iom da cerb-

aĵo?”

“Mi ne scias,” ŝi respondis,

“sed vi rajtos akompani min,

se vi deziras. Se Oz

ne

donos

al

vi

cerbaĵojn, vi ne estos

pli malbonfortuna ol

vi estas nun.”

“Estas

vere,”

diris la Birdotimig-

ilo. “Komprenu,” li

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ

39

pludiris, iom sekreteme, “ne ĝenas min ke miaj kruroj kaj

brakoj kaj korpo estas plenigitaj per pajlo, ĉar mi ne

povas esti vundita. Se iu paŝas sur miajn piedfingrojn aŭ

puŝas pinglon en mi, ne gravas, ĉar mi ne povas sentas

ĝin. Sed mi ne volas ke oni nomu min stulta, kaj se mia

kapo restos plena de pajlo anstataŭ de cerbo, kian havas

vi, kiel mi iom povos scii ion ajn?”

“Mi komprenas vian senton,” diris la knabineto, kiu

vere kunsentis kun li. “Se vi venos kun mi, mi petos al

Oz ke li faru ĉion eblan por vi.”

“Dankon,” li respondis dankeme.

Ili reiris al la vojo, Doroteo helpis lin transgrimpi la

barilon, kaj ili komencis marŝadi laŭ la vojo el flavaj

brikoj cele la Smeraldan Urbon.

Al Toto ne plaĉis la nova akompananto, unue. Li

flaradis ĉirkaŭ la pajloplenigito kvazaŭ suspektante ke

eble estas nesto de ratoj en la pajlo, kaj li ofte bojetis

malamikeme kontraŭ la Birdotimigilon.

“Ne vin ĝenu Toto,” diris Doroteo, al sia nova

amiko; “li neniam mordas.”

“Ho, li ne timigas min,” respondis la Birdotimigilo.

“Li ne povos damaĝi la pajlon. Permesu ke mi portu tiun

korbon por vi. Ne ĝenos min, ĉar mi ne povas laciĝi. Mi

diros al vi sekreton,” li pludiris, dum li kunmarŝadis.

“Nur unu aferon en la tuta mondo mi timas.”

“Kion?” demandis Doroteo; “ĉu la Manĝtulan kul-

tiviston kiu faris vin?”

40

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ

“Ne,”

respondis

la

Birdotimigilo;

“flamanta

alumeto.”

!(images/000152.jpg)

*“Evidente vi estas grava Sorĉistino.” *

!(images/000117.jpg)

*Doroteo rigardis atentoplene la Birdotimigilon. *

!(images/000125.jpg)

!(images/000008.jpg)

KELKAJ HO-

ROJ la vojo

komencis kru-

diĝi, kaj la marŝado fariĝis tiom

malfacila ke la Birdotimigilo ofte stum-

blis pro la flavaj brikoj, kiuj tie estis

tre malglataj. Efektive, kelkfoje ili estis

rompitaj aŭ tute mankis, tiel ke restis

nur truoj kiujn Toto transsaltis kaj Doroteo ĉirkaŭ-

marŝis. Sed la Birdotimigilo, pro manko de cerbo,

antaŭenmarŝis senpaŭze, kaj tial paŝis en la truojn kaj

sterniĝis sur la malmolajn brikojn. Tamen tio neniam

vundis lin, kaj Doroteo relevis lin kaj restarigis lin sur

la piedoj, dum li gaje ridis kun ŝi pro la akcidento.

La kultivitaj kampoj tute ne estis tiel bone prizorgataj ĉi tie

44

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ

La kultivitaj kampoj tute ne estis tiel bone pri-

zorgataj ĉi tie kiel en la antaŭaj lokoj. Troviĝis malpli da

domoj kaj malpli da fruktarboj, kaj ju pli ili marŝis, des

pli senbela kaj solsentiga fariĝis la tereno.

Je la tagmezo ili sidiĝis apud la vojo, proksime al

rivereto, kaj Doroteo malfermis sian korbon kaj elprenis

panon. Ŝi proponis pecon al la Birdotimigilo, sed li

rifuzis.

“Mi neniam malsatas,” li diris, “kaj estas oportune

ke estas tiel, ĉar mia buŝo estas nur pentrita, kaj se mi

tondus truon en ĝi por ke mi povu manĝi, la pajlo kiu

plenigas min elfalus, kaj tio ruinigus la formon de mia

kapo.”

Doroteo tuj vidis ke tio estas vera, do ŝi nur kap-

jesis kaj plu manĝis sian panon.

“Rakontu al mi iom pri vi mem, kaj pri la lando el

kiu vi venis,” diris la Birdotimigilo, kiam ŝi estis fininta

sian manĝon. Do ŝi parolis al li pri Kansas, kaj la kiom

griza estas ĉio tie, kaj kiel la ciklono portis ŝin al ĉi tiu

kurioza Lando Oz. La Birdotimigilo atente aŭskultis, kaj

diris,

“Mi ne komprenas kial vi volas foriri el ĉiu tiu bela

lando kaj reiri al la seka, griza loko kiun vi nomas

Kansas.”

“Vi ne komprenas ĉar vi ne havas cerbon,” respon-

dis la knabino. “Ne grave kiom mizeraj kaj grizaj estas

niaj hejmoj, ni karno- kaj sango-homoj preferas loĝi tie ol

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ

45

en iu alia lando, negrave kiom bela. Nenio egale bonas

kiel la hejmo.”

La Birdotimigilo ĝemis.

“Kompreneble mi ne povas kompreni,” li diris. “Se

viaj kapoj estus plenaj de pajlo, kiel la mia, verŝajne vi

ĉiuj loĝus en la belaj lokoj, kaj sekve tute mankus homoj

en Kansas. Estas bonsorte por Kansas ke vi havas

cerbon.”

“Bonvolu rakonti al mi, dum ni ripozas,” petis la

infano.

La Birdotimigilo rigardis ŝin riproĉe, kaj respondis,

“Mia vivo ĝis nun estis tiom mallonga ke efektive

mi scias tute nenion. Mi fariĝis nur antaŭhieraŭ. Mi tute

ne scias kio okazis en la mondo antaŭ tiam. Bonfortune,

kiam la kultivisto faris mian kapon, li unue pentris miajn

orelojn, tiel ke mi aŭdis kio okazas. Apudestis alia

Manĝtulo, kaj kion mi unue aŭdis estis la parolo de la

kultivisto,

“‘Ĉu plaĉas al vi la oreloj?’

“‘Ili estas nerektaj,’ respondis la aliulo.

“‘Ne gravas,’ diris la kultivisto; ‘ili tamen estas ore-

loj,’ kio ja estis vera.

“‘Nun mi faros la okulojn,’ diris la kultivisto. Do li

pentris mian dekstran okulon, kaj tuj kiam ĝi estis finita

mi trovis ke mi rigardas lin, kaj ĉion ĉirkaŭ mi, tre inter-

esate, ĉar tiu estis la unua fojo kiam mi ekvidis la

mondon.

46

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ

“‘Jen iom bela okulo,’ komentis la Manĝtulo kiu

estis rigardanta la kultiviston; ‘blua farbo bone taŭgas por

okuloj.’

“‘Mi pentros la alian pli granda,’ diris la kultivisto.

Kaj kiam la dua okulo estis finita mi povis multe pli

bone vidi ol antaŭe. Post tio li faris miajn nazon kaj

buŝon. Sed mi ne parolis, ĉar tiutempe mi ne sciis por

kio buŝo utilas. Min amuzis rigardi dum ili pretigis mian

korpon kaj miajn brakojn kaj krurojn; kaj kiam ili fine

surfiksis mian kapon, mi estis tre fiera, ĉar mi opiniis ke

mi estas egale bona kiel ĉiu alia persono.

“‘Ĉi tiu ulo rapide timigos la korvojn,’ diris la kul-

tivisto. ‘Li aspektas vera homo.’

“‘Nu, li ja estas homo,’ diris la aliulo, kaj mi plene

konsentis kun li. La kultivisto portis min sub sia brako al

la maizkampo, kaj metis min sur altan stangon, kie vi

trovis min. Li kaj lia amiko baldaŭ foriris kaj lasis min

sola.

“Al mi ne plaĉis esti tiel forlasita; do mi strebis

sekvi ilin, sed miaj piedoj ne povis tuŝi la teron, kaj mi

devis resti sur tiu stango. Mia vivo estis tre solsenta, ĉar

mi konis nenion pripenseblan, mi ja antaŭ nur kelkaj

momentoj konstruiĝis. Multaj korvoj kaj aliaj birdoj flugis

en la maizkampon, sed tuj kiam ili ekvidis min ili

forflugis, kredante min Manĝtulo; kaj tio plaĉis al mi kaj

kredigis min ke mi estas tre grava persono. Post iom da

tempo maljuna korvo flugis apud min, kaj zorge rigard-

!(images/000070.jpg)

48

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ

“Nu,” diris la knabino, “ni ekiru.” Kaj ŝi transdonis

la korbon al la Birdotimigilo.

Tute ne estis bariloj ĉe la vojoflankoj nun, kaj la

tero estis kruda kaj nekultivita. Kiam komencis vesperiĝi

ili venis al granda arbaro, kie la arboj estis kreskintaj tiel

altaj kaj proksimaj unu al la alia ke iliaj branĉoj renkon-

tiĝis super la vojo el flavaj brikoj. Estis preskaŭ senlume

sub la arboj, ĉar la branĉoj fortenis la taglumon; sed la

marŝantoj ne haltis, kaj pluiris en la arbaron.

“Se ĉi tiu vojo eniras, ĝi nepre eliros,” diris la

Birdotimigilo, “kaj ĉar la Smeralda Urbo estas ĉe la alia

finaĵo de la vojo, ni devas sekvi kien ajn ĝi kondukas.”

“Ĉiu scias tion,” diris Doroteo.

“Certe; tial mi scias,” respondis la Birdotimigilo. “Se

necesus havi cerbon por scii ĝin, mi ja ne dirus ĝin.”

Post eble horo la lumo malaperis, kaj ili trovis sin

stumblantaj en la mallumo. Doroteo tute ne povis vidi,

sed Toto vidis, ĉar kelkaj hundoj tre bone vidas en la

mallumo; kaj la Birdotimigilo deklaris sin egale kapabla

vidi kiel dum la tago. Do ŝi prenis lian brakon, kaj

sukcesis marŝadi sufiĉe bone.

“Se vi vidos domon, aŭ iun ajn lokon kie ni povos

tradormi la nokton,” ŝi diris, “nepre informu min; ĉar

estas tre malkomforte marŝadi en la mallumo.”

Baldaŭ la Birdotimigilo haltis.

“Mi vidas dometon dekstre de ni,” li diris, “konstru-

itan el ŝtipoj kaj branĉoj. Ĉu ni iru tien?”

!(images/000059.jpg)

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ

49

“Jes, ja;” respondis la infano. “Mi plene laciĝis.”

Do la Birdotimigilo gvidis ŝin inter la arboj ĝis ili

aringis la dometon, kaj Doroteo eniris kaj trovis liton de

sekaj folioj en unu angulo. Ŝi tuj kuŝiĝis, kaj kun Toto

apud ŝi ŝi baldaŭ profunde endormiĝis. La Birdotimigilo,

kiu neniam laciĝis, staris en alia angulo kaj pacience

atendis la mateniĝon.

!(images/000051.jpg)

*“‘Mi fariĝis nur hieraŭ,’ diris la Birdotimigilo. *

!(images/000058.jpg)

*“Ŝi kaptis orelon de Toto.” *

!(images/000067.jpg)

Ĉapitro V.

Ili savas la

Stanan Lignohakiston

!(images/000075.jpg)

DOROTEO

vekiĝis,

la

suno jam bril-

adis tra la arboj kaj Toto estis jam

delonge ekster la domo ĉasante bir-

dojn kaj sciurojn. Ŝi sidiĝis kaj

ĉirkaŭrigardis. Jen la Birdotimig-

ilo, ankoraŭ staranta pacence en sia

angulo, atendande ŝin.

“Ni nepre devas serĉi akvon,” ŝi diris al li.

“Por kio vi volas akvon?” li demandis.

“Por purigi mian vizaĝon post la polvo de la vojo, kaj

por trinki, tiel ke la seka pano ne gluiĝos al mia gorĝo.”

“Certe estas ĝene konsisti el karno,” diris la Birdo-

timigilo, penseme, “ĉar vi devas dormi, kaj manĝi kaj trinki.

54

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ,

Tamen, vi havas cerbon, kaj la kapablo pensadi valoras

multajn ĝenojn.”

Ili eliris el la dometo kaj promenis inter la arboj ĝis

ili trovis malgrandan fonton de klara akvo, kie Doroteo

trinkis kaj banis sin kaj matenmanĝis. Ŝi vidis ke ne res-

tas multa pano en la korbo, kaj la knabino estis dankema

ke la Birdotimigilo ne bezonas manĝi, ĉar apenaŭ estis

sufiĉe por ŝi kaj por Toto por tiu tago.

Kiam ŝi estis fininta sian manĝon, kaj estis preta

reiri al la vojo el flavaj brikoj, ŝin alarmetis proksima

sono de profunda ĝemo.

“Kio sonis?” ŝi demandis, time.

“Mi tute ne povas konjekti,” respondis la Birdo-

timigilo; “sed ni povas aliri kaj vidi.”

Ĝuste tiam la sono de nova ĝemo atingis iliajn ore-

lojn, kaj la sono ŝajne venis el malantaŭ ili. Ili turnis sin

kaj marŝis kelkajn paŝojn tra la arbaro, kaj tiam Doroteo

ekvidis ion brilantan en sunradio kiu falis inter la arbojn.

Ŝi kuris al tiu loko, kaj poste ŝi ekhaltis, kun krio

pro surpriziĝo.

Unu el la grandaj arboj estis parte trahakita, kaj

staranta apud ĝi, tenante hakilon levitan en liaj manoj,

estis viro konsistanta plene el stano. Liaj kapo kaj brakoj

kaj kruroj estis artikigitaj al lia korpo, sed li staris tute

senmove, kvazaŭ tute ne kapabla sin movi.

Doroteo rigardis lin mirege, ankaŭ la Birdotimigilo,

dum Toto akre bojadis kaj provis mordi la stanajn kru-

!(images/000104.jpg)

56

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ,

turni ĝin.

“Nun oleu la artikojn de miaj brakoj,” li diris. Kaj

Doroteo oleis ilin kaj la Birdotimigilo zorge fleksis ilin ĝis

ili estis tute liberaj de rusto kaj bonaj kiel novaj.

La Stana Lignohakisto kontente ĝemetis kaj mal-

levis sian hakilon, kiun li apogis per arbo.

“Tio multe komfortigas,” li diris. “Mi tenadis tiun

hakilon en la aero ekde kiam mi rustiĝis, kaj kontentigas

min formeti ĝin finfine. Nun, se vi bonvolos olei la

artikojn de miaj kruroj, mi denove estos normala.”

Do ili oleis liajn krurojn ĝis li povis libere movi ilin;

kaj li multfoje dankis ilin pro sia liberiĝo, ĉar li ŝajnis tre

ĝentila, kaj tre dankema.

“Mi eble starus tie por ĉiam se vi ne estus alven-

inta,” li diris; “do certe vi savis mian vivon. Kial vi

hazarde venis ĉi tien?”

“Ni estas survoje al la Smeralda Urbo, por renkonti

la Grandan Ozon,” ŝi respondis, “kaj ni haltis ĉe via

dometo por tie tradormi la nokton.”

“Kial vi volas renkonti Ozon?” li demandis.

“Mi volas ke li resendu min al Kansas, kaj la Birdo-

timigilo volas ke li metu iom da cerbo en lian kapon,” ŝi

respondis.

La Stana Lignohakisto ŝajnis profunde pensadi dum

momento. Post tio li diris:

“Ĉu vi supozas ke Oz povus doni al mi koron?”

“Nu, mi supozas ke jes,” Doroteo respondis. “Estus

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

57

egale facile kiel doni al la Birdotimigilo cerbon.”

“Vere,” la Stana Lignokahisto respondis, “Do, se vi

permesos ke mi akompanu vin, ankaŭ mi iros al la Smer-

alda Urbo por peti ke Oz helpu min.”

“Kunvenu,” diris la Birdotimigilo elkore, kaj Doro-

teo ankaŭ diris ke ŝi volonte akceptos lin kiel

akompananton. Do la Stana Lignohakisto surŝultrigis sian

hakilon kaj ĉiuj marŝis tra la arbaro ĝis ili atingis la

vojon pavimitan per flavaj brikoj.

La Stana Lignohakisto jam petis ke Doroteo metu la

oleujon en sian korbon. “Ĉar,” li diris, “se pluvos sur min

kaj mi denove rustos, mi bezonegos la oleujon.”

Estis bonsorte ke la nova kamarado fariĝis parto de

la grupo, ĉar baldaŭ post la rekomenco de marŝado ili

atingis lokon kie la arboj kaj branĉoj tiom densis super la

vojo ke ili ne povis tramarŝi. Sed la Stana Lignohakisto

eklaboris per sia hakilo kaj hakis tiom bone ke baldaŭ li

faris trairejon por la tuta grupo.

Doroteo pensadis tiom profunde dum ili marŝis ke

ŝi ne rimarkis kiam la Birdotimigilo stumblis en truon kaj

ruliĝis al la flanko de la vojo. Efektive li devis voki ŝin

por ke ŝi helpu lin restariĝi.

“Kial vi ne ĉirkaŭmarŝis la truon?” demandis la

Stana Lignohakisto.

“Mi ne scias tion fari,” respondis la Birdotimigilo

gaje. “Mia kapo pleniĝis per pajlo, komprenu, kaj tial mi

iras al Oz por peti de li cerbon.”

!(images/000091.jpg)

58

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ,

58

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

“Mi komprenas,” diris la Stana Lignohakisto. “Sed,

malgraŭe, cerbo ne estas la plej bona afero en la mondo.”

“Ĉu vi havas cerbon?” demandis la Birdotimigilo.

“Ne, mia kapo estas tute malplena,” respondis la

Hakisto. “Sed iam mi havis cerbon, kaj ankaŭ koron; do,

provinte ambaŭ, mi multe preferus havi koron.”

“Kial?” demandis la Birdotimigilo.

“Mi rakontos al vi mian historion, kaj tiel vi scios.”

Do, dum ili marŝadis tra la arbaro, la Stana Ligno-

hakisto rakontis tion:

“Mi naskiĝis filo de hakisto kiu hakadis la arbojn en

la arbaro kaj vendis la lignon por gajni sian vivmonon.

Kiam mi plenkreskis ankaŭ mi fariĝis lignohakisto, kaj

post la morto de mia patro mi prizorgis mian maljunan

patrinon dum ŝia cetera vivo. Post tio mi decidis ke

anstataŭ loĝi sola mi edziĝos, por ke min ne plenigu

sento de soleco.

“Unu Manĝtula knabino estis tiom bela ke mi

baldaŭ plenkore amis ŝin. Ŝi, siaflanke, promesis edziniĝi

kun mi tuj kiam mi gajnos sufiĉan monon por konstrui

pli bonan domon por ŝi; do mi eklaboradis pli forvore ol

ĉiam. Sed la knabino loĝis kun maljunulino kiu ne volis

ke ŝi edziniĝu kun iu ajn, ĉar

ŝi estis tiom mallaborema ke ŝi

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

59

knabino restu kun ŝi kaj kuiradu kaj mastrumadu. Do la

maljunulino iris al la Fia Sorĉistino de la Oriento, kaj

promesis al ŝi du ŝafojn kaj bovinon se ŝi malebligos la

geedziĝon. bovinon se ŝi malebligos la geedziĝon. Sekve

la Fia Sorĉistino sorĉis mian hakilon, kaj unu tagon dum

mi hakadis laŭeble plej forte, ĉar mi fervoris akiri la

novan domon kaj mian edzinon kiel eble plej baldaŭ, la

hakilo ekglitis kaj detranĉis mian maldekstran kruron.

“Unuavide tio ŝajnis granda misfortuno, ĉar mi sciis

ke unukrurulo ne multe sukcesus kiel lignohakisto. Do

mi iris al stanisto kaj mendis de li novan kruron el stano.

La kruro funkciis tre bone, kiam mi kutimiĝis al ĝi; sed

mia ago kolerigis la Fian Sorĉistinon de la Oriento, ĉar ŝi

promesis al la maljunulino ke mi ne edziĝos kun la bela

Manĝtula knabino. Kiam mi rekomencis hakadi, mia hak-

ilo ekglitis kaj detranĉis mian dekstran kruron. Denove

mi iris al la stanisto, kaj li denove faris por mi kruron el

stano. Post tio la sorĉita hakilo detranĉis miajn brakojn,

unu post la alia; sed, ne malkuraĝigite, mi anstataŭigis

ilin per stanaj. Post tio la Fia Sorĉistino glitigis mian

hakilon tiel ke ĝi detranĉis mian kapon, kaj unue mi kre-

dis ke tiel mi vere finiĝis. Sed hazarde la stanisto venis,

kaj li faris por mi novan kapon el stano.

“Mi kredis ke mi fine venkis la Fian Sorĉistinon

tiam, kaj mi laboris eĉ pli fervore; sed mi ne sciis kiom

kruela estas mia malamikino. Ŝi elpensis novan metodon

mortigi mian amon al la Manĝtula knabino, kaj denove ŝi

!(images/000112.jpg)

60

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ,

glitigis mian hakilon, tiel ke ĝi hakis rekte tra mian kor-

pon, duonigante min. Denove la stanisto venis por helpi

kaj faris por mi korpon el stano, kaj fiksis al ĝi miajn

stanajn brakojn kaj krurojn kaj kapon, per artikoj, tiel

ke mi povis moviĝadi sambone kiel en la komenco. Sed,

ve! Mi nun ne havis koron, do mi perdis mian tutan

amon al la Manĝtula knabino, kaj ne gravis al mi ĉu aŭ

ne mi edziĝos kun ŝi. Mi supozas ke ŝi plu loĝas kun la

maljunulino, atendante ke mi venos preni ŝin.

“Mia korpo tiom brilis en la sunlumo ke mi multe

fieris pro ĝi, kaj nun ne gravis ĉu mia hakilo glitos, ĉar

ĝi ne povas tranĉi min. Ekzistis nur unu danĝero — ke

miaj artikoj rustos; sed mi gardis oleujon en mia dom-

eto kaj zorgis olei min kiam ajn mi bezonis. Tamen,

unu tagon mi forgesis fari tion, kaj, estante en pluvego,

antaŭ ol mi konceptis la danĝe-

ron miaj artikoj jam rustis, kaj mi

restis staranta en la arbaro ĝis vi

venis por helpi min. La sperto

estis terura, sed dum la jaro kiam

mi staris tie mi havis sufiĉan tem-

pon por kompreni ke mia plej

granda perdo estis la perdiĝo de

mia koro. Dum mi amis

mi estis la plej feliĉa per-

sono sur la tero; sed neniu

povas ami sen koro, do mi

!(images/000032.jpg)

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ

61

61

firme intencas iri al Oz por peti de li koron. Se li

donos al mi, mi reiros al la Manĝtula knabino kaj edz-

iĝos kun ŝi.”

Kaj Doroteon kaj la Birdotimigilon multe interesis

la rakonto de la Stana Lignohakisto, kaj nun ili kompre-

nis kial li tiom fervoras akiri novan koron.

“Tamen,” diris la Birdotimigilo, “mi petos cerbon,

ne koron; ĉar malsaĝulo ne scius kion fari per koro se li

havus ĝin.”

“Mi prenos koron,” respondis la Stana Lignohak-

isto, “ĉar cerbo ne feliĉigas, kaj feliĉo estas la plej grava

afero en la mondo.”

Doroteo nenion diris, ĉar ŝi ne povis decidi kiu el

ŝiaj du amikoj pravas, kaj ŝi decidis ke se ŝi nur sukcesos

reiri al Kansas kaj Onklino Em, ne multe

gravos ĉu la Stana Lignohakisto havas cer-

bon kaj la Birdotimigilo koron, aŭ ĉu ĉiu

el ili akiris sian deziraĵon.

Kio plej ĝenis ŝin estis ke la pano

estis preskaŭ plene manĝita,

kaj nova manĝo por ŝi kaj

Toto malplenigos la korbon.

Estis vere ke nek la Stana

Lignohakisto nek la Birdotim-

igilo kapablis manĝi, sed ŝi ne

konsistis el stano aŭ pajlo, kaj

ne povis vivi sen manĝo.

!(images/000151.jpg)

“‘Tio multe komfortigas,’” diris la Stana Lignohakisto.

!(images/000085.jpg)

Ĉapitro VI.

La Malkuraĝa

Leono.

!(images/000093.jpg)

nkoraŭDORO

-teo kaj

ŝiaj ak-

ompan-

antoj marŝis tra la densa arbaro. La vojo ankoraŭ estis

pavimita per flavaj brikoj, sed ili estis multe kovritaj de

sekaj branĉoj kaj mortaj folioj de la arboj, kaj la marŝado

tute ne estis facila.

Malmultaj birdoj estis en tiu parto de la arbaro, ĉar

birdoj amas la nekovritan terenon kie estas multa sun-

lumo; sed fojfoje aŭdiĝis malaltatona muĝo de iu sovaĝa

besto kaŝiĝinta inter la arboj. Tiuj sonoj rapidbatigis la

66

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

koron de la knabineto, ĉar ŝi ne sciis ilian kaŭzon; sed

Toto sciis, kaj li marŝis proksime al la flanko de Doroteo

kaj eĉ ne bojis responde.

“Kiom longe daŭros,” la infano demandis al la

Stana Lignohakisto, “ĝis ni estos ekster la arbaro?”

“Mi ne scias,” estis la respondo, “ĉar mi neniam

estis en la Smeralda Urbo. Sed mia patro iris tien iam,

kiam mi estis knabo, kaj li diris ke la vojo estas longa tra

danĝera tereno, kvankam proksime al la urbo kie Oz

loĝas la lando estas bela. Sed mi ne timas dum mi havas

mian oleujon, kaj nenio povas damaĝi la Birdotimigilon,

kaj sur via frunto estas la marko de la kiso de la bona

Sorĉistino, kaj tio protektos vin.”

“Sed Toto!” diris la knabino malkviete; “kio protek-

tos lin?”

“Ni mem devos protekti lin, se estos danĝero por li,”

respondis la Stana Lignohakisto.

Tuj kiam li parolis, aŭdiĝis terura muĝo el la

arbaro, kaj la postan momenton granda Leono saltis sur

la vojon. Per unu piedbato li ĵetis la Birdotimigilon

ĉirkaŭturniĝantan ĝis la rando de la vojo, kaj post tio li

frapegis la Stanan Lignohakiston per siaj akraj ungoj.

Sed, surprize al si, li ne damaĝis la stanon, kvankam la

Hakisto falis sur la vojon kaj kuŝis senmove.

Malgranda Toto, ĉar nun estis videbla malamiko,

kuris bojante al la Leono, kaj la granda besto malfermis

sian buŝon por mordi la hundon. Doroteo, timante ke

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

67

Toto mortos, kaj sen atento al danĝero, kuris antaŭen kaj

frapis la nazon de la Leono kiel eble plej forte, dum ŝi

kriis:

“Vi ne aŭdacu mordi Toton! Vi devus honti, granda

besto kia vi, mordi povran malgrandan hundon!”

“Mi ne mordis lin,” diris la Leono, per sia piedo

frotante la parton de la nazo kiun frapis Doroteo.

“Ne, sed vi provis,” ŝi respondis kolere. “Vi estas

nur granda malkuraĝulo!”

“Mi scias,” diris la Leono, klinante la kapon pro

honto. “Mi de ĉiam scias. Sed kiel mi povas ne esti

malkuraĝa”

“Nu mi certe ne scias. Kaj vi batis pajloplenan

homon, la povran Birdotimigilon!”

“Ĉu li estas plenigita per pajlo?” demandis la Leono

surprizite, dum li rigardis ŝin levi la Birdotimigilon kaj

restarigi lin sur liaj piedoj kaj reĝustigi lian formon.

“Kompreneble li estas plena de pajlo,” respondis

Doroteo, kiu ankoraŭ koleris. “

Tial li renversiĝis tiom facile,” komentis la Leono.

“Min mirigis vidi lin ĉirkaŭturniĝi tiel. Ĉu ankaŭ la alia

estas pajloplena?”

“Ne,” diris Doroteo, “li konsistas el stano.” Kaj ŝi

helpis la Hakiston restariĝi.

“Tial li preskaŭ malakrigis miajn ungojn,” diris la

Leono. “Kiam ili komencis grati la stanon mi sentis mal-

varmon suben kuri laŭ mia dorso. Kiu estas tiu

!(images/000135.jpg)

68

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

malgranda besto kiun vi tiom amas?”

“Li estas mia hundo, Toto,” respondis Doroteo.

“Ĉu li konsistas el stano aŭ estas plena de pajlo?”

demandis la Leono.

“Nek stano nek pajlo. Li estas — estas — viando-

hundo.”

Ho! Li estas kurioza besto, kaj aspektas ege mal-

granda, kiam mi nun rigardas lin. Neniu alia volus

mordi tian etulon, nur malkuraĝa mi,” pludiris la

Leono malgaje.

“Kio malkuraĝigis vin?” demandis Doroteo, miro-

plene rigardante la grandan beston, ĉar li

estis granda kiel malgranda ĉevalo.

“Estas mistero,” respondis la Leono.

“Mi supozas ke mi naskiĝis

tia. Ĉiuj aliaj bestoj en la arbaro

kompreneble supozas ke mi estas

kuraĝa, ĉar ĉie oni kredas ke la

Leono estas la Reĝo de Bestoj. Mi

trovis ke se mi muĝas tre laŭte, ĉiu

vivanto estas timigata kaj forkuras

de mi. Kiam ajn mi renkontis

homon mi multe timis; sed mi nur

muĝegis je li, kaj li ĉiam forkuris

kiel eble plej rapide. Se la elefantoj

kaj la tigroj kaj la ursoj decidus

batali kontraŭ min, mi mem forku-

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

69

rus — tiom malkuraĝa mi estas; sed tuj kiam ili aŭdas

min muĝegi ili ĉiuj penas foriri de mi, kaj kompreneble

mi akceptas tion.”

“Sed tio estas malĝusta. La Reĝo de Bestoj ne estu

malkuraĝa,” diris la Birdotimigilo.

“Mi scias tion,” respondis la Leono, viŝante larmon

de sia okulo per la pinto de sia vosto. “Tio multege

malĝojigas min, kaj tre malfeliĉigas mian vivon. Sed kiam

ajn estas danĝero, mia koro komencas rapide bati.”

“Eble vi suferas pro kormalsano,” diris la Stana

Lignohakisto.

“Eble,” diris la Leono.

“Se tiel,” pludiris la Stana Lignohakisto, “ĝoju, ĉar

tio pruvas ke vi havas koron. Rilate al mi, mi ne havas

koron, do mi ne povas suferi pro kormalsano.”

“Eble,” diris la Leono penseme, “se mi ne havus

koron al mi ne mankus kuraĝo.”

“Ĉu vi havas cerbon?” demandis la Birdotimigilo.

“Mi supozas ke jes. Mi neniam rigardis en mian

kapon por informiĝi,” respondis la Leono.

“Mi iras al la Granda Oz por peti lin doni al mi

cerbon,” komentis la Birdotimigilo, “ĉar mia kapo estas

plena de pajlo.”

“Kaj mi iras por peti lin doni al mi koron,” diris la

Stana Lignohakisto.

“Kaj mi iras por peti lin resendi Toton kaj min al

Kansas,” aldonis Doroteo.

70

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

“Ĉu vi kredas ke Oz povus doni al mi kuraĝon?”

demandis la Malkuraĝa Leono.

“Egalfacile kiel doni al mi cerbon,” diris la

Birdotimigilo.

“Aŭ doni al mi koron,” diris la Stana Lignohakisto.

“Aŭ resendi min al Kansas,” diris Doroteo.

“Do, se vi konsentos, mi akompanos vin,” diris la

Leono, “ĉar mia vivo estas netolerebla sen iom da

kuraĝo.”

“Vi estos tre bonvena,” respondis Doroteo, “ĉar vi

helpos forteni la aliajn sovaĝajn bestojn. Ŝajnas al mi ke

ili nepre estas pli malkuraĝaj ol vi se ili lasas vin tiom

facile timigi ilin.”

“Efektive tiel estas,” diris la Leono; “sed tio ne

plikuraĝigas min, kaj dum mi scios ke mi estas

malkuraĝa mi restos malfeliĉa.”

Do denove la malgranda grupo rekomencis sian

marŝadon, la Leono marŝis elegante apud Doroteo. Toto

ne aprobis la novan kamaradon, unue, ĉar li ne povis

forgesi ke li estis preskaŭ manĝita per la grandaj mak-

zeloj de la Leono; sed post iom da tempo li

plitrankviliĝis, kaj baldaŭ Toto kaj la Malkuraĝa Leono

fariĝis bonaj amikoj.

Dum la cetero de tiu tago okazis neniu alia aven-

turo kiu ĝenis la pacon de la marŝado. Estas vere ke,

unufoje, la Stana Lignohakisto paŝis sur skarabon kiu

rampadis laŭ la vojo, kaj mortigis la povran besteton. Tio

!(images/000015.jpg)

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

71

multe

multe malfeliĉigis la Stanan Lignohakiston, ĉar li ĉiam

zorgoplene evitis damaĝi iun ajn vivanton; kaj dum li

marŝis li ploris plurajn larmojn pro malĝojo kaj

bedaŭro. Tiuj larmoj fluis malrapide sur lia vizaĝo kaj

trans la ĉarnirojn de lia makzelo, kaj tie ili rustiĝis.

Kiam Doroteo post nelonge demandis ion al li, la Stana

Lignohakisto ne povis malfermi la buŝon, ĉar liaj mak-

zeloj estis rigidaj pro rusto. Li multe ektimis pro tio kaj

gestis al Doroteo ke ŝi helpu lin, sed ŝi ne povis kom-

preni. La Leono ankaŭ estis perpleksa pro nescio pri kio

okazis. Sed la Birdotimigilo prenis

la oleujon el la korbo de Doroteo

kaj oleis la makzelojn de la Stana

Lignohakisto, kaj post kelkaj mo-

mentoj li parolis same kiel antaŭe.

Mi lernu per tio,” diris

li, “nepre rigardi kien mi

paŝas. Ĉar se mi mortigus

alian insekton aŭ skarabon

mi

nepre

denove plo-

rus, kaj plo-

rado rustig-

as

miajn

makzelojn

tiel ke mi

ne

povas

paroli.”

72

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

Post tio li zorge marŝadis rigardante konstante la

vojon, kaj kiam li vidis etan formikon laboradi sur la vojo

li superpaŝis por ne damaĝi ĝin. La Stana Lignohakisto

bone sciis ke li ne havas koron, kaj tial li tre zorgis

neniam esti kruela aŭ malafabla kontraŭ io ajn.

“Vi, kiuj estas homoj kun koroj,” li diris, “havas gvi-

dilon, kaj tial ne necesas agi maljuste; sed mi ne havas

koron, do mi devas esti tre zorgema. Kiam Oz donos al

mi koron, kompreneble mi ne bezonos tiom zorgi.”

!(images/000118.jpg)

Ĉapitro VII.

La vojo al la

Granda Oz.

!(images/000028.jpg)

DEVIS kampadi sub granda

arbo en la arbaro, tiunokte,

ĉar ne estis domoj proksime.

li La arbo estis bona, dika

kovrilo protektanta ilin kon-

I traŭ laroso. La Stana

Lignohakisto hakis grandan

aron da lignaĵoj per sia hakilo

kaj Doroteo pretigis belegan varmigan fajron kiu helpis

ŝin esti malpli solsenta. Ŝi kaj Toto jam manĝis la lastajn

panerojn, kaj nun ŝi ne sciis kion ili manĝos en la

mateno.

“Se vi volas,” diris la Leono, “mi eniros la arbaron

!(images/000124.jpg)

76

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

kaj mortigos cervon por vi. Vi povos rosti ĝin per la

fajro, ĉar via gusto estas tiom stranga ke vi preferas kuir-

itaĵojn, kaj tiel vi havos bonan matenmanĝon.”

“Ne! Bonvolu, ne!” pledis la Stana Lignohakisto.

“Mi nepre plorus se vi mortigus povran cervon, kaj miaj

makzeloj denove rustiĝus.”

Sed la Leono foriris en la arbaron kaj trovis prop-

ran manĝon, kaj neniu poste sciis kion li manĝis, ĉar li

ne menciis tion. Kaj la Birdotimigilo trovis arbon plenan

de nuksoj kaj plenigis la korbon de Doroteo per ili, tiel

ke ŝi dum longa tempo ne malsatos. Ŝi opiniis tion tre

afabla kaj amema ago de la Birdotimigilo, sed ŝi multe

ridis pro la mallerta maniero per kiu la povrulo prenis la

nuksojn. Liaj vatitaj manoj estis tiom mallertaj, kaj la

nuksoj tiom malgrandaj, ke li faligis preskaŭ tiom kiom

li metis en la korbon. Sed ne gravis al la Birdotimigilo

kiom da tempo li bezonos por plenigi la korbon, ĉar tio

tenis lin malproksime de la fajro, ĉar li timis

ke fajrero trafus lian pajlon kaj konsumus

lin. Do li restis tre for de la flamoj,

kaj proksimiĝis nur por kovri

Doroteon per sekaj

folioj kiam ŝi

kuŝiĝis

por

dormi.

Ili

k o m f o r t i g i s

kaj

varmigis

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

77

ŝin kaj ŝi dormis profunde ĝis la mateno.

Kiam mateniĝis, la knabino lavis sian vizaĝon en

malgranda ondetanta rivereto kaj baldaŭ post tiam ili ĉiuj

rekomencis marŝi al la Smeralda Urbo.

La tago montriĝis eventoplena por la marŝantoj. Ili

apenaŭ marŝis unu horon antaŭ ol vidi grandan abismon

kiu transiras la vojon kaj dividas la arbaron ĝis preter ilia

vidpovo, ambaŭflanke. Ĝi estis tre larĝa abismo, kaj kiam

ili iris al la rando kaj enrigardis ili povis vidi ke ĝi ankaŭ

estas tre profunda, kaj ke estas multaj grandaj, pintaj

rokoj en la fundo. La flankoj estis tiom krutaj ke neniu

el ili povus malsuprengrimpi, kaj dum momento ŝajnis ke

la marŝado devos ĉesi.

“Kion ni faru?” demandis Doroteo senespere.

“Mi tute ne scias,” diris la Stana Lignohakisto; kaj

la Leono skuis sian densan hararon kaj rigardis penseme.

Sed la Birdotimigilo diris:

“Ni ne povas flugi, tio estas certa; kaj ni ne povas

malsuprengrimpi en tiun profundan abismon. Sekve, se ni

ne povos transsalti, ni devos halti ĉi tie.”

“Mi kredas povi transsalti,” diris la Malkuraĝa

Leono, zorge mezurinte la distancon per sia menso.

“Do estas solvite,” respondis la Birdotimigilo, “ĉar vi

povos transporti nin unuope sur via dorso.”

“Nu, mi provos,” diris la Leono. “Kiun la unua?”

“Mi,” deklaris la Birdotimigilo; “ĉar se vi trovus ke

vi ne povas transsalti la breĉon, Doroteo mortus, aŭ la

!(images/000064.jpg)

78

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ

la Lignohakisto estus forte kavigita de la rokoj. Sed se mi

estos sur via dorso ne multe gravos ĉar la falo tute ne

damaĝos min.”

“Mi mem timegas falon,” diris la Malkuraĝa Leono,

“sed mi supozas ke necesas provi. Do suriru mian dor-

son kaj ni provos.”

La Birdotimigilo sidiĝis sur la dorson de la Leono,

kaj la granda besto marŝis al la rando de la breĉo kaj

kaŭriĝis.

“Kial vi ne kuras por salti?” demandis la

Birdotimigilo.

“Ĉar ni, la Leonoj, ne saltas tiel,” li respondis. Kaj

saltegante, li pafiĝis tra la aero kaj surteriĝis sendanĝere

sur la alian flankon.

Ĉiujn multe ĝojigis vidi kiel facile li faris tion, kaj

kiam la Birdotimigilo estis degrimpinta de lia dorso, la

Leono resaltis trans la abismon.

Doroteo decidis esti la dua; do ŝi tenis Toton en siaj

brakoj kaj grimpis sur la dorson de la Leono, forte ten-

ante lian kolhararon per unu mano. La sekvan momenton

estis kvazaŭ ŝi flugas tra la aero; kaj post tio, antaŭ ol ŝi

havis sufiĉan tempon por pripensi, ŝi estis sekura sur la

alia flanko. La Leono reiris trian fojon kaj transportis la

Stanan Lignohakiston, kaj post tio ili sidiĝis dum kelkaj

momentoj por ke la besto povu ripozi, ĉar liaj grandaj

saltoj malfaciligis lian spiradon, kaj li anhelis kiel granda

hundo tro longe kurinta.

!(images/000073.jpg)

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ

79

79

Ili trovis la arb-

aron tre densa ĉi-

flanke, kaj ĝi aspek-

tis senluma kaj mor-

na. Kiam la Leono estis ripozinta ili

rekomencis marŝi laŭ la vojo el

flavaj brikoj, silente demandante al

si, ĉiu en sia propra menso, ĉu iam

ili atingos la finon de la arbaro kaj reatingos la brilantan

sunlumon. Aldone al ilia malkomforto ili baldaŭ aŭdis-

strangajn bruojn el la profundo de la arbaro, kaj la Leono

flustris al ili ke en ĉi tiu parto de la lando la Kolizuloj

loĝas.

“Kio estas la Kolizuloj?” demandis la knabino.

“Ili estas monstraj bestoj kun korpoj kiaj de leonoj

kaj kapoj kiaj de tigroj,” respondis la Leono; “kaj kun

ungoj tiom longaj kaj akraj ke ili povus disduigi min tiel

facile kiel mi povus mortigi Toton. Mi timegas la Koliz-

ulojn.”

80

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

“Ne mirigas min,” respondis Doroteo. “Nepre ili

estas timigaj bestoj.”

La Leono estis tuj respondonta, sed subite ili atingis

alian abismon kiu transiras la vojon; sed ĉi tiu abismo

estis tiom larĝa kaj profunda ke la Leono tuj sciis ke li

ne povos transsalti ĝin.

Do ili sidiĝis por pripensi kion fari, kaj post serioza

pensado la Birdotimigilo diris,

“Jen granda arbo, proksima al la abismo. Se la

Stana Lignohakisto povos haki ĝin tiel ke ĝi falos trans la

abismon, ni povos transmarŝi facile.”

“Tiu estas bonega ideo,” diris la Leono. “Oni

preskaŭ suspektus ke vi havas cerbon en la kapo, anstataŭ

pajlon.”

La Stana Lignohakisto tuj komencis labori, kaj tiom

akris lia hakilo ke la arbo baldaŭ estis preskaŭ trahakita.

La Leono metis siajn fortajn antaŭajn krurojn kontraŭ la

arbon kaj puŝegis, kaj malrapide la granda arbo kliniĝis

kaj falis bruegante trans la abismon, kun la plejsupraj

branĉoj sur la alia flanko.

Ili ĵus komencis transiri tiun kuriozan ponton kiam

akra muĝo suprenrigardigis ilin, kaj terurate ili vidis

kuradi cele ilin du grandajn bestojn kun ursaj korpoj kaj

tigraj kapoj.

“Jen la Kolizuloj!” diris la Malkuraĝa Leono,

komencante tremadi.

“Rapide!” kriis la Birdotimigilo. “Ni transiru.”

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

81

Do Doroteo transiris la unua, tenante Toton en la

brakoj; la Stana Lignohakisto sekvis, kaj la Birdotimigilo

sekvis lin. La Leono, kvankam certe timanta, turnis sin

por fronti la Kolizulojn, kaj li muĝegis tiom laŭte kaj

timige ke Doroteo kriegis kaj la Birdotimigilo surdorsen

falis, kaj eĉ la ferocaj bestoj ekhaltis kaj rigardis lin

surprizite.

Sed, trovinte sin pli grandaj ol la Leono, kaj memo-

rante ke estas du da ili kaj nur unu da li, la Kolizuloj

rekuris antaŭen, kaj la Leono transiris la arbon kaj tur-

nis sin por vidi kion ili nun faros. Tute sen halti, la

ferocaj bestoj ankaŭ komencis transiri la arbon, kaj la

Leono diris al Doroteo,

“Ni perdiĝis, ĉar ili certe disŝiros nin per siaj akraj

ungoj. Sed staru proksime malantaŭ mi, kaj mi batalos

ilin dum mi restos viva.”

“Atendu!” kriis la Birdotimigilo. Li intertempe estis

pripensinta kion fari, kaj nun li petis la Stanan Lignohak-

iston haki la finaĵon de la arbo kuŝantan sur ilia flanko

de la abismo. La Stana Lignohakisto tuj komencis uzi

sian hakilon, kaj ĝuste kiam la du Kolizuloj estis preskaŭ

transirintaj, la arbo ekfalis bruege en la abismon, kunpor-

tante la malbelajn, hurlantajn bestojn, kaj ambaŭ

disfrakasiĝis pro la akraj rokoj sur la fundo.

“Nu,” diris la Malkuraĝa Leono, libere spirante

denove, “ni ankoraŭ iom vivos, kaj tio plaĉas min, ĉar

nepre estus tre malkomforte ne vivi. Tiuj bestoj timigis

!(images/000042.jpg)

82

min

min tiom ke mia koro

ankoraŭ bategas.”

“Ha,”

diris

la

Stana Lignohakisto mal-

gaje, “ volonte mi havus

koron povantan bati.”

Tiu aventuro des

pli fervorigis la marŝan-

tojn eliri el la arbaro,

kaj ili tiom rapide marŝ-

is ke Doroteo laciĝis, kaj devis

rajdi sur la dorso de la Leono.

Ĝojigis ilin kiam la arbaro mal-

pli densiĝis ju pli ili antaŭeniris,

kaj en la posttagmezo ili subite trovis larĝan riveron,

rapide fluantan antaŭ ili. Ili povis vidi ke aliflanke de la

rivero la vojo el flavaj brikoj trairas belan pejzaĝon, kun

verdaj kampoj kaj helaj floroj kaj apud la tuta vojo estis

arboj sur kiuj pendas bongusgaj fruktoj. Ilin multe plaĉis

vidi tiun belan pejzaĝon antaŭ si.

“Kiel ni transiros la riveron?” demandis Doroteo.

“Estas facile,” respondis la Birdotimigilo. “La Stana

Lignohakisto konstruu por ni floson, tiel ke ni povos flosi

al la alia flanko.

Do la Lignohakisto prenis sian hakilon kaj komen-

cis haki malgrandajn arbojn por fari floson, kaj dum li

okupadis sin per tio, la Birdotimigilo trovis sur la river-

!(images/000084.jpg)

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

83

bordo arbon plenan de belaj fruktoj. Tio plaĉis al Doro-

teo, kiu estis manĝinta nur nuksojn dum tiu tago, kaj ŝi

ĝissate manĝis la maturajn fruktojn.

Sed necesas tempo por konstrui floson, eĉ se konstruas

ĝin laborema kaj nelaciĝanta Stana Lignohakisto, kaj

kiam noktiĝis la laboro ankoraŭ ne estis finita. Do ili tro-

vis komfortan lokon sub la arboj kie ili bone dormis ĝis

la mateno; kaj Doroteo sonĝis pri la Smeralda Urbo, kaj

pri la bona Sorĉisto de Oz, kiu baldaŭ resendos ŝin al ŝia

propra hejmo.

!(images/000052.jpg)

*“La arbo ekfalis bruege en la abismon.” *

!(images/000056.jpg)

*“Vi devus honti!” *

!(images/000148.jpg)

Ĉapitro VIII.

La mortiga

papavokampo

!(images/000063.jpg)

NiaMALGRANDA GRUPO

DE marŝantoj vekiĝis la

sekvan matenon refreŝig-

itaj kaj plenaj de espero, kaj

Doroteo manĝis kvazaŭ princ-

ino per persikoj kaj prunoj el

la arboj apud la rivero.

Malantaŭ ili estis la senluma

arbaro tra kiu ili jam trapaŝis, kvankam

ili suferis multajn senkuraĝigojn; sed

antaŭ ili estis bela, sunoplena regiono

kiu ŝajnis voki ilin antaŭen al la Smer-

alda Urbo.

Estis vere ke la larĝa rivero nun

!(images/000068.jpg)

88

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

fortranĉis ilin de tiu bela regiono; sed la floso estis

preskaŭ finita, kaj kiam la Stana Lignohakisto finis tranĉi

kelkajn pliajn ŝtipojn kaj kunligis ilin per lignaj kejloj, ili

estis pretaj komenci. Doroteo sidiĝis sur la mezo de la

floso kaj tenis Toton en siaj brakoj. Kiam la Malkuraĝa

Leono paŝis sur la floson, ĝi grave kliniĝis, ĉar li estis

granda kaj multepeza; sed la Birdotimigilo kaj la Stana

Lignohakisto ekstaris sur la alia fino por ekvilibrigi ĝin,

kaj ili mane tenis longajn stangojn por puŝi la floson tra

la akvo.

Ili sukcesis sufiĉe bone, unue, sed kiam ili atingis la

mezon de la rivero la rapida fluo tiris la floson pli kaj pli

for de la vojo el flavaj brikoj; kaj la akvo tiom pro-

fundiĝis ke la longaj stangoj ne plu atingis la fundon.

“Estas malbone,” diris la Stana Lignohakisto, “ĉar se

ni ne atingos la bordon ni portiĝos en la landon de la fia

Sorĉistino de la Okcidento, kaj ŝi sorĉos nin kaj sklavigos

nin.”

“Kaj tiuokaze mi ne ricevus cerbon,” diris la Birdo-

timigilo.

Kaj mi ne rice-

vus kuraĝon,” diris la

Malkuraĝa Leono.

“Kaj mi ne ricevus

!(images/000101.jpg)

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

89

koron,” diris la Stana Lignohakisto.

“Kaj mi neniam reirus al Kansas,” diris Doroteo.

“Nepre ni atingu la Smeraldan Urbon, se eble,”

aldonis la Birdotimigilo, kaj li tiom forte puŝis sian lon-

gan stangon ke ĝi firme fiksiĝis en la koto sur la fundo

de la rivero, kaj antaŭ ol li povis reeltiri ĝin, aŭ malteni

ĝin, la floso estis forportita kaj la povra Birdotimigilo

estis lasita kroĉiĝanta al la stango meze de la rivero.

“Adiaŭ!” li kriis al ili, kaj ili bedaŭregis forlasi lin;

efektive, la Stana Lignohakisto komencis plori, sed

feliĉige li memoris ke li eble rustos, do li sekigis siajn

larmojn per la antaŭvesto de Doroteo.

Kompreneble ĉi tio estis malbona sorto por la

Birdotimigilo.

“Nun mi estas en malpli

bona stato ol kiam mi unuafoje

renkontis Doroteon,” li pensis.

“Tiam mi estis fiksita al stango

en maizkampo, kie mi povis

magi ke mi fortimigas korvojn;

sed certe ne utilas Birdotimigilo

fiksita sur stango en la mezo de

rivero. Mi timas ke mi vere

neniam akiros cerbon!”

Laŭlonge de la rivero naĝis

la floso, kaj la povra Birdotimig-

ilo fariĝis pli kaj pli for. Tiam la

!(images/000144.jpg)

90 90

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ

Leono diris:

“Io estas farenda por savi nin.

Mi kredas ke mi povos naĝi al la

bordo kaj kuntiri la floson, se vi tenos

firme la pinton de mia vosto.

Do li saltis en la akvon kaj la

Stana Lignohakisto firme tenis lian

voston, kiam la Leono komencis kiel eble plej

forte naĝi al la bordo. Estis tre malfacile, mal-

graŭ lia grandeco; sed iom post iom ili tiriĝis el

la fluo, kaj Doroteo prenis la longan stangon de

la Stana Lignohakisto kaj helpis puŝi la floson

al la tero.

Ili ĉiuj estis tre lacaj kiam ili fine atingis

la bordon kaj paŝis sur la belan verdan herb-

aron, kaj ili ankaŭ sciis ke la rivero portis ilin

tre for de la vojo el flavaj brikoj kiu kondukas

al la Smeralda Urbo.

“Kion ni faru nun?” demandis la Stana

Lignohakisto, dum la Leono kuŝis sur la herb-

aro por ke la suno sekigu lin.

“Ni devas iel reiri al la vojo,” diris

Doroteo.

“La plej bona plano estos marŝi laŭ la

riverbordo ĝis ni reatingos la vojon,” komentis la

Leono.

Do post ilia ripozo, Doroteo prenis sian

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

91

korbon kaj ili komencis marŝi laŭ la herba bordo, reen al

la vojo de kiu la rivero portis ilin. Ĝi estis bela bordo,

reen al la vojo de kiu la rivero portis ilin. Ĝi estis bela

regiono, kun multaj floroj kaj fruktarboj kaj sunbrilo por

gajigi ilin, kaj se ili ne sentus tiom da bedaŭro pro la

povra Birdotimigilo ili povus esti vere feliĉaj.

Ili marŝis laŭ sia eblo plej rapide, kaj Doroteo hal-

tis nur unufoje por pluki belan floron; kaj post iom da

tempo la Stana Lignohakisto kriis:

“Rigardu!”

Ĉiuj rigardis la riveron kaj vidis la Birdotimigilon

fiksitan sur sia stango meze de la akvo, aspektantan tre

solsenta kaj malfeliĉa.

“Kion ni povas fari por savi lin?” demandis Doroteo.

La Leono kaj la Stana Lignohakisto ambaŭ skuis

sian kapon ĉar ili ne sciis. Do ili sidiĝis sur la bordo kaj

rigardis senespere la Birdotimigilon ĝis Cikonio alflugis,

vidinte ilin, kaj haltis por ripozi ĉe la rando de la akvo.

“Kiuj vi estas kaj kien vi iras?” demandis la

Cikonio.

“Mi estas Doroteo,” respondis la knabino, “kaj jen

miaj amikoj, la Stana Lignohakisto kaj la Malkuraĝa

Leono; kaj ni iras al la Smeralda Urbo.”

“Jen ne la vojo,” diris la Cikonio, dum ŝi tordis sian

longan kolon kaj akre rigardis la kuriozan grupon.

“Mi scias,” respondis Doroteo, “sed ni perdis la Bir-

dotimigilon, kaj ni ne scias kiel rehavigi lin.”

92

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

“Kie li estas?” demandis la Cikonio.

“Tie, en la rivero,” respondis la knabino.

“Se li ne estus tiel granda kaj peza mi alportus lin

por vi,” komentis la Cikonio.

“Li tute ne estas peza,” diris Doroteo, fervore, “ĉar li

estas plenigita per pajlo; kaj se vi reportos lin al ni ni

multege dankos vin senfine.”

“Nu, mi provos,” diris la Cikonio, “sed se mi tro-

vos lin tro peza mi devos refaligi lin en la riveron.”

Do la granda birdo flugis en la aeron kaj trans la

akvon ĝis ŝi atingis la lokon kie la Birdotimigilo estis

fiksita sur sia stango. La Cikonio per siaj grandaj ungoj

kaptis brakon de la Birdotimigilo kaj alte portis lin al la

bordo, kie Doroteo kaj la Leono kaj la Stana Lignohak-

isto kaj Toto atendis.

Kiam la Birdotimigilo retrovis sin inter siaj amikoj li

estis ĝojega kaj ĉirkaŭbrakumis ĉiujn, eĉ la Leonon kaj

Toton; kaj dum ili marŝadis li kantis “Tol-de-ri-de-o!”

ĉiupaŝe, tiom gaja li estis.

“Mi kredis ke mi devos resti en la rivero eterne,” li

diris, “sed la afabla Cikonio savis min, kaj se mi ja akiros

cerbon mi retrovos la Cikonion kaj rekompence faros ian

komplezon por ŝi.”

“Ne necesas,” diris la Cikonio, kiu flugadis apud ili.

“Mi ĉiam plezure helpas kiam estas danĝero. Sed mi

devas foriri nun, ĉar miaj beboj atendas min en la nesto.

Mi esperas ke vi trovos la Smeraldan Urbon kaj ke Oz

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

93

helpos vin.”

“Dankon,” respondis Doroteo, kaj la afabla Cikonio

flugis en la aeron kaj baldaŭ ne plu videblis.

Ili marŝadis aŭskultante la kantadon de la brilkoloraj

birdoj kaj rigardante la belajn florojn kiuj nun tiom dens-

is ke ili tapiŝis la teron. Ili estis grandaj flavaj kaj blankaj

kaj bluaj kaj purpuraj floroj, kaj ankaŭ grandaj grupoj de

skarlataj papavoj, kiuj estis tiom brilkoloraj ke ili preskaŭ

blindigis la okulojn de Doroteo.

“Belegaj!” la knabino krietis, spirante la spican

odoron de la floroj.

“Verŝajne,” respondis la Birdotimigilo. “Kiam mi

havos cerbon mi supozeble pli ŝatos ilin.”

“Se mi nur havus koron mi sendube amus ilin,”

aldonis la Stana Lignohakisto.

“De ĉiam plaĉas al mi floroj,” diris la Leono; “ili

aspektas tiel senhelpaj kaj malfortaj. Sed en la arbaro ne

estas tiom brilaj floroj kiel ĉi tiuj.”

Ili nun atingis pli kaj pli da grandaj skarlataj

papavoj, kaj malpli kaj malpli da aliaj floroj; kaj baldaŭ

ili trovis sin meze de granda kampo da papavoj. Nu, oni

bone scias ke kiam grupiĝis tiom granda kvanto da tiaj

floroj ilia odoro estas sufiĉe potenca por dormigi ĉiun kiu

enspiras ĝin, kaj se la dormanto ne portiĝas for de la

odoro de la floroj li dormas senĉese por ĉiam. Sed Doro-

teo ne sciis tion, nek ŝi povis foriri de la grandaj ruĝaj

floroj kiuj ĉie ĉirkaŭis ilin; do baldaŭ ŝiaj okuloj peziĝis

!(images/000005.jpg)

94

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

kaj ŝi sentis bezonon sidiĝi por ripozi kaj por dormi.

Sed la Stana Lignohakisto ne permesis tion.

“Ni devos rapidi kaj reatingi la vojon el flavaj

brikoj antaŭ ol noktiĝos,” li diris; kaj la Birdotimigilo

konsentis kun li. Do ili plu marŝadis ĝis Doroteo ne plu

povis stari. Ŝiaj okuloj fermiĝis malgraŭ ŝia volo kaj ŝi

forgesis kie ŝi estas kaj falis surteren apud la papavoj,

profunde dormante.

“Kion ni faru?” demandis la Stana Lignohakisto.

“Se ni lasos ŝin ĉi tie ŝi mortos,” diris la

Leono. “La odoro de la floroj mortigas nin

ĉiujn. Mi mem apenaŭ povas teni la okulojn

malfermitaj kaj la hundo jam dormas.”

Estis vere; Toto jam falis apud sian

mastrineton. Sed la Birdotimigilon kaj Stanan

Ligno hakiston, ĉar ili ne konsistis el karno, ne

!(images/000009.jpg)

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

95

ĝenis la odoro de la floroj.

“Rapide kuru,” diris la Birdotimigilo al la Leono,

“kaj eliru ĉi tiun mortigan florkampon kiel eble plej

baldaŭ. Ni kunportos la knabineton, sed se vi endormiĝos

vi estas tro granda kaj ni ne povos porti vin.”

Do la Leono vigligis sin kaj antaŭensaltadis kiel eble

plej rapide. Post momento li ne plu estis videbla.

“Ni uzu niajn manojn kiel seĝon, por porti ŝin,”

diris la Birdotimigilo. Do ili levis Toton kaj metis la hun-

don sur la sinon de Doroteo, kaj post tio ili faris seĝon

uzante siajn manojn kiel sidejon kaj siajn bra-

kojn kiel seĝobrakojn kaj portis la dormantan

knabinon tra la floroj.

Plu kaj plu ili marŝis, kaj ŝajnis ke la

grand a tapiŝo d a mortigaj floroj ĉirkaŭ ili

neniam finiĝos. Ili sekvis la kurbiĝon de la riv-

ero, kaj fine trovis sian amikon la Leonon,

profunde dormantan inter la papavoj. La floroj

superfortis la grandan beston kaj, fine, li cedis,

kaj falis ne tre for de la fino de la papavoka-

mpo, kie la dolĉa herbaro kuŝis en belaj verdaj

kampoj antaŭ ili.

“Nenion ni povas fari por li,” diris la

Stana Lignohakisto, malfeliĉe; “ĉar li estas tro

multepeza, ni ne povos levi lin. Ni devos lasi

lin ĉi tie eterne dormi, kaj eble li sonĝos ke li

fine trovis kuraĝon.”

!(images/000017.jpg)

96

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

“Mi bedaŭras,” diris la Birdotimigilo. “La Leono

estis tre agrabla kamarado malgraŭ sia malkuraĝo. Sed ni

pluiru.”

Ili portis la dormantan knabinon al bela loko apud

la rivero, sufiĉe for de la kampo da papavoj por ke ŝi ne

plu spiru la venenon de la floroj, kaj tie ili kuŝigis ŝin

delikate

delikate sur la molan herbaron kaj atendis ĝis la freŝa

venteto vekos ŝin.

!(images/000024.jpg)

*“La cikonio alte portis lin.” *

!(images/000031.jpg)

Ĉapitro IX.

La Reĝino de la

Kampomusoj.

!(images/000108.jpg)

“ NiNE POVAS ESTI TRE FOR

la vojo el flavaj brikoj, nun,”

komentis la Birdotimigilo, dum

li staris apud la knabino, “ĉar ni

jam marŝis preskaŭ tiom kiom for-

portis nin la rivero.”

La Stana Lignohakisto estis

tuj respondonta kiam li ekaŭdis

malaltan muĝon, kaj turninte sian kapon (kiu

bonege turniĝis per ĉarniroj) li vidis strangan beston sal-

tadi trans la herbaron al ili. Ĝi estis, efektive, granda flava

Linko, kaj la Stana Lignohakisto opiniis ke ĝi nepre ĉasas

ion, ĉar ĝiaj oreloj kuŝis proksime al la kapo kaj ĝia buŝo

estis larĝe malfermita, tiel ke vidiĝis du vicoj de malbelaj

dentoj, dum ĝiaj ruĝaj okuloj ardis kiel fajrogloboj. Kiam

100

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

ĝi pliproksimiĝis la Stana Lignohakisto vidis kuranta

antaŭ la besto malgrandan grizan kampomuson, kaj

kvankam li ne havis koron li sciis ke estas maljuste ke la

Linko strebas mortigi tian belan, sendanĝeran besteton.

Do la Hakisto levis sian hakilon kaj dum la Linko

preterkuris li rapide batis tiel ke la kapo de la besto plene

apartiĝis de sia korpo, kaj ĝi ruliĝis en du pecoj ĉe liaj

piedoj.

La kampomuso, nun libera de sia malamiko, ekhal-

tis; kaj malrapide venante al la Hakisto ĝi diris, per alta

voĉeto:

“Ho, dankon! Grandegan dankon, ĉar vi savis mian

vivon.”

“Ne menciu ĝin, mi petas,” respondis la Hakisto,

“Sciu ke mi ne havas koron, do mi zorgas helpi ĉiun kiu

bezonas amikon, eĉ kiam ĝi estas nur muso.”

“Nur muso!” kriis la besteto, indigne; “mi ja estas

Reĝino—la Reĝino de ĉiuj kampomusoj!”

“Ĉu vere?” diris la Hakisto, klinante sin riverence.

“Sekve vi tre bone agis, kaj ne nur kuraĝe, savante

mian vivon,” diris la Reĝino.

Tiumomente pluraj musoj vidiĝis alkurante tiel

rapide kiel permesis iliaj kruretoj, kaj kiam ili vidis la

Reĝinon ili kriis:

“Ho, via Moŝtino, ni kredis ke vi estos mortigita!

Kiel vi sukcesis eskapi de la granda Linko?” kaj ĉiuj kli-

nis sin tiom malanten antaŭ la Reĝineto ke ili preskaŭ

!(images/000048.jpg)

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

101

surkapiĝis.

“Ĉi tiu kurioza stanulo,” ŝi respondis, “mortigis la

Linkon kaj savis mian vivon. Do ekde nun vi ĉiuj devas

servi lin, kaj obeu eĉ lian plej malgrandan deziron.”

“Jes!” kriis ĉiuj musoj, per akra koruso. Kaj post tio

ili diskuris ĉiudirekten, ĉar Toto estis vekiĝinta el sia

dormo, kaj vidante tiom da tiuj musoj ĉirkaŭ si li ekbojis

ĝoje kaj saltis inter la grupon. Toto ĉiam amis ĉasi

musojn kiam li loĝis en Kansas, kaj li ne opiniis tion

malbona ago.

Sed Stana Lignohakisto kaptis la hundon per siaj

brakoj kaj firme tenis lin, dum li kriis al la musoj:

“Revenu! revenu! Toto ne damaĝos vin.”

Aŭdinte tion la Reĝino de la Musoj etendis sian

kapon de malanta herbaĵaro kaj demandis, per timida vo-

ĉo,

“Ĉu vi certas ke li ne mordos

nin?”

“Mi ne permesos tion,” diris la

Hakisto; “do ne timu.”

Unu post la alia la musoj

revenis, kaj Toto ne bojis denove,

kvankam li strebis salti de la brakoj

de la Hakisto kaj mordus lin se li

ne bone scius ke li konsistas el

stano. Fine unu el la plej grandaj

musoj parolis.

102

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

‘‘“Ĉu ion ni povos fari,” ĝi demandis, “por repagi

vin ĉar vi savis la vivon de nia Reĝino?”

“Mi kredas ke ne,” respondis la Hakisto; sed la Bir-

dotimigilo, kiu strebis pensi sed ne povis ĉar lia kapo estis

plena de pajlo, diris rapide,

“Jes; vi povas savi nian amikon la Malkuraĝan

Leonon dormantan inter la papavoj.”

“Leonon!” kriis la Reĝineto. “Sed, li manĝus nin

ĉiujn!”

“Ne,” deklaris la Birdotimigilo, “ĉi tiu Leono estas

malkuraĝa.”

“Ĉu vere?” demandis la Muso.

“Li mem agnoskas tion,” respondis la Birdotimigilo,

“kaj neniam li damaĝus personon kiu estas nia amiko. Se

vi helpos nin savi lin mi promesas ke li tre amike trak-

tos vin.”

“Bone,” diris la Reĝino, “ni fidos vin. Sed kion ni

faru?”

“Ĉu multaj musoj nomas vin Reĝino kaj pretas obei

vin?”

“Ho jes; miloj,” ŝi respondis.

“Do ordonu ke ĉiuj venu ĉi tien kiel eble plej

baldaŭ, kaj ĉiu kunportu pecon de ŝnuro.”

La Reĝino turnis sin al la musoj kiuj servas ŝin kaj

ordonis ke ili tuj foriru kaj venigu la tutan popolon. Tuj

kiam ili aŭdis ŝian ordonon ili diskuris ĉiudirekten kiel

eble plej rapide.

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

103

“Nun,” diris la Birdotimigilo al la Stana Lignohak-

isto, “iru al tiuj arboj apud la rivero kaj faru ĉareton por

porti la Leonon.”

Do la Hakisto tuj iris al la arboj kaj komencis

labori; kaj baldaŭ li faris ĉareton el la membroj de la

arboj, de kiuj li forhakis la foliojn kaj branĉojn. Li

kunfiksis ĝin per lignaj kejloj kaj faris la kvar radojn el

mallongaj pecoj de granda arbotrunko. Tiom rapide kaj

bone li laboris ke kiam la musoj komencis alveni la

ĉareto jam estis tute preta por ili.

Ili venis el ĉiuj direktoj, kaj estis miloj da ili:

grandaj musoj kaj malgrandaj musoj kaj mezgrandaj

musoj; kaj ĉiu portis pecon de ŝnuro en la buŝo. Proksi-

mume tiam Doroteo vekiĝis el sia longa dormo kaj

malfermis siajn okulojn. Ŝin multe mirigis trovi sin

kuŝanta sur la herbaro kun miloj da musoj ĉirkaŭstaran-

taj kaj timete rigardantaj ŝin. Sed la Birdotimigilo

informis ŝin pri ĉio, kaj turninte sin al la digna Museto,

li diris,

“Permesu ke mi konigu al vi ŝian Moŝtinon, la

Reĝino.”

Doroteo klinetis sian kapon solene kaj la Reĝino riv-

erencis, kaj post tio ŝi fariĝis tre amikema kun la

knabineto.

La Birdotimigilo kaj la Hakisto nun komencis ligi la

musojn al la ĉaro, uzante la ŝnuretojn kiujn ili estis

alportintaj. Unu finaĵo de ĉiu ŝnureto estis ligita ĉirkaŭ la

!(images/000055.jpg)

104

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ

akolon de ĉiu muso kaj la alia fino al la ĉareto. Kom-

preneble la ĉareto estis miloble pli granda ol iu el la

musoj tirontaj ĝin; sed kiam ĉiuj musoj estis alligitaj ili

povis tre facile tiri ĝin. Eĉ la Birdotimigilo kaj la Stana

Lignohakisto povis sidi sur ĝi, kaj ili estis rapide tirataj de

siaj strangaj ĉevaletoj al la loko kie la Leono kuŝis

dormante.

Post multa tre malfacila laboro, ĉar la Leono multe

pezis, ili sukcesis tiri lin sur la ĉareton. Post tio la Reĝino

!(images/000062.jpg)

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

105

ordonis ke ŝia sia popolo komencu, ĉar ŝi timis ke se la

musoj restos tro longe inter la papavoj ankaŭ ili

ekdormos.

Unue la bestetoj, kvankam multaj, apenaŭ povis

moveti la peze ŝarĝitan ĉareton; sed la Hakisto kaj la

Birdotimigilo ambaŭ puŝis de mal-antaŭe, kaj ili pli

bone sukcesis. Baldaŭ ili finrulis la Leonon el inter la

papavoj sur la verdajn kampojn, kie li povis denove spiri

la dolĉan, freŝan aeron, anstataŭ la venenan odoron de la

floroj.

!(images/000072.jpg)

106

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

Doroteo venis renkonte al ili kaj elkore dankis la

musetojn ĉar ili savis de morto ŝian akompananton. Ŝi

jam multe amis la grandan Leonon kaj ŝi ĝojis pro lia

saviĝo.

Post tio la musoj estis malligitaj al la ĉareto kaj

forkuris tra la herbaron al siaj hejmoj. La Reĝino de la

Musoj foriris la plej lasta.

“Se iam vi denove bezonos nin,” ŝi diris, “venu en

la kampon kaj voku, kaj ni aŭdos vin kaj venos helpi vin.

Adiaŭ!”

“Adiaŭ!” ĉiuj respondis, kaj la Reĝino forkuris, dum

Doroteo firme tenis Toton por ke li ne postkuru kaj

timigu ŝin.

Post tio ili sidiĝis apud la Leono atendante lian

vekiĝon

vekiĝon; kaj la Birdotimigilo portis al Doroteo fruktojn el

apuda arbo, kaj ŝi manĝis ilin.

!(images/000078.jpg)

“Permesu ke mi konigu al vi ŝian Moŝtinon, la Reĝino.”

!(images/000086.jpg)

Ĉapitro X.

La Pordo-

gardisto.

!(images/000094.jpg)

om LONGE POSTE LA

Malkuraĝa Leono vekiĝis,

ĉar li kuŝis tre longe inter

la papavoj, enspirante ili-

an mortigan odoron; sed

kiam li ja malfermis siajn

okulojn kaj ruliĝis de la

ĉareto li ĝoje trovis sin vi-

va.

“Mi kuris laŭeble rapide,” li diris, sidiĝinte kaj

oscedante; “sed la floroj superfortis min. Kiel vi elirigis

min?”

Ili rakontis al li pri la kampomusoj, kaj kiel ili

malavare savis lin de morto; kaj la Malkuraĝa Leono

ridis, kaj diris:

!(images/000013.jpg)

110

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

“Mi ĉiam opiniis min tre granda kaj timiga; sed eĉ

malgrandaj floroj preskaŭ mortigis min, kaj malgrandaj

musoj savis mian vivon. Ĉio estas tre stranga! Sed, kama-

radoj, kion ni faru nun?”

“Ni devas pluserĉi por retrovi la vojon el flavaj

brikoj,” diris Doroteo; “kaj post tio ni povos marŝadi laŭ

ĝi al la Smeralda Urbo.”

Do, ĉar la Leono estis tute refreŝigita, kaj tute bone

fartis denove, ili ĉiuj komencis marŝi, kaj multe ĝuis la

iradon tra la mola, freŝa herbaro; kaj post nelonge ili atin-

gis la vojon el flavaj brikoj kaj retur-

nis sin por marŝi cele la Smeraldan

Urbon kie loĝas la granda Oz.

La vojo estis nun glata kaj bone

pavimita, kaj la ĉirkaŭa pejzaĝo estis

bela; tial la marŝantoj ĝoje lasis la

arbaron multe malantaŭe kaj kun ĝi

!(images/000021.jpg)

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ

111

111

la multajn danĝerojn renkontitajn en ĝiaj mornaj ombroj.

Denove ili povis vidi barilojn konstruitajn laŭlonge de la

vojo; sed ĉi tiuj estis verdkoloraj, kaj kiam ili atingis

dometon, en kiu ŝajne loĝas kultivisto, ankaŭ tio estis ver-

dkolora. Ili preterpasis plurajn tiajn dometojn dum la

posttagmezo, kaj kelkfoje homoj venis al la pordoj kaj

rigardis ilin kvazaŭ dezirante fari demandojn; sed neniu

proksimiĝis al ili nek parolis al ili pro la granda Leono,

kiun ili multe timis. La homoj ĉiuj estis vestitaj per tre

belaj smeraldaverdaj vestoj kaj surportis pintajn ĉapelojn

kiel la Manĝtuloj.

“Jen certe la Lando Oz,” diris Doroteo, “kaj nepre

ni proksimiĝas al la Smeralda Urbo.”

“Jes,” respondis la Birdotimigilo; “ĉio verdas ĉi tie,

kaj en la Lando de la Manĝtuloj bluo estis la preferata

koloro. Sed oni ne ŝajnas egale

amikemaj kiel la Manĝtuloj kaj

mi suspektas ke ni ne sukcesos

trovi dormolokon por tranokti.”

“Mi volas manĝi ion alian ol

nur fruktojn,” diris la knabino,

“kaj mi certas ke Toto estas mal-

satega. Ni haltu ĉe la sekva domo

kaj parolu kun la loĝantoj.”

Do, kiam ili atingis relative

grandan domon, Doroteo kuraĝe

112

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

marŝis al la pordo kaj frapis. Virino malfermis ĝin nur

sufiĉe por trarigardi, kaj diris,

“Kion vi volas, infano, kaj kial tiu granda Leono

estas kun vi?”

“Ni volas tranokti kun vi, se vi permesos,” respon-

dis Doroteo; “kaj la Leono estas mia amiko kaj

kamarado, kaj nenial damaĝus vin.”

“Ĉu li estas malsovaĝa?” demandis la virino iomete

pli malfermante la pordon.

“Ho jes;” diris la knabino, “kaj li estas ankaŭ ege

malkuraĝa; do li multe pli timos pro vi ol vi timos pro

li.”

“Nu,” diris la virino, pripensinte kaj denove rigar-

detinte la Leonon, “se estas tiel do vi rajtas enveni, kaj

mi donos al vi iom da vespermanĝo kaj lokon kie vi

povos dormi.”

Do ili ĉiuj eniris la domon, kie estis, krom la virino,

du infanoj kaj viro. La kruro de la viro estis vundita, kaj

li kuŝadis sur sofo en angulo. Ili ŝajnis tre surprizitaj de

la stranga grupo, kaj dum la virino surtabligis la

manĝilojn la viro demandis,

“Kien iras vi ĉiuj?”

“Al la Smeralda Urbo,” diris Doroteo, “por renkonti

la Grandan Ozon.”

“Ĉu vere?” krietis la viro. “Ĉu vi certas ke Oz

akceptos renkonti vin?”

“Kial ne?” ŝi respondis.

!(images/000030.jpg)

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

113

“Nu, oni diras ke li neniam permesas ke iu ajn

eniru al li. Mi multafoje estis en la Smeralda Urbo, kaj

ĝi estas bela kaj mirinda urbo; sed mi neniam ricevis

permeson vidi la Grandan Ozon, nek mi scias pri iu alia

vivanto kiu vidis lin.”

“Ĉu li neniam eliras?” demandis la Birdotimigilo.

“Neniam. Li sidas tagon post tago en la granda

tronoĉambro de la palaco, kaj eĉ liaj servistoj neniam

vidas lin vizaĝ-al-vizaĝe.”

“Kia li estas?” demandis la knabino.

“Estas malfacile diri,” diris la viro penseme. “Kom-

prenu, Oz estas granda Sorĉisto, kaj li povas doni al si

kian ajn deziratan formon. Do kelkaj diras ke li aspektas

kiel birdo; kaj kelkaj ke li aspektas kiel elefanto; kaj

kelkaj diras ke li aspektas kiel kato. Al aliaj li aspektas

bela feino, aŭ elfo, aŭ kia ajn li deziras.

Sed kiu estas la vera Oz, kiam li sur-

prenas sian propran formon, neniu viv-

anto scias.”

“Tre strange,” diris

Doroteo; “sed ni devos

strebi, iel, renkonti lin, ĉar

alie nia alveno estos va-

na.”

“Kial vi volas ren-

konti la teruran Ozon?”

demandis la viro.

114

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

“Mi volas ke li donu al mi cerbaĵon,” diris la Birdo-

timigilo, fervore.

“Ho, Oz povus fari tion sufiĉe facile,” deklaris la

viro. “Li havas pli da cerbo ol li bezonas.”

“Kaj mi volas ke li donu al mi koron,” diris la

Stana Lignohakisto.

“Tio ne ĝenos lin,” pludiris la viro, “ĉar Oz havas

grandan kolekton da koroj, ĉiudimensiajn kaj -formajn.”

“Kaj mi volas ke li donu al mi kuraĝon,” diris la

Malkuraĝa Leono.

“Oz tenas grandan poton da kuraĝo en sia

tronoĉambro,” diris la viro, “kiun li kovris per ora plado,

por ke ĝi ne superfluu el ĝi. Li tre volonte donos iom al

vi.”

“Kaj mi volas ke li resendu min al Kansas,” diris

Doroteo.

“Kie estas Kansas?” demandis la viro, surprizite.

“Mi ne scias,” respondis Doroteo malĝoje, “sed ĝi

estas mia hejmo, kaj mi certas ke ĝi estas ie.”

“Verŝajne. Nu, Oz povas fari ĉion; do mi supozas

ke li trovos Kansason por vi. Sed unue vi devos renkonti

lin, kaj tio estos tre malfacila tasko; ĉar al la Granda

Sorĉisto ne plaĉas renkonti iun ajn, kaj kutime tio, kion li

deziras, okazas. Sed kion VI volas?” li pludiris, parolante

al Toto. Toto nur skuis sian voston, ĉar, neklarigeble, li

ne kapablis paroli.

La virino nun vokis al ili dirante ke la manĝo estas

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

115

preta, do ili grupiĝis ĉirkaŭ la tablon kaj Doroteo manĝis

bongustegan kaĉon kaj teleron da kirlitaj ovoj kaj teleron

da bona blanka pano, kaj ĝuis la manĝon. La Leono

manĝis iom da kaĉo, sed ĝi ne plaĉis al li, kaj li diris ke

ĝi konsistas el aveno kaj aveno estas manĝaĵo por ĉevaloj,

ne leonoj. La Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto

nenion manĝis. Toto manĝis iom da ĉio, kaj ĝojis den-

ove bone manĝi.

La virino nun donis al Doroteo liton en kiu dormi,

kaj Toto kuŝiĝis apud ŝi, kaj la Leono gardis la pordon

de ŝia ĉambro por ke neniu ŝin ĝenu. La Birdotimigilo

kaj la Stana Lignohakisto staris en angulo kviete dum la

tuta nokto, kvankam kompreneble ili ne kapablis dormi.

La sekvan matenon, tuj kiam la suno leviĝis, ili

rekomencis marŝi, kaj baldaŭ ili vidis belan verdan brilon

en la ĉielo tuj antaŭ si.

“Jen nepre la Smeralda Urbo,” diris Doroteo.

Dum ili plu marŝis, la verda brilo fariĝis pli kaj pli

hela, kaj ŝajnis ke finfine ili proksimiĝas al la celo de la

marŝado. Tamen jam estis posttagmeze kiam ili atingis la

grandan muron kiu ĉirkaŭis la Urbon. Ĝi estis alta, kaj

dika, kaj hele verdkolora.

Antaŭ ili, kaj ĉe la fino de la vojo el flavaj brikoj,

estis grandega pordo, kovrita per smeraldoj kiuj tiom scin-

tilis pro la sunlumo ke eĉ la pentritaj okuloj de la

Birdotimigilo preskaŭ blindiĝis.

Sonorilo estis apud la pordego, kaj Doroteo puŝis la

!(images/000038.jpg)

116

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

butonon kaj aŭdis arĝentecan klakon el interne. Post tio

la granda pordo malrapide malfermiĝis, kaj ili ĉiuj trairis

kaj trovis sin en alta arkaohava ĉambro, kies muroj scinti-

lis pro sennombraj smeraldoj.

Antaŭ ili staris malgranda viro proksimume

samgranda kiel la Manĝtuloj. Li estis verde vestita, de la

kapo al la piedoj, kaj eĉ lia haŭto estis verdeta. Apud li

estis granda verda kesto.

Kiam li vidis Doroteon kaj ŝiajn akompanantojn la

viro demandis,

“Kion vi volas en la Smeralda Urbo?”

“Ni venis por renkonti la Grandan Ozon,” diris

Doroteo.

Multe surprizis la viron tiu respondo kaj li sidiĝis

por pripensi ĝin.

“Jam de multaj jaroj neniu petas renkonti Ozon,” li

diris, skuante sian kapon perplekse. “Li estas potenca kaj

timiga, kaj se vi venis pro senutila aŭ malsaĝa celo por

ĝeni la saĝan kontempladon de la Granda Sorĉisto, li eble

koleros kaj detruos vin ĉiujn tuj.”

!(images/000074.jpg)

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

117

“Sed ne temas pri malsaĝa celo, nek sencela,”

respondis la Birdotimigilo; “ĝi estas grava. Kaj oni diris al

ni ke Oz estas bona Sorĉisto.”

“Jes,” diris la verdulo; “kaj li regas la Smeraldan

Urbon saĝe kaj bone. Sed al tiuj kiu estas nehonestaj, aŭ

kiuj proksimiĝas al li nur pro scivolemo, li estas plej ter-

ura, kaj malmultaj iam petis vidi lian vizaĝon. Mi estas la

Pordogardisto, kaj ĉar vi postulas renkonti la Grandan

Ozon mi devos konduki vin al lia palaco. Sed unue vi

devos surmeti la okulvitrojn.”

“Kial?” demandis Doroteo.

“Ĉar se vi ne surhavus okulvitrojn la brilego kaj

gloro de la Smeralda Urbo blindigus vin. Eĉ la loĝantoj

de la Urbo devas surhavi okulvitrojn nokte kaj tage. Ili

estas surfiksitaj per seruro, ĉar tiel ordonis Oz kiam la

Urbo unue estis konstruita, kaj mi havas la solan ŝlosilon

kiu povas malŝlosi ilin.”

Li malfermis la grandan keston, kaj Doroteo vidis ke

ĝi estas plena de okulvitroj ĉiudi-

mensiaj kaj ĉiuformaj. Ĉiu el ili

havis verdajn vitrrojn. La Pordog-

ardisto trovis okulvitrojn prfecize

ĝustadimensiajn por Doroteo kaj

metis ilin sur ŝiajn okulojn. Estis

118

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

du oraj bendoj estis ligitaj al ili, kiuj ĉirkaŭis la dorson

de ŝia kapo. kie ili estis kunfiksitaj per ŝlosileto ĉe la fino

de ĉeno ĉirkaŭ la kolo de la Pordogardisto. Kiam ili estis

surfiksitaj, Doroteo ne povus forpreni ilin eĉ se ŝi volus,

sed kompreneble ŝi ne volis esti blindigita de la brilego de

la Smeralda Urbo, do ŝi diris nenion.

Post tio la verdulo metis okulvitrojn sur la Birdot-

imigilon kaj la Stanan Lignohakiston kaj la Leonon, kaj

eĉ malgrandan Toton; kaj ĉiuj estis fiksitaj per la ŝlosilo.

Post tio la Pordogardisto surmetis siajn proprajn

okulvitrojn kaj diris al ili ke li pretas gvidi ilin al la

palaco. Preninte grandan oran ŝlosilon de hoko sur la

muro li malfermis alian pordon, kaj ili ĉiuj sekvis lin tra

la pordon en la stratojn de la Smeralda Urbo.

!(images/000046.jpg)

*“La Leono manĝis iom da kaĉo.” *

!(images/000022.jpg)

Ĉapitro XI.

La Mirinda

Smeralda Urbo de

!(images/000000.jpg)

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

121

KUN OKULOJ PROTEK-

ĉ tataj per la verdaj okulvitroj

Doroteo kaj ŝiaj amikoj estis

unue iomete blindigitaj de la bril-

ego de la mirinda Urbo. Laŭ-

longe de la stratoj estis belaj do-

moj konstruitaj el verda marmoro

kaj ĉie ornamatitaj per brilantaj smeraldoj. Ili marŝis sur

pavimo el la sama verda marmoro, kaj kie la blokoj

kuniĝis estis densaj vicoj de smeraldoj, brilantaj pro la

sunlumo. La fenestroj estis el verda vitro; eĉ la ĉielo

super la Urbo estis iomete verda, kaj la sunradioj estis

verdaj.

Multaj personoj — viroj, virinoj, kaj infanoj —

ĉirkaŭmarŝadis, kaj ili estis verde vestitaj kaj havis verd-

122

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

etajn haŭtojn. Ili rigardis Doroteon kaj ŝian strangan

grupon mirokule, kaj la infanoj ĉiuj kuris kaŝi sin mal-

antaŭ siaj patrinoj kiam ili ekvidis la Leonon; sed neniu

parolis al ili. Multaj butikoj estis apud la strato, kaj Doro-

teo vidis ke ĉio en ili estas verda. Verdaj dolĉaĵoj kaj

verda krakmaizo estis vendataj, ankaŭ verdaj ŝuoj, verdaj

ĉapeloj, kaj ĉiaspecaj verdaj vestaĵoj. Unuloke viro vend-

adis verdan limonadon, kaj kiam la infanoj aĉetis ĝin

Doroteo rimarkis ke ili pagas ĝin per verdaj moneroj.

Ŝajne estis nek ĉevaloj nek iuspecaj bestoj; la viroj

disportadis objektojn per verdaj ĉaretoj, kiujn ili

antaŭenpuŝis. Ĉiu ŝajnis feliĉa kaj kontenta kaj prospera.

La Pordogardisto gvidis ilin tra la stratoj ĝis ili

atingis grandan konstruaĵon, precize en la mezo de la

Urbo, kiu estis la palaco de Oz, la Granda Sorĉisto. Sol-

dato staris antaŭ la pordo, vestita per verda uniformo kaj

kun longa verda barbo.

“Jen fremduloj,” diris al li la Pordogardisto, “kaj ili

postulas renkonti la Grandan Ozon.”

“Enpaŝu,” respondis la soldato, “kaj mi portos vian

mesaĝon al ili.”

Do ili trairis la pordojn de la Palaco kaj kondukiĝis

en grandan ĉambron kun verda tapiŝo kaj belaj verdaj

mebloj ornamitaj per smeraldoj. La soldato devigis ilin

ĉiujn viŝi siajn piedojn per verda mato antaŭ ol eniri la

ĉambron, kaj kiam ili sidiĝis li diris ĝentile,

“Bonvolu komfortigi vin dum mi iros al la pordo de

!(images/000090.jpg)

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

123

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ

123

de la trono ĉambro kaj diros al Ozo ke vi

ĉeestas.”

Ili devis longe atendi ĝis la soldato reve-

nis. Kiam, fine, li revenis, Doroteo demandis,

“Ĉu vi vidis Ozon?”

“Ho, ne,” respondis la soldato; “mi neniam

vidis lin. Sed mi parolis al li dum li sidis mal-

antaŭ sia ekrano, kaj diris al li vian mesaĝon. Li

diras ke li akceptos paroli kun vi, se vi deziras;

sed ĉiu el vi devos eniri sola, kaj li akceptos nur

unu el vi ĉiutage. Sekve, ĉar vi devos

resti en la Palaco dum pluraj tagoj,

mi kondukigos vin al ĉambroj kie vi

povos

esti

komfortaj

post

via

marŝado.”

“Dankon,” respondis la knab-

ino; “Oz estas tre afabla.”

La soldato nun blovis verdan

fajfilon, kaj tuj juna knabino, vestita

per bela verda silka robo, eniris la

ĉambron. Ŝi havis belan verdan

hararon kaj verdajn okulojn, kaj ŝi ŝi

riverencis profunde antaŭ Doroteo

dirante,

“Sekvu min kaj mi gvidos vin al

via ĉambro.”

Do Doroteo adiaŭis ĉiujn siajn

!(images/000116.jpg)

124

124

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ

amikojn escepte de Toto, kaj preninte la hundon en siajn

brakojn sekvis la verdan knabinon tra sep koridoroj kaj

supren laŭ tri ŝtuparoj ĝis ili atingis ĉambron en la

antaŭa parto de la Palaco. Ĝi estis kiel eble plej ĉarma

malgranda ĉambro, kun mola komforta lito kiu havis

tukojn el verda silko kaj verdan veluran kovroŝtofon. Fon-

teto estis en la centro de la ĉambro, ĝi altigis ŝprucon de

verda parfumo en la aeron, kiu refalis en bele ĉizitan ver-

dan marmoran basenon. Belaj verdaj floroj staris en la

fenestroj, kaj troviĝis breto kun vico de malgrandaj ver-

daj libroj. Kiam Doroteo havis sufiĉan tempon por

malfermi la librojn ŝi trovis ilin plenaj de kuriozaj verdaj

bildoj kiuj ridigis ŝin pro sia komikeco.

En ŝranko estis multaj verdaj roboj, el silko kaj

sateno kaj veluro; kaj ĉiu el ili estis precize ĝustadimen-

sia por Doroteo.

“Sentu ke vi estas ĉehejme,” diris la verda knabino,

“kaj se vi deziros ion sonoru. Oz alvokos vin morgaŭ

matene.”

Ŝi lasis Doroteon sola kaj reiris al la aliaj. Ilin ŝi

ankaŭ kondukis al ĉambroj, kaj ĉiu el ili trovis sin

loĝanta en tre agrabla parto de la Palaco. Kompreneble

tiu ĝentileco estis senefika rilate al la Birdotimigilo; kiam

li trovis sin sola en sia ĉambro li staradis stulte sur unu

loko, tuj apud la pordo, por atendi la matenon. Lin ne

ripozigus kuŝado, kaj li ne povis fermi siajn okulojn; do li

restis dum la tuta nokto rigardante malgrandan araneon

!(images/000060.jpg)

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

125

kiu faras sian reton en angulo de la ĉambro, kvazaŭ ĝi ne

estus unu el la plej belaj ĉambroj en la mondo. La Stana

Lignohakisto kuŝiĝis nur pro kutimo, ĉar li memoris sian

vivon kiel karnulo; sed ĉar li ne kapablis dormi li pasigis

la nokton movante siajn artikojn por certigi ke ili bone

fukciadas. La Leono preferus liton el sekaj folioj en la

arbaro, kaj al li ne plaĉis esti fermita en ĉambron; sed lia

saĝeco ne permesis ke tio ĝenu lin, do li saltis sur la liton

kaj ruliĝis kiel kato kaj ronrone tuj dormigis sin.

La sekvan matenon, post la matenmanĝo, la verda

knabino venis por konduki Doroteon, kaj vestis ŝin per

unu el la plej belaj roboj — el verda brokita sateno. Dor-

oteo surmetis verdan silkan antaŭveston kaj ligis verdan

rubandon ĉirkaŭ la kolon de Toto, kaj ili ekmarŝis al la

Tronoĉambro de la Granda Oz.

Unue ili atingis grandan kunvenejon en kiu estis

multaj virinoj kaj viroj de la kortego, vestitaj per riĉaj

kostumoj. Tiuj homoj havis nenian laboron tie kaj nur

konversaciadis, sed ili ĉiam atendis ekster la

Tronĉambro ĉiumatene, kvankam oni neniam

permesis ke ili vidu Ozon. Dum Doroteo

eniris ili rigardis ŝin scivoleme, kaj unu el ili

flustris,

“Ĉu vi vere rigardos

la vizaĝon de Oz la

Terura?”

“Kompreneble respon-

126

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

dis la knabino, “se li akceptos vidi min.”

“Ho, li akceptos vidi vin,” diris la soldato kiu komu-

nikis ŝian mesaĝon al la Sorĉisto, “kvankam al li ne

plaĉas ke homoj petas vidi lin. Efektive, li unue estis kol-

era kaj diris ke mi devas resendi vin al la loko el kie vi

venis. Post tio li demandis min pri via aspekto, kaj kiam

mi menciis viajn arĝentajn ŝuojn li estis tre interesata.

Laste mi parolis al li pri la marko sur via frunto, kaj li

decidis permesi ke vi eniru.”

Ĝuste tiam sonorilo sonis, kaj la verda knabino diris

al Doroteo,

“Jen la signalo. Vi devas eniri la Tronoĉambron

sola.”

Ŝi malfermis malgrandan pordon kaj Doroteo brave

tramarŝis kaj trovis sin en mirinda loko. Ĝi estis granda,

ronda ĉambro, kun alta arka plafono, kaj la muroj kaj

plafono kaj planko estis kovritaj per grandaj smeraldoj

dense kunlokigitaj. En la centro de la plafono estis granda

lumo, same brila kiel la suno, kiu briligis la smeraldojn

mirige.

Sed tio kio plej interesis Doroteon estis la granda

trono el verda marmoro kiu staris en la mezo de la

ĉambro. Ĝi estis havis la formon de seĝo kaj brilis pro

gemoj, same kiel ĉio alia. En la centro de la seĝo estis

grandega Kapo, tute sen apoganta korpo aŭ brakoj aŭ

kruroj. Sur tiu kapo ne estis haroj, sed ĝi havis okulojn

kaj nazon kaj buŝon, kaj ĝi estis pli granda ol la kapo de

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

127

la plej granda giganto.

Dum Doroteo rigardis tion mirante kaj timante la

okuloj malrapide turniĝis kaj rigardis ŝin akre kaj senŝan-

celiĝe. La buŝo moviĝis kaj Doroteo aŭdis voĉon diri:

“Mi estas Oz, la Granda, la Terura. Kiu estas vi, kaj

kial vi serĉas min?”

La voĉo ne estis tiom timiga kiom ŝi anticipis el la

granda Kapo; do ŝi kuraĝe respondis,

“Mi estas Doroteo, la Malgranda kaj Humila. Mi

venis por peti vian helpon.”

La okuloj rigardis ŝin penseme dum plena minuto.

Post tio diris la voĉo:

“Kie vi akiris la arĝentajn ŝuojn?”

“Mi akiris ilin de la fia Sorĉistino de la Oriento,

kiam mia domo falis sur ŝin kaj mortigis ŝin,” ŝi respond-

is.

“Kie vi akiris la markon sur via frunto?” pludiris la

voĉo.

“Tie la bona Sorĉistino de la Nordo kisis min kiam

ŝi adiaŭis min kaj sendis min al vi,” diris la knabino.

Denove la okuloj akre rigardis ŝin, kaj vidis ke ŝi

diras la veron. Post tio Oz diris,

“Kion vi volas ke mi faru?”

“Resendu min al Kansas, kie estas miaj Onklino Em

kaj Onklo Henriko,” ŝi respondis fervore. “Mi ne amas

vian landon, kvankam ĝi ja estas tre bela. Kaj mi estas

certa ke Onklino Em estas multe malkvieta pro mia tiom

128

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

longa foresto.”

La okuloj palpebrumis trifoje, kaj post tio ili turniĝis

al la plafono kaj subturniĝis al la planko kaj turniĝadis

tiel kurioze ke ili ŝajnis rigardi ĉiun parton de la ĉambro.

Kaj fine ili denove rigardis Doroteon.

“Kial mi faru tion por vi?” demandis Oz.

“Ĉar vi estas forta kaj mi estas malforta, ĉar vi estas

Granda Sorĉisto kaj mi estas nur senhelpa knabineto,” ŝi

respondis.

“Sed vi estis sufiĉa forta por mortigi la fian Sorĉist-

inon de la Oriento,” diris Oz.

“Tio estis nur hazard,” respondis Doroteo simple;

“mi ne ne povis malebligi ĝin.”

“Nu,” diris la Kapo, “mi diros al vi mian respon-

don. Vi ne rajtas supozi ke mi resendos vin al Kansas

krom se vi estos rekompence farinta ion por mi. En ĉi tiu

lando ĉiu devas pagi pro ĉio ricevita. Se vi volas ke mi

uzu mian magion por resendi vin al via hejmo vi unue

devos fari ion por mi. Helpu min kaj post tio mi helpos

vin.”

“Kion mi devos fari?” demandis la knabino.

“Mortigu la fian Sorĉistinon de la Okcidento,”

respondis Oz.

“Sed mi ne povas!” kriis Doroteo, multe surprizita.

“Vi mortigis la Sorĉistinon de la Oriento kaj vi sur-

portas la arĝentajn ŝuojn, kiuj enhavas potencan

sorĉopovon. Nun restas nur unu Fia Sorĉistino en la tuta

!(images/000077.jpg)

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

129

lando, kaj kiam vi povos diri ke ŝi estas mortinta mi

resendos vin al Kansas — sed ne antaŭ tiam.”

La malgranda knabino komencis plori, ĉar ŝi tiom

senesperiĝis; kaj la okuloj denove palpebrumis kaj rigar-

dis ŝin malkviete, kvazaŭ la Granda Oz kredas ke ŝi

povos helpi lin se ŝi volos.

“Neniam mi mortigis ion ajn, ne intence,” ŝi ploris;

“kaj eĉ se mi volus fari tion, kiel mi povus mortigi la

Fian Sorĉistinon? Se vi, kiu estas Granda kaj Terura, ne

povas mem mortigi ŝin, kial vi supozas ke mi povus fari

tion?”

“Mi ne scias,” diris la Kapo; “sed tio estas mia

respondo, kaj ĝis la Fia Sorĉistino estos mortinta vi ne

revidos viajn Onklon kaj Onklinon. Memoru ke la

Sorĉistino

Sorĉistino estas Fia — ege Fia — kaj

meritas esti mortigita. Nun iru, kaj ne

petu revidi min antaŭ ol vi estos

plenuminta vian taskon.

Malĝoje Doroteo foriris el la

Tronoĉambro kaj reiris al kie la

Leono kaj la Birdotimigilo kaj la Sta-

na Lignohakisto atendas por aŭdi kion

estis dirinta al ŝi

Oz.

“Por

mi estas

nenia es-

130

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

pero,” ŝi diris malgaje, “ĉar Oz ne resendos min al mia

hejmo antaŭ ol mi mortigos la Fian Sorĉistinon de la

Okcidento; kaj tion mi neniam povos.”

Ŝiaj amikoj bedaŭris, sed ili ne povis helpi ŝin; do ŝi

iris al sia ĉambro kaj kuŝiĝis sur la liton kaj endormiĝis

plorante.

La sekvan matenon la soldato kun la verda barbo

venis al la Birdotimigilo kaj diris,

“Venu kun mi, ĉar Oz alvokis vin.”

Do la Birdotimigilo sekvis lin kaj estis permesita

eniri la grandan Tronoĉambron, kie li vidis, sidanta sur la

smeralda trono, plej belan damon. Ŝi estis vestita per

verda silka gazo kaj sur siaj pendantaj verdaj haroj ŝi por-

tis juvelkovritan kronon. Sur ŝiaj ŝultroj kreskis flugiloj

kolorbelegaj kaj tiom senpezaj ke ili tremis kiam ajn la

plej malforta aermoviĝo atingis ilin.

Kiam la Birdotimigilo klinis sin, tiom bele kiom

permesis lia pajla enhavo, antaŭ tiu belulino, ŝi rigardis

lin dolĉe kaj diris:

“Mi estas Oz, la Granda, la Terura. Kiu estas vi, kaj

kial vi serĉas min?”

Nu, la Birdotimigilo anticipis vidi la grandan Kapon

pri kiu parolis Doroteo, kaj li multe surpriziĝis; sed li

respondis brave.

“Mi estas nur Birdotimigilo, plenigita per pajlo. Tial

mi ne havas cerbon, kaj mi venis al vi petante ke vi metu

cerbon en mian kapon por anstataŭi la pajlon, por ke mi

!(images/000083.jpg)

fariĝu tiom homa kia ĉiu alia persono en via regno.”

“Kial mi faru tion por vi?” demandis la damo.

“Ĉar vi estas saĝa kaj potenca, kaj neniu alia povas

helpi min,” respondis la Birdotimigilo.

“Mi neniam faras komplezon sen ia rekompenco,”

diris Oz; “sed ĉi tion mi promesas. Se vi mortigos por mi

la Fian Sorĉistinon de la Okcidento mi donos al vi abun-

dan cerbaĵon, tiel bonan cerbaĵon ke vi estos la plej saĝa

persono en la tuta Lando Oz.”

“Sed mi kredis ke vi jam petis ke Doroteo mortigu

la Sorĉistinon,” diris la Birdotimigilo, surprizite.

“Tiel estis. Ne gravas al mi kiu mortigos ŝin.

Sed antaŭ ol ŝi mortos mi ne plenumos vian

peton. Nun foriru, kaj ne petu revidi min antaŭ

ol vi meritos la cerbon kiun vi tiom deziras.”

La Birdotimigilo reiris malĝoje al siaj

amikoj kaj diris al ili kion diris Oz; kaj Do-

roteon surprizis aŭdi ke la granda

Sorĉisto ne estas Kapo, kia kiam ŝi

vidis lin, sed bela damo.

“Malgraŭ tio,” diris la Birdo-

timigilo, “ŝi bezonas koron tiom

kiom la Stana Lignohakisto.”

La sekvan matenon la

soldato kun la verda barbo

venis al la Stana Lignohakisto

kaj diris,

132

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

“Oz alvokis vin. Sekvu min.”

Do la Stana Lignohakisto sekvis lin kaj atingis la

grandan Tronoĉambron. Li ne sciis ĉu li trovos ke Oz

estas bela damo aŭ Kapo, sed li esperis ke li estos bela

damo. “Ĉar,” li diris al si, “se li estos la Kapo, mi certas

ke li ne donos al mi koron, ĉar kapo ne havas propran

koron kaj tial ne povas senti kun mi. Sed se li estos la

bela damo mi petegos koron, ĉar oni diras ke ĉiuj damoj

mem estas bonkoraj.”

Sed kiam la Stana Lignohakisto eniris la grandan

Tronoĉambron li vidis nek la Kapon nek la Damon, ĉar

Oz donis al si la formon de plej timiga Bruto. Ĝi estis

preskaŭ granda kiel elefanto, kaj la verda trono ŝajnis

apenaŭ sufiĉe fortika por ĝia pezo. La Bruto havis kapon

kia tiu de rinocero, sed estis kvin okuloj en ĝia vizaĝo.

Kvin longaj brakoj kreskis el ĝia korpo kaj ĝi ankaŭ havis

kvin longajn, maldikajn krurojn. Dika, laneca hararo

kovris ĉiun parton, kaj pli timigaspekta monstro ne estus

imagebla. Feliĉe la Stana Lignohakisto ne havis koron

tiutempe, ĉar ĝi bategus laŭte kaj rapide pro teruriĝo. Sed

ĉar li estis el nur stano, la Hakisto tute ne timis,

kvankam li estis multe senesperiĝinta.

“Mi estas Oz, la Granda, la Terura,” parolis la

Bruto, per voĉo kiu estis unusola grandega muĝo. “Kiu

estas vi, kaj kial vi serĉas min?”

“Mi estas Hakisto, kaj konsistas el stano. Tial mi ne

havas koron, kaj ne povas ami. Mi petas ke vi donu al mi

!(images/000142.jpg)

!(images/000095.jpg)

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

133

koron por ke mi estu kiaj la aliaj homoj.”

“Kial mi faru tion?” demandis la Bruto.

“Ĉar mi petas, kaj nur vi povas plenumi mian

peton,” respondis la Hakisto.

Oz iomete muĝis je tio, sed diris, raŭke,

“Se vi efektive deziras koron, vi devos meriti ĝin.”

“Kiel?” demandis la Hakisto.

“Helpu Doroteon mortigi la Fian Sorĉistinon de la

Okcidento,” respondis la Bruto. “Kiam la Sorĉistino estos

morta, venu al mi, kaj mi tiam donos al vi la plej

grandan kaj plej afablan kaj plej ameman koron en la

tuta Lando Oz.”

Do la Stana Lignohakisto devis reiri malĝoje al siaj

amikoj kaj informi ilin pri la terura Bruto kiun li vidis.

Ili ĉiuj miregis pro la multaj formoj kiujn donis al si la

Granda Sorĉisto, kaj la Leono diris,

“Se li estos bruto kiam mi vidos lin,

mi kiel eble plej laŭte muĝegos kaj tiom

timigos lin ke li plenumos ĉiun mian

peton. Kaj se li estos la bela damo, mi

ŝajnigos salti sur ŝin, kaj tiel devigos ŝin

plenumi mian peton. Kaj se li estos la

granda Kapo, mi povos fari al li kion mi

volos; ĉar mi rulos la Kapon tra la tuta

ĉambro ĝis li promesos doni al ni kion ni

deziras. Do estu bonesperaj, miaj amikoj,

ĉar ja ĉio rezultos bone.”

!(images/000096.jpg)

134

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

La sekvan matenon la soldato kun la verda barbo

kondukis la Leonon al la granda Tronoĉambro kaj petis

lin eniri al Oz.

La Leono tuj trairis la pordon, kaj ĉirkaŭrigardante

li vidis, surprizate, ke antaŭ la trono estas Globo de

Fajro, tiom feroca kaj arda ke li apenaŭ kuraĝis rigardi

ĝin. Lia unua penso estis ke Oz akcidente ekbrulis kaj

konsumiĝas; sed kiam li provis proksimiĝi, la varmego

estis tiom intensa ke ĝi komencis bruligi liajn lipharojn,

kaj li retrorampis tremante al pozicio pli proksima al la

pordo.

Venis malalta, trankvila voĉo el la Globo de Fajro,

kaj ĉi tiujn vortojn ĝi parolis:

“Mi estas Oz, la Granda kaj

Terura. Kiu estas vi, kaj kial vi

serĉas min?” Kaj la Leono respond-

is,

“Mi estas Malkuraĝa Leono,

mi timas ĉion. Mi venis al vi por

peti ke vi donu al mi kuraĝon, por

ke mi reale fariĝu la Reĝo de

Bestoj, kiel min oni nomas.”

“Kial mi donu al vi kuraĝon?”

demandis Oz.

Ĉar el ĉiuj Sorĉistoj vi ests la

plej granda, kaj nur vi havas

kapablon plenumi mian peton,

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

135

respondis la Leono.

La Globo de Fajro brulis feroce dum kelka tempo,

kaj la voĉo diris,

“Portu al mi pruvon ke mortis la Fia Sorĉistino, kaj

tuj tiam mi donos al vi kuraĝon. Sed dum vivos la

Sorĉistino vi devos resti malkuraĝa.”

La Leono koleris pro tiu parolo, sed li povis

respondi nenion, kaj dum li staris silente rigardante la

Globon de Fajro ĝi fariĝis tiom feroce varmega ke li tur-

nis sin kaj kiel eble plej rapide kuris el la ĉambro. Li

ĝoje trovis siajn amikojn atendantaj lin, kaj li informis

ilin pri la timiga intervjuo kun la Sorĉisto.

“Kion ni faru nun?” demandis Doroteo malĝoje.

“Nur unu afero estas farebla,” respondis la Leono,

“ni devos iri al la Lando de la Palpbrumoj, elserĉi la Fian

Sorĉistinon, kaj detrui ŝin.”

“Sed eble ni ne povos,” diris la knabino.

“Tiukaze mi neniam ricevos kuraĝon,” deklaris la

Leono.

“Kaj mi neniam ricevos cerbon,” diris la Birdotim-

igilo.

“Kaj mi neniam ricevos koron,” parolis la Stana

Lignohakisto.

“Kaj mi neniam revidos Onklinon Emon kaj

Onklon Henrikon,“ diris Doroteo, komencante plori.

“Atentu!” kriis la verda knabino. “La larmoj falos

sur vian verdan silkan robon kaj makulos ĝin.”

136

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

Do Doroteo sekigis siajn okulojn kaj diris,

“Mi supozas ke ni devos provi; sed mi nepre ne

deziras mortigi, eĉ se tio helpus revidi Onklinon Emon.”

“Mi akompanos vin; sed mi estas tro malkuraĝa kaj

ne povus mortigi la Sorĉistinon,” diris la Leono.

“Ankaŭ mi kuniros,” deklaris la Birdotimigilo; “sed

mi ne estos granda helpo por vi, ĉar mi estas tro stulta.”

“Mi estas tro senkora por damaĝi eĉ Sorĉistinon,”

komentis la Stana Lignohakisto; “sed se vi iros mi certe

akompanos vin.”

Tial ili decidis komenci sian marŝon jam sek-

vamatene, kaj la Hakisto akrigis sian hakilon per verda

ŝtono kaj ĝuste oleigis siajn artikojn. La Birdotimigilo

metigis en sin freŝan pajlon kaj Doroteo metis novan far-

bon sur liajn okulojn por ke li povu pli bone vidi. La

verda knabino, kiu estis tre afabla, plenigis la korbon de

Doroteo per plaĉaj manĝaĵoj, kaj ligis sonorileton ĉirkaŭ

la kolon de Toto per verda rubando.

Ili enlitiĝis tre frue kaj profunde dormis ĝis la taglu-

miĝo, kiam ilin vekis la kokerikado de verda koko kiu

loĝis en la malantaŭa korto de la palaco, kaj la kriado de

kokino kiu demetis verdan ovon.

!(images/000098.jpg)

*“La Okuloj rigardis ŝin penseme.” *

!(images/000103.jpg)

Ĉapitro XII.

Serĉante la

Fian Sorĉistinon

!(images/000105.jpg)

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

139

LA STRATOJ DE LA SME-

ralda urbo la Soldato kun la

ra verda barbo kondukis ilin ĝis

ili atingis la ĉambron kie loĝas la Por-

dogardisto. Tiu oficisto malŝlosis iliajn

okulvitrojn por remeti ilin en la

grandan keston, kaj post tio li afable

malfermis la pordegon por niaj

amikoj.

“Kiu vojo iras al la Fia Sorĉistino de la Okci-

dento?” demandis Doroteo.

“Neniu vojo,” respondis la Pordogardisto. “Neniam

iu deziras iri tien.”

“Kiel, do, ni trovos ŝin?” demandis la knabino.

!(images/000106.jpg)

140

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

“Estos facile,” respondis la viro, “ĉar kiam ŝi sci-

iĝos ke vi estas en la Lando de la Palpbrumoj ŝi trovos

vin, kaj sklavigos vin ĉiujn.”

“Eble ne,” diris la Birdotimigilo, “ĉar ni intencas

detrui ŝin.”

“Nu, jen io tute alia,” diris la Pordogardisto. “Neniu

detruis ŝin, ĝis nun, do kompreneble mi

supozis ke ŝi sklavigos vin, same kiel la

aliajn. Sed estu zorgoplenaj; ĉar ŝi estas fia

kaj feroca, kaj eble ŝi ne permesos ke vi

detruu ŝin. Iru Okcidenten, sunsubiren, kaj

vi nepre trovos ŝin.”

Ili dankis lin kaj adiaŭis lin, kaj tur-

nis sin Okcidenten, marŝante trans

kampojn de mola herbaro kun tie kaj tie

lekantetoj kaj ranunkoloj. Doroteo plu sur-

portis la belan silkan robon kiun ŝi

surmetis en la palaco, sed nun mirigis ŝin

vidi ke ĝi ne plu estas verda sed pure

blanka. La rubando ĉirkaŭ la kolo de Toto

ankaŭ perdis sian verdan koloron kaj estis

blanka kiel la robo de Doroteo.

La Smeralda Urbo baldaŭ estis longe

malantaŭ ili. Dum ili antaŭeniris la tero

fariĝis iom post iom malglata kaj mon-

tetoplena, ĉar ekzistis nek farmoj nek

domoj en tiu lando de la Okcidento, kaj la

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

141

tero ne estis kultivata.

Posttagmeze la suno varmege brilis sur iliajn viza-

ĝojn, ĉar ne ĉeestis arboj por ombrumi ilin; sekve jam

antaŭ noktiĝo Doroteo kaj Toto kaj la Leono laciĝis, kaj

kuŝiĝis sur la herbaro kaj endormiĝis, dum la Hakisto kaj

la Birdotimigilo gardadis.

Nu, la Fia Sorĉistino de la Okcidento havis nur unu

okulon, tamen tiu estis vidkapabla kiel teleskopo, kaj

povis vidi ĉien. Do, dum ŝi sidis ĉe la pordo de sia

kastelo, ŝi ĉirkaŭrigardis kaj vidis Doroteon dormantan,

ĉirkaŭatan de siaj amikoj. Ili estis tre for, sed la Fia

Sorĉistino koleris ke ili estas en ŝia regno; do ŝi blovis per

arĝenta fajfilo kiu pendis de ĉeno ĉirkaŭ ŝia kolo.

Tuj kuris al ŝi el ĉiu direkto aro da grandaj vulpoj.

Ili havis longajn krurojn kaj ferocajn okulojn kaj akrajn

dentojn.

“Iru al tiuj uloj,” diris la Sorĉistino, “kaj disŝiru

ilin.”

“Ĉu vi ne sklavigos ilin?” demandis la Vulpestro.

“Ne,” ŝi respondis, “unu estas el stano, kaj unu el

pajlo; unu estas knabino kaj alia estas Leono. Neniu el ili

taŭgas por laborado, do vi rajtas ŝire dispecetigi ilin

laŭvole.”

“Bone,” diris la vulpo, kaj li forkuris kiel eble plej

rapide, sekvate de la aliaj.

Bonfortune la Birdotimigilo kaj la Hakisto estis

plene vekaj kaj aŭdis la vulpojn veni.

!(images/000107.jpg)

142

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

“Jen mia batalo,” diris la Stana Lignohakisto; “do

restu malantaŭ mi kaj mi renkontos ilin dum ili alvenas.”

Li prenis sian hakilon, kiun li jam akrigis, kaj kiam

la Vulpestro venis la Stana Lignohakisto rapide movis

sian brakon kaj dehakis la kapon de la vulpo de ĝia

korpo, tiel ke ĝi tuj mortis. Tuj kiam li povis relevi sian

hakilon alia vulpo alvenis, kaj ankaŭ ĝi falis per la akra

rando de la armo de la Stana Lignohakisto. Venis

kvardek vulpoj, kaj kvardekfoje po unu vulpo mortis, tiel

ke fine ili ĉiuj kuŝis mortaj en amaso antaŭ la Hakisto.

Li remetis sian hakilon sur la teron kaj sidiĝis apud

la Birdotimigilo, kiu diris,

“Bona batalo, amiko.”

Ili atendis ĝis Doroteo vekiĝis la sekvan matenon.

La malgrandan knabinon multe timigis vidi la grandan

amason da vilaj vulpoj,

sed la Stana Lignohak

plene informis ŝin pri

ĉio. al ŝi. Ŝi dankis lin

pro savi ilin kaj sidiĝis

por manĝi, kaj post tio

ili rekomencis marŝi.

Tiun saman maten-

on la Fia Sorĉistino iris

al la pordo de sia kastelo

kaj elrigardis per sia

unu okulo

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

143

povis tre malproksimen vidi. Ŝi vidis ĉiujn siajn lupojn

mortaj, kaj la fremdulojn ankoraŭ marŝantaj tra ŝia lando.

Tio des pli kolerigis ŝin, kaj ŝi dufoje blovis sian arĝen-

tan fajfilon.

Tuj granda aro da sovaĝaj korvoj flugis al ŝi, sufiĉaj

por senlumigi la ĉielon. Kaj la Fia Sorĉistino diris al la

Korvoreĝo:

“Flugu tuj al la fremduloj; elpiku iliajn okulojn kaj

disŝiru ilin.”

La sovaĝaj korvoj flugis kiel unu arego cele Dorote-

on kaj ŝiajn akompanantojn. Kiam la malgranda knabino

vidis ilin venantaj ŝi timis. Sed la Birdotimigilo diris,

“Jen mia batalo, do kuŝiĝu apud mi kaj vi ne sper-

tos damaĝon.”

Do ĉiuj kuŝis sur la tero escepte de la Birdotimig-

ilo, kaj li staris kun la brakoj etenditaj. Kaj kiam la

korvoj vidis lin ili ektimis, kiel ĉiam okazas kiam tiaj bir-

doj vidas birdotimigilojn, kaj ne kuraĝis pliproksimiĝi.

Sed la Korvoreĝo diris,

“Estas nur pajla homo. Mi elpikos liajn okulojn.”

La Korvoreĝo flugis kontraŭ la Birdotimigilon, kiu

kaptis ĝin per la kapo kaj tordis ĝian kolon ĝis ĝi mortis.

Kaj post tio alia korvo flugis kontraŭ lin, kaj la Birdo-

timigilo tordis ankaŭ ĝian kolon. Kvardek korvoj venis,

kaj kvardekfoje la Birdotimigilo tordis kolon, ĝis fine ĉiuj

kuŝis mortaj apud li. Post tio li vokis al siaj akompanan-

toj ke ili leviĝu, kaj ili rekomencis marŝi.

!(images/000111.jpg)

Kiam la Fia Sorĉistino denove elrigardis

kaj vidis ĉiujn siajn korvojn kuŝantajn en

amaso, ŝi furiozegis, kaj trifoje blovis sian ar-

ĝentan fajfilon.

Tuj aŭdiĝis laŭta zumado en la aero, kaj aro da

nigraj abeloj venis flugante cele ŝin.

“Iru al la fremduloj kaj mortpiku ilin!” ordonis la

Sorĉistino, kaj la abeloj turnis sin kaj rapide flugis ĝis

la loko kie marŝadis Doroteo kaj ŝiaj amikoj. Sed la

Hakisto vidis ilin venantaj kaj la Birdotimigilo jam

decidis kion fari.

“Elprenu mian pajlon kaj disŝutu ĝin sur la mal-

grandan knabinon kaj la hundon kaj la leonon,” li

diris al la Hakisto, “tiel la abeloj ne povos piki ilin.”

Tion la Hakisto faris, kaj dum Doroteo kuŝis apud la

Leono tenante Toton en siaj brakoj, la

pajlo tute kovris ilin.

La abeloj venis kaj trovis pikebla

nur la Hakiston, do ili flugis kontraŭ

lin kaj rompis siajn pikilojn pro la sta-

no, tute sen dolorigi la Hakiston. Kaj ĉar

abeloj ne povas vivi kiam iliaj pikiloj

rompiĝis, tiel finiĝis la nigraj abeloj, kaj ili

kuŝis dise en densa amaso ĉirkaŭ la Hak-

isto, kvazaŭ amasetoj da fajnaj karberoj.

Post tio Doroteo kaj la Leono stariĝis,

kaj la knabino helpis la Stanan Lignohak-

!(images/000113.jpg)

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

145

iston remeti la pajlon en la Birdotimigilon, ĝis li estis tiel

bona kiel antaŭe. Do ili rekomencis sian marŝadon.

La Fia Sorĉistino tiom koleris kiam ŝi vidis siajn

nigrajn abelojn en amasetoj kvazaŭ fajnaj karberoj ke ŝi

bategis la teron per piedo kaj distiris sian hararon kaj

forte kunbatis siajn dentojn. Post tio ŝi alvokis dekduon

da siaj sklavoj, kiuj estis Palpbrumoj, kaj donis al ili akre-

pintajn lancojn, ordonante ke ili iru al la fremduloj kaj

detruu ilin.

La Palpbrumoj ne estis kuraĝa popolo, sed ili devis

obei ordonojn; do ili marŝis ĝis ili proksimiĝis al Doro-

teo. Tiam la Leono muĝegis kaj saltis kontraŭ ilin, kaj la

kompatindaj Palpbrumoj tiom timiĝis ke ili retrokuris kiel

eble plej rapide.

Kiam ili estis revenintaj al la kastelo la Fia

Sorĉistino forte batis ilin per rimeno, kaj resendis ilin al

ilia laboro, kaj post tio ŝi sidiĝis por pripensi kion sekve

fari. Ŝi ne povis kompreni kiel fiaskis ĉiuj ŝiaj planoj por

detrui la fremdulojn; sed ŝi estis potenca Sorĉistino, kiel

ankaŭ fia sorĉistino, do ŝi baldaŭ faris decidon pri kion

fari.

Estis, en ŝia ŝranko, Ora Ĉapo, ĉirkaŭ kiu estis cir-

klo da diamantoj kaj rubenoj ĉirkaŭantaj ĝin. Tiu Ora

Ĉapo havis ŝorĉokapablon. Kiu ajn posedis ĝin povis tri-

foje alvoki la Flugantajn Simiojn, kiuj obeos ĉiun

ordonon kiun la posedanto faros al ili. Sed neniu perso-

no rajtis komandi tiujn strangajn ulojn pli ol trifoje. Jam

!(images/000087.jpg)

146

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

dufoje la Fia Sorĉistino estis uzinta la sorĉon de la Ĉapo.

La unua fojo estis kiam ŝi sklavigis la Palpbrumojn por

si, kaj postenigis sin kiel la regantinon de ilia lando. La

Flugantaj Simioj helpis ŝin efektivigi tion. La dua fojo

estis kiam ŝi batalis kontraŭ la Potencan Ozon mem, kaj

forpelis lin el la Lando de la Okcidento. La Flugantaj

Simioj ankaŭ helpis ŝin efektivigi tion. Nur unu fojon pli

ŝi povos uzi ĉi tiun Oran Ĉapon, kaj pro tio ŝi ne volis

fari tion antaŭ ol eluzi ĉiujn siajn aliajn rimedojn. Sed

nun ŝiaj ferocaj vulpoj kaj ŝiaj sovaĝaj korvoj kaj ŝiaj pik-

antaj abeloj mortis, kaj ŝiajn sklavojn fortimigis

la Malkuraĝa Leono, kaj ŝi komprenis ke ekzis-

tas nun nur unu rimedo por detrui Doroteon

kaj ŝiajn amikojn.

Do la Fia Sorĉistino prenis la Oran

Ĉapon el sia ŝranko kaj metis ĝin sur sian kap-

kapon. Post tio, starante per nur la mal-

dekstra piedo ŝi diris, malrapide,

“Ep-pe, pep-pe, kak-ke!”

Post tio ŝi staris per nur la dekstra

piedo kaj diris,

“Hil-lo, hol-lo, hal-lo!”

Post tio ŝi staris per

am-baŭ

piedoj

kaj

ŝi

laŭtavoĉe kriis,

“Ziz-zi, zuz-zi, zik!”

Nun la sorĉo komencis

!(images/000079.jpg)

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

147

funkcii. La ĉielo senlumiĝis, kaj malaltatona zuma sono

estis aŭdebla en la aero. Sonis la bategado de multaj

flugiloj; multaj babilado kaj ridado; kaj la suno ekaperis

el la senluma ĉielo montrante la Fian Sorĉistinon

ĉirkaŭatan de amaso da simioj, el kiuj ĉiu havis paron da

gigantaj kaj potencaj flugiloj sur siaj ŝultroj.

Unu, multe pli granda ol la aliaj, ŝajne estis ilia

estro. Li flugis apud la Sorĉistinon kaj diris,

“Vi alvokis nin la trian kaj lastan fojon. Kion vi

ordonas?”

“Iru al la fremduloj kiuj estas en mia regno kaj

detruu ĉiujn escepte de la Leono,” diris la Fia Sorĉistino.

“Portu tiun beston al mi, ĉar mi planas jungi lin kiel

ĉevalon, kaj laborigi lin.”

“Viaj ordonoj estos obeitaj,” diris la estro; kaj post

tio kun tre multa babilado kaj multa bruo, la Flugantaj

Simioj forflugis al la loko kie marŝas Doroteo kaj ŝiaj

amikoj.

148

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

Kelkaj el la Simioj kaptis la Stanan Lignohakiston

kaj portis lin tra la aero ĝis ili ili estis flugantaj super ter-

eno dense kovrita de akraj rokoj. Tie ili faligis la povran

Hakiston, kiu falis longan distancon al la rokoj, kaj tie li

kuŝis tiom disbatita kaj kavetigita ke li ne povis movi sin

nek ĝemi.

Aliaj el la Simioj kaptis la Birdotimigilon, kaj per

siaj longaj fingroj ili eltiris la tutan pajlaĵaron el liaj

vestoj kaj kapo. Ili kunrulis liajn ĉapelon kaj botojn kaj

vestaĵojn kaj ĵetis ilin inter la plejsuprajn branĉojn de alta

arbo.

La ceteraj Simioj ĵetis pecojn de dika ŝnurego ĉirkaŭ

la Leonon kaj multfoje vindis per ili liajn korpon kaj

kapon kaj krurojn, ĝis li ne kapablis mordi nek grati nek

barakti iel ajn. Post tio ili levis lin kaj forflugis portante

lin al la kastelo de la Sorĉistino, kie ili metis li en

korteton ĉirkaŭ kiu estis alta fera barilo, tiel ke li ne

povos eskapi.

Sed Doroteon ili tute ne damaĝis. Ŝi staris, kun

Toto en la brakoj, rigardante la malfeliĉan sorton de siaj

kamaradoj kaj pensante ke baldaŭ estos ŝia vico. La estro

de la Flugantaj Simioj flugis al ŝi, etendante siajn lon-

gajn, vilajn brakojn kaj grimacegante per sia malbela

vizaĝo; sed li vidis la markon de la kiso de la Bona

Sorĉistino sur ŝia frunto kaj ekhaltis, kaj gestis al la aliaj

ke ili ne tuŝu ŝin.

“Ni ne aŭdacu atenci ĉi knabineton,” li diris al ili,

!(images/000110.jpg)

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

149

“ĉar ŝin protektas la Potenco de Bono, kaj tio estas pli

forta ol la Potenco de Malbono. Ni nur povas porti ŝin al

la kastelo de la Fia Sorĉistino kaj lasi ŝin tie.”

Do, zorgoplene kaj delikate, ili levis Doroteon per

siaj brakoj kaj rapide portis ŝin tra la aero ĝis ili atingis

la kastelon, kie ili demetis ŝin sur la antaŭan sojlon. Post

tio la estro diris al la Sorĉistino,

“Ni obeis vin laŭeble. La Stana Lignohakisto kaj la

Birdotimigilo estas detruitaj; la Leono estas ligita en via

korteto. La malgrandan knabinon ni ne aŭdacas damaĝi,

nek la hundon kiun ŝi portas per siaj brakoj. Via rajto

estri nin nun finiĝis kaj vi neniam revidos nin.”

Kaj ĉiuj Flugantaj Simioj, forte ridante kaj babi-

lante kaj bruante, flugis en la aeron kaj baldaŭ ne plu

estis videblaj.

La Fian Sorĉistinon surprizis kaj ĉagrenis vidi la

markon sur la frunto de Doroteo, ĉar ŝi bone konsciis ke

150

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

nek la Flugantaj Simioj nek ŝi mem aŭdacos iel ajn dam-

aĝi la knabinon. Ŝi rigardis la piedojn de Doroteo, kaj

vidante la Arĝentajn Ŝuojn, ŝi komencis tremi pro timo,

ĉar ŝi sciis pri la potenca sorĉo kiu apartenas al ili.

Unue la Sorĉistino pensis forkuri de Doroteo; sed

hazarde ŝi rigardis en la okulojn de la infano kaj rima-

rkis kiom simpla estas la animo malantaŭ ili, kaj ke la

malgranda knabino ne scias pri la granda potenco kiun

provizas la Arĝentaj Ŝuoj al ŝi. Do la Fia Sorĉistino kaŝe

ridis kaj pensis, “Mi ankoraŭ povas sklavigi ŝin, ĉar ŝi ne

scias uzi sian potencon.” Ŝi diris al Doroteo, krude kaj

severe,

“Venu kun mi; kaj atentu obei kion ajn mi ordonos,

ĉar se ne, mi detruos vin same kiel mi detruis la Stanan

Lignohakiston kaj la Birdotimigilon.”

Doroteo sekvis ŝin tra multaj el la belaj ĉambroj en

la kastelo ĝis ili atingis la kuirejon, kie la Sorĉistino ordo-

nis ke ŝi purigu la potojn kaj kuirilojn kaj balau la

plankon kaj metadu lignon en la fajron.

Doroteo obeeme komencis labori, decidinte kiel eble

plej diligente labori; ĉar ŝin feliĉigis ke la Fia Sorĉistino

decidis ne mortigi ŝin.

Dum Doroteo diligente laboradis la Sorĉistino pla-

nis iri en la korteton kaj jungi la Malkuraĝan Leonon

kiel ĉevalon; amuzos ŝin, ŝi certis, devigi lin tiri ŝian

ĉaron kien ajn ŝi volos iri. Sed dum ŝi malfermis la por-

don la Leono muĝegis kaj saltis kontraŭ ŝin tiom feroce

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

151

ke la Sorĉistino ektimis, kaj elkuris kaj refermis la

pordon.

“Se mi ne povos jungi vin,” diris la Sorĉistino al la

Leono, parolante inter la bariloj de la pordo, “mi povos

malsatigi vin. Vi manĝos nenion ĝis vi obeos min.”

Do post tiam ŝi ne portis manĝon al la enkarcerig-

ita Leono; sed ĉiutage ŝi venis al la pordo je la tagmezo

kaj demandis,

“Ĉu vi pretas esti jungita kiel ĉevalo?”

Kaj la Leono respondis, “Ne. Se vi eniros ĉi tiun

korteton mi mordos vin.”

La kialo ke la Leono ne obeis la ordonon de la

Sorĉistino estis ke ĉiunokte, dum la virino dormis, Doro-

teo portis al li manĝaĵojn el la ŝranko. Manĝinte li kuŝiĝis

sur sia pajla lito, kaj Doroteo kuŝis apud li kaj apogis

sian kapon per lia mola, longa kolhararo, dum ili parolis

pri siaj problemoj kaj klopodis plani eskapon. Sed ili ne

povis elpensi metodon eliri la kastelon, ĉar ĝin konstante

gardadis la flavaj Palpbrumoj, kiuj estis sklavoj de la Fia

Sorĉistino kaj timis ŝin tiom ke ili obeis ĉiun ŝian

ordonon.

La knabino devis laboregi dum la tagoj, kaj ofte la

Sorĉistino minacis bati ŝin per la tiu malnova ombrelo

kiun ŝi ĉiam portis en sia mano. Sed, verdire, ŝi ne

kuraĝis bati Doroteon, pro la marko sur ŝia frunto. La

infano ne sciis tion, kaj timegis por si kaj por Toto. Unu-

foje la Sorĉistino batis Toton per sia ombrelo kaj la

152

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

kuraĝa hundeto kuregis al ŝi kaj mordis ŝian kruron. La

Sorĉistino ne sangis pro la mordo, ĉar ŝi estis tiom fia ke

la sango en ŝi jam antaŭ multaj jaroj sekiĝis.

La vivo de Doroteo fariĝis tre malfeliĉa dum ŝi kon-

sciiĝis ke estos eĉ malpli facile reiri al Kansas kaj

Onklino Em. Kelkfoje ŝi ploradis amare dum horoj, dum

Toto sidis ĉe ŝiaj piedoj kaj rigardadis ŝian vizaĝon,

ploretante malgaje por indiki kiom li kompatas sian mas-

trineton. Al Toto efektive ne gravis ĉu li estas en Kansas

aŭ la Lando Oz se Doroteo estas kun li; sed li sciis ke la

malgranda knabino estas malfeliĉa, kaj tio malfeliĉigis

ankaŭ lin.

Nu, la Fia Sorĉistino sopiregis posedi la Arĝentajn

Ŝuojn kiujn la knabino ĉiam surportis. Ŝiaj abeloj kaj ŝiaj

korvoj kaj ŝiaj vulpoj kuŝis amase sekiĝante, kaj ŝi jam

eluzis la potencon de la Ora Ĉapo; sed se ŝi povos akiri

la Arĝentajn Ŝuojn ili donos al ŝi pli da potenco ol ĉiuj

perditaĵoj. Ŝi zorge observis Doroteon, por trovi ĉu ŝi iam

demetas siajn ŝuojn, planante ŝteli ilin. Sed la infano tiom

fieris pri siaj belaj ŝuoj ke ŝi neniam deprenis ilin escepte

de nokte kaj banante sin. La Sorĉistino multe timis la

mallumon kaj ne kuraĝis eniri la ĉambron de Doroteo

nokte por preni la ŝuojn, kaj ŝia timego pri akvo estis pli

granda ol ŝia timo pri la mallumo, do ŝi neniam

proksimiĝis dum Doroteo banis sin. Efektive, la maljuna

Sorĉistino neniam tuŝis akvon, nek permesis ke akvo iel

tuŝu ŝin.

!(images/000100.jpg)

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

153

Sed la fiulino estis tre ruza, kaj ŝi finfine elpensis

rimedon akiri kion ŝi volas. Ŝi metis feran stangeton en la

mezon de la planko de la kuirejo, kaj per sia magio nev-

idebligis la feron por homaj okuloj. Sekve kiam Doroteo

marŝis trans la plankon ŝi stumblis pro la stangeto, ĉar ŝi

ne povis vidi ĝin, kaj ŝi sterniĝis sur la plankon. Ŝi ne

grave vundiĝis, sed dum la falo unu el la Arĝentaj Ŝuoj

defalis, kaj antaŭ ol ŝi povis atingi ĝin la Sorĉistino

forkaptis ĝin kaj metis ĝin sur sian propran maldikan

piedon.

Al la fia virino multe plaĉis la sukceso de ŝia

trompo, ĉar dum ŝi havos unu el la ŝuoj ŝi posedos

duonon de la potenco de ilia sorĉo, kaj Doroteo ne povos

uzi ĝin kontraŭ ŝin, eĉ se ŝi scius uzi ĝin.

La

malgranda

knabino,

vidante ke ŝi perdis unu el siaj

belaj ŝuoj, koleriĝis, kaj diris al la

Sorĉistino,

“Redonu al mi mian ŝuon!”

“Ne!” respondis la Sorĉ-

istino. “Nun ĝi estas mia ŝuo, ne

via.”

“Vi estas fiulino!” kriis Dor-

oteo. “Vi ne rajtas forpreni de mi

mian ŝuon.”

“Tamen mi retenos ĝin,” diris la

Sorĉistino, ridante pro ŝi,

154

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

kaj iun tagon mi sukcesos forpreni de vi ankaŭ la ali-

an ŝuon.”

Tio kolerigis Doroteon tiom ke ŝi prenis la sitelon

da akvo kiu staris proksime kaj verŝis ĝin sur la Sorĉisti-

non, malsekigante ŝin de la kapo ĝis la piedoj.

Tuj la fiulino ekkriegis pro timo, kaj, dum Doroteo

mirante rigardis, la Sorĉistino komencis forŝrumpi kaj

plene malestiĝi.

“Vidu kion vi faris!” ŝi kriis. “Post minuto mi estos

tute degelinta!”

“Vere mi bedaŭras,” diris Doroteo, kiu ja timis

vidante la Sorĉistinon fandiĝi kvazaŭ bruna sukero antaŭ

ŝi.

“Ĉu vi ne sciis ke akvo detruos min?” demandis la

Sorĉistino, per ploranta, senespera voĉo.

“Kompreneble ke ne,” respondis Doroteo. “Kiel mi

scius?”

“Nu, post kelkaj minutoj mi estos plene degelinta,

kaj la kastelo estos via. Mi agis fie dum mia vivo, sed mi

neniam supozis ke malgranda knabino kia vi povus dege-

ligi min kaj ĉesigi miajn fian agadon. Jen — mi finiĝas.”

Dirante tion la Sorĉistino fariĝis bruna, fandita, sen-

forma amasaĵo kaj komencis disverŝiĝi sur la puraj traboj

de la planko de la kuirejo. Vidante ke efektive ŝi ja plene

neniiĝis degele, Doroteo replenigis la sitelon per akvo kaj

ĵetis ĝin sur la makulegon. Kaj ŝi balais ĝin tra la por-

don. Preninte la Arĝentan Ŝuon, la sola restaĵo de la

!(images/000040.jpg)

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

155

maljunulino, ŝi purigis kaj sekigis ĝin per tuko, kaj reme-

tis ĝin sur sian piedon. Kaj nun, finfine libera agi

laŭvole, ŝi elkuris al la korteto por informi la Leonon ke

la Fia Sorĉistino de la Okcidento finiĝis, kaj ke ili ne plu

estas kaptitoj en fremda lando.

!(images/000119.jpg)

*“La simioj volvis multaj ŝnurojn ĉirkaŭ lian korpon.” *

!(images/000126.jpg)

Ĉapitro XIII.

La savo

!(images/000128.jpg)

MULTE PLAĈIS AL LA

re Malkuraĝa Leono aŭdi ke la

Fia Sorĉistino degelis pro sitelo

da akvo, kaj Doroteo tuj malŝlosis la

pordon de lia karcero kaj liberigis lin.

Kune ili eniris la kastelon, kie la

unua ago de Doroteo estis kunvoki ĉi-

ujn Palpbrumojn kaj informi ilin ke ili ne plu estas

sklavoj.

Estis tre multa ĝojo inter la flavaj Palpbrumoj, ĉar

ili devis laboregadi dum multaj jaroj por la Fia Sorĉistino,

kiu ĉiam tre kruele traktis ilin. Ili feriigis tiun tagon, tiam

kaj ĉiam poste, kaj pasigis la tempon festenante kaj

dancante.

“Se niaj amikoj, la Birdotimigilo kaj la Stana

160

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

Lignohakisto estus kun ni,” diris la Leono, “mi estus

estus plene feliĉa.”

“Ĉu eble ni povus savi ilin?” demandis la knabino,

esperoplene.

“Ni povos provi,” respondis la Leono.

Do ili alvokis la flavajn Palpbrumojn kaj demandis

al ili ĉu ili helpos savi iliajn amikojn, kaj la Palpebrumoj

diris ke ili volonte plej eble strebos komplezi Doroteon,

kiu ja liberigis ilin. Do ŝi elektis aron da Palpbrumoj kiuj

aspektis plej scioplenaj, kaj ili ĉiuj komencis serĉi. Ili

marŝis dum tiu tago kaj parto de la sekva ĝis ili atingis la

dis ebenaĵon kie kuŝis la Stana Lignohakisto, disbatita kaj

kavetigita. Lia hakilo kuŝis apud li, sed la klingo estis

rusta kaj la tenilo rompita.

La Palpbrumoj levis lin ameme per siaj brakoj, kaj

reportis lin al la Flava Kastelo, dum Doroteo larmis pro

la mizero de sia malnova amiko, kaj la Leono aspektis

sobra kaj bedaŭroplena.

Kiam ili atingis la kastelon Doroteo diris al la

Palpbrumoj,

“Ĉu estas stanistoj inter via popolo?”

“Ho, jes; kelkaj el ni estas tre bonaj stanistoj,” ili

diris al ŝi.

“Do venigu ilin al mi,” ŝi diris. Kaj kiam la stanis-

toj venis, kunportante ĉiujn siajn ilojn en korbo, ŝi

demandis,

“Ĉu vi povos rektigi tiujn misbataĵojn en la Stana

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

161

Lignohakisto, kaj reĝustigi la formon, kaj reluti lin kie li

rompiĝis?”

La stanistoj ekzamenis la Hakiston tre zorge kaj

poste respondis ke ili kredas ke ili povos ripari lin tiel ke

li estos egale bonstata kiel dekomence. Do ili komencis

labori en unu el la grandaj flavaj ĉambroj de la kastelo

kaj laboris dum tri tagoj kaj kvar noktoj, martelante kaj

tordante kaj fleksante kaj lutante kaj polurante kaj batante

la krurojn kaj korpon kaj kapon de la Stana Lignohak-

isto, ĝis fine li regajnis sian malnovan formon, kaj liaj

artikoj funkciis egale bone kiel antaŭe. Estas vere ke ili

devis surmeti plurajn flikojn, sed la stanistoj bone laboris,

kaj ĉar la Hakisto ne estis vantema al li tute ne ĝenis lin

la flikoj.

Kiam, fine, li marŝis en la ĉambron de Doroteo kaj

dankis ŝin ĉar ŝi savis lin, li tiom ĝojis ke li ploris pro

ĝojo, kaj necesis ke Doroteo zorgoplene viŝu ĉiun larmon

de lia vizaĝo per sia antaŭvesto, por ke liaj artikoj ne

rustu. Samtempe ŝiaj propraj larmoj fluis dense kaj rapide

pro la ĝojo rerenkonti sian malnovan amikon, kaj ne

necesis forviŝi tiujn larmojn. Rilate al la Leono, li viŝis

siajn larmojn tiom ofte per la pinto de sia vosto ke ĝi

tute malsekiĝis, kaj li devis eliri en la korton kaj teni ĝin

en la sunlumo ĝis ĝi sekiĝis.

“Se nur ni denove havus la Birdotimigilon kun ni,”

diris la Stana Lignohakisto, kiam Doroteo finis sian rak-

onton pri ĉio okazinta, “mi estus vere feliĉa.”

162

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

“Ni devas provi trovi lin,” diris la knabino.

Do ŝi vokis la Palpbrumojn por ke ili helpu ŝin, kaj

ili marŝis dum tiu tuta tago kaj parto de la sekva ĝis ili

atingis la altan arbon en kies branĉojn la Flugantaj

Simioj estis ĵetintaj la vestojn de la Birdotimigilo.

Ĝi estis tre alta arbo, kaj la trunko estis tiom glata

ke neniu povis grimpi ĝin; sed la Hakisto diris tuj,

“Mi hakos por faligi ĝin, kaj tiel ni povos atingi la

vestojn de la Birdotimigilo.”

Nu, dum la stanistoj laboradis por ripari la Haki-

ston mem, alia Palpbrumo, kiu estis oristo, faris tenilon el

solida oro por la hakilo kaj fiksis ĝin al la hakilo de la

Hakisto, por anstataŭi la malnovan rompitan tenilon.

Aliaj poluris la klingon ĝis la rusto estis tute forigita kaj

ĝi brilis kiel frotita arĝento.

Tuj post tiu diro, la Stana Lignohakisto tuj komen-

cis haki, kaj post nelonge la arbo falis bruege, kaj la

vestoj de la Birdotimigilo falis el la branĉoj kaj ruliĝis sur

la teron.

Doroteo prenis ilin kaj petis la Palpbrumojn reporti

ilin al la kastelo, kie ili plenigis ilin per bona, pura pajlo;

kaj jen! refariĝis la Birdotimigilo, tute renovigita, ripete

dankanta ilin ĉar ili savis lin.

Nun rekunigite, Doroteo kaj ŝiaj amikoj pasigis plu-

rajn feliĉajn tagojn en la Flava Kastelo, kie ili trovis ĉion

bezonatan por esti komfortaj. Sed unu tagon la knabino

pensis pri Onklino Em, kaj diris,

!(images/000132.jpg)

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

163

“Ni devas reiri al Oz, kaj plenumigi lian promeson.”

“Jes,” diris la Hakisto, kaj fine mi ricevos mian

koron.”

“Kaj mi ricevos mian cerbon,” diris la Birdotimigilo

ĝoje.

“Kaj mi ricevos mian kuraĝon,” diris la Leono

penseme.

“Kaj mi reiros al Kansas,” kriis Doroteo, kunfra-

pante la manojn. “Ho, ni ekiru al la Smeralda Urbo

morgaŭ!”

Ili decidis fari tion. La sekvan tagon ili kunvokis la

Palpbrumojn kaj adiaŭis ilin. La Palpbrumoj tre bedaŭris

ke ili foriros, kaj ili jam tiom ekamis la Stanan Lignohak-

iston ke ili petegis lin resti kaj

regi ilin kaj la Flavan Landon de

la Okcidento. Trovinte ke ili

nepre insistas foriri, la Palp-

brumoj donis kaj al Toto kaj al

la Leono po oran kolumon; kaj

al Doroteo ili prezentis belan

braceleton, inkrustitan per dia-

mantoj; kaj al la Birtotimigilo ili

164

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

donis orkapan marŝbastonon, por helpi lin marŝadi sen

stumbli; kaj al la Stana Lignohakisto ili proponis arĝen-

tan oleujon, inkrustitan per oro kaj ornamitan per valoraj

gemoj.

Ĉiu el la marŝontoj bele parolis responde al la kun-

venintaj Palpbrumoj, kaj ĉiuj premis la manon de ĉiu el

ili ĝis iliaj brakoj doloris.

Doroteo iris al la ŝranko de la Sorĉistino por plenigi

sian korbon per manĝaĵoj por la longa marŝado, kaj tie ŝi

vidis la Oran Ĉapon. Ŝi metis ĝin sur sian propran kapon

kaj trovis ke ĝi estas precize ĝustegranda por ŝi. Ŝi nenion

sciis pri la sorĉo de la Ora Ĉapo, sed ŝi vidis ke ĝi estas

bela, do ŝi decidis surporti ĝin kaj porti sian sunkufon en

la korbo.

Tiam, preparite por la marŝado, ili ekmarŝis cele la

la Smeraldan Urbon; kaj la Palpbrumoj trifoje hurais kaj

donis al ili multajn bonajn dezirojn kiujn ili kunportu.

kun si.

!(images/000134.jpg)

*“La Stanistoj laboris dum tri tagoj kaj kvar noktoj.” *

!(images/000137.jpg)

Ĉapitro XIV,

La Flugantaj

Simioj

!(images/000143.jpg)

MemoruKEne

ekzistis vojo — eĉ ne vojeto

— inter la kastelo de la Fia

Sorĉistino kaj la Smeralda

Urbo. Kiam la kvar marŝantoj

iris serĉi la Sorĉistinon ŝi vidis

ilin veni, do ŝi sendis la Flugantajn Simiojn por alporti

ilin al ŝi. Estis multe malpli facile trovi sian vojon tra la

grandaj kampoj da lekantetoj kaj flavaj ranunkoloj ol esti

portata. Ili sciis, kompreneble, ke ili devas iri rekte Ori-

enten, direkte al la leviĝanta suno, kaj ili komencis ĝuste.

Sed je la tagmezo, kiam la suno estis rekte super la

kapoj, ili ne sciis kie estas la oriento kaj kie la okciden-

to kaj

tial ili perdiĝis en la grandaj kampoj. Ili

!(images/000145.jpg)

168

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

plu marŝadis, tamen, kaj nokte la luno aperis kaj brilis

hele. Do ili kuŝiĝis inter la dolĉodoraj flavaj floroj kaj

profunde dormis ĝis la mateno — escepte de la Birdo-

timigilo kaj la Stana Lignohakisto.

La sekvan

La

matenon

sekvan

la suno

matenon la estis

s

malantaŭ

uno estis

nubo,

malantaŭ sed ili

nubo,

komencis marŝadi, kvazaŭ certaj laŭ kiu direkto ili iras.

sed ili komencis marŝadi, kvazaŭ certaj laŭ kiu direkto ili

“Se

iras. ni sufiĉe marŝos,” diris Doroteo, “ni atigos iun

lokon, mi certas.”

“Se ni sufiĉe marŝos,” diris Doroteo, “ni atingos iun

Sed tago post tago

lokon, mi certas.”

pasis, kaj ili ankoraŭ vidis antaŭ si

nur la flavajn

Sed tago kampojn.

post tago La Birdotimigilo

pasis, kaj ili

komencis

ankoraŭ vidis iom

antaŭ

plendi.

si nur la flavajn kampojn. La Birdotimigilo komencis iom

“Certe ni perdis la vojon,” li diris, “kaj se ni ne re

plendi.

trovos

ĝin sufiĉatempe

“Certe ni

por

perdis atingi

la

la

vojon,” Smeraldan

li diris,

Urbon

“kaj se ni mi

ne

neniam ricevos mian cerbon.”

retrovos ĝin sufiĉatempe por atingi la Smeraldan Urbon

“Nek mi mian koron,” deklaris

mi neniam ricevos mian cerbon.” la Stana Lignohakisto.

“Ŝajnas al mi ke mi apenaŭ povas atendi atingi Ozon, kaj

“Nek mi mian koron,” deklaris la Stana Lignohak-

nepre vi konfesus ke ni marŝas tre longe.”

isto. “Ŝajnas al mi ke mi apenaŭ povas atendi atingi

“Komprenu,” diris la Malkuraĝa Leono, kun ploreta

Ozon, kaj nepre vi konfesus ke ni marŝas tre longe.”

sono, “ mi ne kuraĝas

“Komprenu,”

e

diris terne

la M marŝadi

alkuraĝa kaj neniam

Leono, kun atingi

ploreta

iun ajn lokon.”

sono, “ mi ne kuraĝas eterne marŝadi kaj neniam atingi

Kaj Doroteo perdis

iun ajn lokon.”

esperon. Ŝi sidiĝis sur la herbaro kaj

rigardis siajn akompanantojn, kaj

Kaj Doroteo perdis

ili

esperon. Ŝi sidiĝis kaj

sur rigardis

la herb-

ŝin,

aro kaj Toto trovis

rigardis

unuafoje

siajn

en sia vi

akompanantojn, vo k

kaj e l

ili i tro la

sidiĝis cas

kaj

por ĉasi papilion kiu preterflugis lian kapon; do li elpuŝis

rigardis ŝin, kaj Toto trovis unuafoje en sia vivo ke li tro

sian langon kaj anhelegis

lacas por ĉasi kaj rigardis

papilion

Doroteon

kiu

kvazaŭ

preterflugis lian

demandante kion ili nun faru.

kapon; do li elpuŝis sian langon kaj anhel-

“Eble ni alvoku la Kampomusojn,” ŝi proponis.

egis kaj rigardis Doroteon kvazaŭ demand-

ante kion ili nun faru.

!(images/000149.jpg)

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

169

“Eble ni alvoku la Kampomusojn,” ŝi proponis.

“Verŝajne ili povos diri al ni la vojon al la Smeralda Urbo.”

“Certe ili povos,” kriis la Birdotimigilo; “kial ni ne elpen-

sis tion jam antaŭ nun?”

Doroteo blovis la malgrandan fajfilon kiun ŝi ĉiam

portis ĉirkaŭ la kolo ekde kiam la Reĝino de la Musoj

donis ĝin al ŝi. Post kelkaj minutoj ili aŭdis la

klakadon de piedetoj, kaj multaj el la malgrandaj grizaj

musoj venis kurante al ŝi. Inter ili estis la Reĝino mem,

kiu demandis, per sia alta voĉeto,

“Kion mi povas fari por miaj amikoj?”

“Ni perdis la vojon,” diris Doroteo. “Ĉu vi povas

diri al ni kie estas la Smeralda Urbo?”

“Certe,” respondis la Reĝino; “sed ĝi

estas multedistanca, ĉar vi ĝis nun ĉiam tenis

ĝin malantaŭ vi.” Ŝi ekrimar-

kis la Oran Ĉapon de Doroteo,

kaj diris, “Kial ne uzi la sorĉon

170

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

de la Ĉapo kaj alvoki la Flugantajn Simiojn al vi? Ili

portos vin al la Urbo de Oz en malpli ol horo.”

“Mi ne sciis ke estas sorĉo,” respondis Doroteo sur-

prizite. “Kio ĝi estas?”

“Ĝi estas skribita interne de la Ora Ĉapo,” respon-

dis la Reĝino de la Musoj; “sed se vi alvokos la

Flugantajn Simiojn ni nepre forkuru, ĉar ili estas tre

petolemaj kaj ilin multe amuzas ĉasi nin.”

“Ĉu ili do damaĝos min?” demandis la knabino

timoplene.

“Ho, ne; ili devas obei la portanton de la Ĉapo.

Adiaŭ!” Kaj ŝi forkuris, kaj ĉiuj musoj hastis sekvi ŝin.

Doroteo rigardis la internon de la Ora Ĉapo kaj

vidis kelkajn vortojn skribitajn sur la tegaĵo. Ili sendube,

ŝi pensis, estas la sorĉo, do ŝi legis la instrukciojn zorge

kaj metis la Ĉapon sur sian kapon.

“Ep-pe, pep-pe, kak-ke!” ŝi diris, starante per nur la

maldekstra piedo.

“Kion vi diris?” demandis la Birdotimigilo, kiu ne

sciis kion ŝi faras.

“Hil-lo, hol-lo, hal-lo!” ŝi pludiris starante, per nur

la dekstra piedo.

“Ha lo!” respondis la Stana Lignohakisto, trankvile.

“Ziz-zi, zuz-zi, zik!” diris Doroteo, kiu nun staris

per ambaŭ piedoj. Per tio la sorĉo estis plene dirita, kaj

ili aŭdis laŭtan babiladon kaj batadon de flugiloj, dum la

bando de Flugantaj Simioj flugis al ili. La Reĝo klinis sin

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

171

malalten antaŭ Doroteo, kaj demandis,

“Kion vi ordonas?”

“Ni volas iri al la Smeralda Urbo,” diris la infano,

“kaj ni perdis la vojon.”

“Ni portos vin,” respondis la Reĝo, kaj tuj kiam li

parolis du el la Simioj prenis Doroteon per siaj brakoj kaj

forflugis kun ŝi. Aliaj prenis la Birdotimigilon kaj la Hak-

iston kaj la Leonon, kaj unu malgranda Simio kaptis

Toton kaj fluge sekvis ilin, kvankam la hundo strebis

mordi lin.

La Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto unue

multe timis, ĉar ili memoris kiom mistraktis ilin antaŭe la

Flugantaj Simioj; sed ili vidis ke neniu damaĝo estas

intencata, do ili rajdis tra la aero tute feliĉe, kaj multe

ĝuis rigardi la belajn ĝardenojn kaj arbarojn tre distance

sube.

Doroteo trovis sin rajdanta facile inter du el la plej

grandaj Simioj, unu el ili estis la Reĝo mem. Ili estis for-

mintaj seĝon per siaj manoj kaj ili tre zorgis ne damaĝi

ŝin.

“Kial vi devas obei la sorĉon de la Ora Ĉapo?” ŝi

demandis.

“La rakonto estas longa,” respondis la Reĝo, kun

rido; “sed ĉar ni devos longe flugi estos distre rakonti al

vi pri ĝi, se vi deziras.”

“Mi volonte aŭskultos,” ŝi respondis.

“Iam,” komencis la estro, “ni estis libera popolo,

172

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

loĝanta feliĉe en la granda arbaro, flugante de arbo al

arbo, manĝante nuksojn kaj fruktojn, kaj agante laŭvole

sen nomi iun ajn mastro. Eble kelkaj el ni estis iom tro

petolemaj kelkfoje, flugante malalten por tiri la vostojn de

senflugilaj bestoj, ĉasante birdojn, kaj ĵetante nuksojn je la

homoj marŝantaj en la arbaro. Sed ni estis sen zorgoj kaj

feliĉaj kaj amuzoplenaj, kaj ĝuis ĉiun minuton de la tago.

Tio okazis antaŭ multaj jaroj, longe antaŭ ol Oz venis el

la nuboj por regi ĉi tiun landon.

“Ĉi tie vivis tiam, en la malproksima Nordo, bela

princino, kiu estis ankaŭ potenca sorĉistino. Ŝi uzis sian

magion nur por helpi la popolon, kaj laŭraporte ŝi

neniam damaĝis iun ajn bonan personon. Ŝi nomiĝis

Gajelet, kaj ŝi loĝis en bela palaco konstruita el grandaj

rubenaj blokoj. Ĉiu amis ŝin, sed ŝin plej malĝojigis ke ŝi

ne povis trovi amaton, ĉar la viroj estis ĉiuj tro stultaj kaj

malbelaj kaj ne taŭgis por esti edzo de tiom bela kaj

saĝa persono. Fine, tamen, ŝi trovis knabon kaj belan kaj

kuraĝan kaj nekutime saĝan. Gajelet decidis ke kiam li

fariĝos viro ŝi edzigos lin, do ŝi prenis lin al sia rubena

palaco kaj uzis sian magion por fortigi kaj bonigi kaj

beligi lin kiom povus virino deziri. Kiam li maturiĝis,

Kelala, tiel li nomiĝis, laŭdire estis la plej bona kaj plej

saĝa viro en la tuta lando, kaj lia vira beleco estis tiom

granda ke Gajelet amegis lin, kaj ŝi rapidis pretigi ĉion

por la geeziĝo.

“Mia avo estis tiutempe la Reĝo de la Flugantaj

!(images/000153.jpg)

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

173

Simioj kiuj loĝis en la arbaro proksime al la palaco de

Gajelet, kaj la maljunulo amis ŝercojn pli ol bonan

manĝon. Unu tagon, tuj antaŭ la geedziĝo, mia avo

flugadis kun sia bando kaj vidis Kelalan marŝantan apud

la rivero. Li estis vestita per riĉa kostumo el palruĝa silko

kaj purpura veluro, kaj mia avo decidis petoladi. Je lia

ordono la bando malsupren flugis kaj kaptis Kelalan, por-

tis lin per siaj brakoj ĝis ili estis is super la mezo de la

rivero, kaj faligis lin en la akvon.

“Elnaĝu, bela knabo,” kriis mia avo, “konstatu ĉu

la akvo makulis viajn vestojn!” Kelala estis tro saĝa por

ne do li naĝis,

naĝi, kaj

kaj

li

li

tute neniel

ne

aplombis

estis tro

pro sia

dolortita

bona

de sia for-

bona

tuno. Li

fortuno. ridis,

Li

kiam

ridis,

li

kiam revenis

li

al

revenis la

al l supro

a

de

supro

la

de

akvo,

la

kaj naĝis al la

l

bordo. Sed kiam Gajelet

G

kuris al li ŝi

trovis ke liaj silkaĵoj kaj veluraĵoj e

veluraĵoj stis

e

tute

stis

r

tute uinigitaj

r

de

uinigitaj

la rivero.

“La princino tre koleris, kaj ŝi sciis, kompreneble,

kiuj kulpis. Ŝi venigis ĉiujn Flugantajn Simiojn antaŭ

sin, kaj ŝi diris unue ke iliaj flugiloj estu kunligitaj kaj

ke ili estus traktitaj kiel ili traktis Kelalan, ili estus

faligitaj en la riveron. Sed mia avo forte pledis, ĉar li

sciis ke la Simioj dronos en la rivero se la flugiloj estos

ligitaj; kaj Kelala ankaŭ afable parolis favore pri ili; do

Gajelet fine nuligis la punon, kondiĉe ke la Flugantaj

Simioj por ĉiam plenumu trifoje la ordonojn de la

posedanto de la Ora Ĉapo. Tiu Ĉapo estis farita kiel

edziĝa donaco al Kelala, kaj laŭdire ĝi kostis al la prin-

174

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

cino duonon de ŝia regno. Kompreneble mia avo kaj ĉiuj

aliaj Simioj tuj akceptis la postulon, kaj tial ni estas tri-

foje sklavoj de la posedantoj de la Ora Ĉapo, negrave kiu

estas tiu posedanto.”

“Kaj kio okazis al ili?” demandis Doroteo, kiun tre

interesis la rakonto.

“Ĉar Kelala estis la unua posedanto de la Ora

Ĉapo,” respondis la Simio, “li la unua faris al ni siajn

ordonojn. Ĉar lia novedzino ne toleris vidi nin, li vokis

nin ĉiujn al si en la arbaro post la geedziĝo kaj ordonis

ke ni ĉiam restu kie ŝi neniam revidos Flugantan Simion,

kaj ni volonte obeis lin, ĉar ni ĉiuj timis ŝin.”

“Neniun alian taskon ni devis fari ĝis la Oran

Ĉapon akiris la manoj de la Fia Sorĉistino de la Okci-

dento, kiu devigis nin sklavigi la Palpbrumojn, kaj poste

peli Ozon mem el la Lando de la Okcidento. Nun la

Ora Ĉapo apartenas al vi, kaj trifoje vi rajtas ordoni nin.”

Dum la Simireĝo finis sian rakonton Doroteo mal-

suprenrigardis kaj vidis la verdajn, brilantajn murojn de la

Smeralda Urbo antaŭ ili. Ŝi miris pro la rapida flugo de

la Simioj, sed al ŝi plaĉis ke la flugo finiĝis. La strangaj

bestoj zorge metis la veturintojn antaŭ la pordegon de la

Urbo, la Reĝo klinis sin malalten antaŭ Doroteo, kaj post

tio li forflugis rapide, sekvate de sia tuta bando.

“Ni tre bone veturis,” diris la malgranda knabino.

“Jes, kaj ni trovis tre rapidan vojon el niaj prob-

lemoj,” respondis la Leono. “Kiom bonfortune estis ke vi

!(images/000155.jpg)

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

175

kunportis tiun mirindan Ĉapon!”

!(images/000158.jpg)

*La Simioj kaptis Doroteon per siaj brakoj kaj forflugis kun ŝi.” *

!(images/000162.jpg)

Ĉapitro XV.

Ili malmaskas

Ozon, la Teruran

!(images/000123.jpg)

la

kvar

veturintoj

marŝis al la granda

iam

pordego de la Smeralda Urbo kaj son-

igis la sonorilon. Post plurobla sonig-

ado ĝin malfermis la sama Pordogardisto

kiun ili antaŭe renkontis.

“Kion! Ĉu vi revenis?” li demandis,

surprizite.

“Ĉu vi ne vidas nin?” demandis la Birdotimigilo.

“Sed mi supozis ke vi intencis viziti la Fian Sorĉisti-

non de la Okcidento.”

“Ni ja vizitis ŝin,” diris la Birdotimigilo.

“Kaj ŝi lasis vin foriri?” demandis la viro, miroplene.

“Ŝi ne povis malpermesi, ĉar ŝi estas degeligita,”

180

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

klarigis la Birdotimigilo.

“Degeligita! Nu, jen tre plaĉa informo,” diris la viro.

“Kiu degeligis ŝin?”

“Doroteo,” diris la Leono solene.

“Mirige!” krietis la viro, kaj li klinis sin vere tre

malalten antaŭ ŝi.

Post tio li kondukis ilin en sian malgrandan

ĉambron kaj prenis la okulvitrojn el la granda kesto,

metis ilin sur iliajn okulojn, kaj ŝlosis ilin, same kiel

antaŭe. Poste ili trairis la pordon en la Smeraldan Urbon,

kaj kiam la popolo sciiĝis per la Pordogardisto ke ili fan-

dis la Fian Sorĉistinon de la Okcidento ili ĉiuj grupiĝis

ĉirkaŭ la veturintojn kaj sekvis ilin en granda amaso al la

Palaco de Oz.

La Soldato kun la Verdaj Lipharoj ankoraŭ gardis la

pordon, sed li tuj enlasis ilin, kaj ilin denove renkontis la

bela verda knabino, kiu tuj kondukis ĉiun el ili al ties

antaŭa ĉambro, por ke ili ripozu ĝis la Potenca Oz pre-

tos akcepti ilin.

La Soldato komunikigis la informon rekte al Oz ke

Doroteo kaj la aliaj veturintoj revenis, detruinte la Fian

Sorĉistinon; sed Oz ne respondis. Ili supozis ke la

Potenca Sorĉisto tuj akceptos ilin, sed tio ne okazis. Ili

ricevis neniun komunikon de li la sekvan tagon, nek la

postsekvan, nek la postpostsekvan. La atendado estis

enuiga kaj teda, kaj fine ilin ĉagrenis ke Oz tiel mistrak-

tas ilin, post sia postulo kiu suferigis kaj sklavigis ilin. Do

!(images/000146.jpg)

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

181

la Birdotimigilo fine petis ke la verda knabino portu

novan komunikon al Oz, dirante ke se li ne tuj perme-

sos ke ili eniru li alvokos la Flugantajn Simiojn por helpi

ilin, kaj trovi ĉu aŭ ne li plenumos sian promeson. Kiam

la Sorĉisto aŭdis tiun komunikaĵon li timegis kaj sendis

ordonon ke ili venu al la Tronĉambro je kvar minutoj

post la naŭa horo la sekvan matenon. Li unufoje renkon-

tis la Flugantajn Simiojn en la Lando de la Okcidento,

kaj li ne volis rerenkonti ilin.

La kvar veturintoj maldormis tiunokte, ĉar ĉiu prip-

ensis la donacon kiun Oz laŭ sia promeso donos. Doroteo

endormiĝis nur unufoje, kaj sonĝis ke ŝi estas en Kansas,

kie Onklino Em diras al ŝi sian ĝojon ke la knabineto

denove estas hejme.

Akurate je la naŭa horo la sekvan matenon la ver-

dliphara soldato renkontis ilin, kaj post kvar minutoj ili

ĉiuj eniris la Tronĉambron de la Potenca Oz.

Kompreneble ĉiu el ili anticipis vidi la Sorĉiston en la

formo kiun li antaŭe havis, kaj ĉiun multe surprizis serĉis

kiam ili ĉirkaŭrigardis kaj vidis tute neniun en la ĉambro.

Ili restis proksime al la pordo kaj eĉ pli proksime unu al

la alia, ĉar la silento en la malplena ĉambro timigis pli ol

ĉiu formo de Oz kiun ili antaŭe vidis.

Baldaŭ ili aŭdis Voĉon, kiu ŝajnis veni el loko ie

proksima al la supro de la granda kupolo, kaj ĝi diris,

solene.

“Mi estas Oz, la Potenca kaj la Terura. Kial vi

182

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

serĉas min?”

Ili rerigardis al ĉiu parto de la ĉambro, kaj, vidinte

neniun, Doroteo diris,

“Kie vi estas?”

“Mi estas ĉie,” respondis la Voĉo, “sed por la oku-

loj de ordinaraj mortemuloj mi estas nevidebla. Mi nun

sidiĝos sur mian tronon, por ke vi konversaciu kun mi.”

Vere, la Voĉo ŝajnis ĝuste tiam soni rekte el la trono

mem; do ili marŝis tien kaj staris en vico dum Doroteo

diris:

“Oz, ni venis por peti la plenumiĝon de la

promeso.”

“De kiu promeso?” demandis Oz.

“Vi promesis resendi min al Kansas kiam la Fia

Sorĉistino estos detruita,” diris la knabino.

“Kaj vi promesis doni al mi cerbon,” diris la

Birdotimigilo.

“Kaj vi promesis doni al mi koron,” diris la Stana

Lignohakisto.

“Kaj vi promesis doni al mi kuraĝon,” diris la

Malkuraĝa Leono.

“Ĉu la Fia Sorĉistino vere estas detruita?” deman-

dis la Voĉo, kaj Doroteo kredis ke ĝi iomete tremas.

“Jes,” ŝi respondis, “mi degelgis ŝin per sitelo da

akvo.”

“Nu!” diris la Voĉo, “tio okazis subite! Nu, revenu

al mi morgaŭ, ĉar mi bezonas tempon por pripensi la

!(images/000138.jpg)

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

183

aferon.”

“Vi jam havis multan tempon,” diris la Stana Ligno-

hakisto, kolere.

“Ni rifuzas atendi eĉ unu tagon pli,” diris la

Birdotimigilo.

“Plenumu viajn promesojn!” krietis Doroteo.

La Leono opiniis ke taŭgos timigi la Sorĉiston, do li laŭte

muĝis plenvoĉe, kaj tiu feroca sono tiom teruris Toton ke

li forsaltis alarmite kaj frapegis la ekranon kiu staris en

angulo. Dum ĝi brue falis ili rigardis tien, kaj la sekvan

momenton ĉiu el ili vere miris. Ĉar ili vidis, staranta en

precize tiu loko kiun la ekrano antaŭe kaŝis, malgrandan

maljunulon, kun kalva kapo kaj sulketoplena vizaĝo, kiu

ŝajne estis egale surprizita kiel ili. La Stana Lignohak-

isto, levinte sian hakilon, kuris al la vireto kaj estas estas

kriis,

“Kiu vi estas?”

“Mi estas Oz, la Potenca kaj la Terura,”

diris la malgranda viro,

per tremanta voĉo, “sed

ne batu min—mi petas,

ne batu—mi faros kion

ajn vi volos.”

Niaj amikoj rigar-

dis lin surprizite kaj

senesperigite.

“Mi kredis ke Oz

184

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

granda Kapo,” diris Doroteo.

“Kaj mi kredis ke Oz estas bela Damo,” diris la

Birdotimigilo.

“Kaj mi kredis ke Oz estas terura Besto,” diris la

Stana Lignohakisto.

“Kaj mi kredis ke Oz estas Globo de Fajro,” kriis la

Leono.

“Ne; vi ĉiuj eraris,” diris la malgranda viro humile.

“Mi nur ŝajnigis tion.”

“Ŝajnigis!” kriis Doroteo. “Ĉu vi ne estas Potenca

Sorĉisto?”

“Ĉit, karulino,” li diris; “ne tiom laŭte parolu, ĉar

oni aŭdos vin—kaj mi perdus ĉion. Oni kredas min

Potenca Sorĉisto.”

“Sed vi ja estas, ĉu ne?”

“Tute ne, karulino; mi estas nur ordinara homo.”

“Eĉ pli,” diris la Birdotimigilo, per doloroplena voĉo,

“vi estas ĉarlatano.”

“Ĝuste tiel!” deklaris la malgranda viro, kunfrotante

siajn manojn kvazaŭ la akuzo plaĉis al li; “Mi estas

ĉarlatano.”

“Sed ve!” diris la Stana Lignohakisto, “do kiel mi

akiros mian koron?”

“Kaj mi mian kuraĝon?” demandis la Leono.

“Kaj mi mian cerbon?” ploris la Birdotimigilo,

viŝante la larmojn el siaj okuloj per la maniko de sia

jako.

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

185

“Miaj karaj amikoj,” diris Oz, “bonvolu ne paroli pri

tiaj malgravaĵoj. Konsideru min, kaj mian malfeliĉan situ-

acion pro mia senmaskiĝo.”

“Ĉu neniu alia scias pri via fraŭdo?” demandis

Doroteo.

“Neniu, nur vi kvar—kaj mi mem,” respondis Oz.

“Mi trompis ĉiun dum tiom da tempo ke mi supozis ke

oni neniam sciiĝos. Mi eraregis kiam mi decidis permesi

ke vi eniru la Tronoĉambron. Kutime mi rifuzas vdi eĉ al

miajn regatojn, kaj tial ili kredas min terura.”

“Sed, mi ne komprenas,” diris Doroteo, konfuzite.

“Kiel vi povis aspekti granda Kapo al mi?”

“Tio estis nur trompo,” respondis Oz. “Bonvolu

sekvi min, kaj mi klarigos ĉion al vi.”

Li kondukis ilin en malgrandan ĉambron malantaŭ

la Tronoĉambro, kaj ili ĉiuj sekvis lin. Li gestis al unu

angulo, en kiu kuŝis la Granda Kapo, el multaj tavoloj de

papero, kaj kun zorge pentrita vizaĝo.

“Mi pendigis tion de la plafono per drato,” diris Oz;

“mi staris malantaŭ la ekrano kaj tiris fadenon, por ke la

okuloj moviĝu kaj la buŝo malfermiĝu.”

“Sed kiel vi faris la voĉon?” ŝi demandis.

“Nu, mi estas ventroparolisto,” diris la malgranda

viro, “kaj mi povas ĵeti la sono de mia voĉo al kie ajn mi

deziras; tiel ke vi supozis ke ĝi sonis el la Kapo. Jen la

aliaj trompiloj.” Li montris al la Birdotimigilo la robon

kaj la maskon per kiu li vestis sin kiam li aspektis bela

186

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

Damo, kaj la Stana Lignohakisto vidis ke la terura Besto

estis nur aro da haŭtoj kunkudritaj, kun lignaĵoj kiuj

elpremis la flankojn. Kaj la Globo de Fajro, nu la

Pseŭdosorĉisto ankaŭ pendigis tion de la plafono. Efek-

tive ĝi estis globo de kotono, sed kiam oleo estis surverŝita

la globo brulis feroce.

“Vere,” diris la Birdotimigilo, “vi hontu ke vi estas

tia ĉarlatano.”

“Mi hontas — certe mi hontas,” respondis la mal-

granda viro malgaje; “sed mi povis fari nenion alian.

Bonvolu sidiĝi, troviĝas multaj seĝoj; kaj mi rakontos al

vi mian historion.”

Do ili sidiĝis kaj aŭskultis dum li rakontis ĉi tiel:

“Mi naskiĝis en Omaha—”

“Sed, tio estas ne malproksime de Kansas!” kriis

Doroteo, ekscitite.

“Vi pravas; sed pli malproksime de ĉi tie,” li diris,

malgaje skuante sian kapon je ŝi. “Kiam mi plenkreskis

mi fariĝis ventroparolisto, kaj trejnis min tre lerta majstro.

Mi povas imiti ĉian birdon kaj beston.” Li miaŭis tiel

precize kiel katido ke Toton ekatentis kaj ekrigardis

ĉiudirekten por trovi ŝi estas. “Post iom da tempo,” pludi-

ris Oz, “tio tedis min, do mi fariĝis balonisto.”

“Kio estas tio?” demandis Doroteo.

“Persono kiu supreniras en balono ĉe cirko, por

instigi homojn alveni kaj pagi por vidi la cirkon,” li

klarigis.

!(images/000007.jpg)

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ

187

187

“Ho,” ŝi diris, “mi komprenas.”

“Nu, unu tagon mi supren-

iris “Nu,

en

unu

balono

tagon

kaj la

mi

ŝnuroj siupreniris

nter-

en balono kaj la

ŝnuroj implikiĝis

implikiĝis, tiel

tiel

ke

ke

mi

mi

ne

ne

povis povis malsupreniri. Ĝi

flugis super

denove

la nubojn,

malsupreniri.

tiom

Ĝi iris alten

tre

ke aerfluo kaptis ĝin

kkaj nokto

alten

mi

super la veturis tra

nubojn,

la

tiom aero,

alten kaj je la mateno de la

dua

ke tago mi vekiĝis

aerkurento trafis kaj

ĝin trovis

kaj

ke

por- la balono flosas super

nekonata bela lando.

tis ĝin multajn, multajn kilometr-

ojn “Ĝi

for. surteriĝis

Dum

iom

tago kaj post iom,

nokto mi kaj mi tute ne suferis

pro tio.

veturis Sed

tra mi

la trovis

aero, min

kaj inter

en

fremda

la

popolo, kiu, vid-

inte min veni el la nuboj, kredis

mateno de la dua tago mi vekiĝis

ke mi estas potenca

Sorĉisto.

kaj

Kompreneble,

trovis ke la

m

balono i lasis

flosas ke

s

ili

uper kredu tion,

nekonata

ĉar

kaj

ili

bela

timis min kaj promesis fari kion ajn mi volas.

lando.

“Nur

Ĝi m por distri min,

alsupreniris

kaj l

nerapide, aborigi

kaj mi la a

tute fablan

ne

popo-

estis dam-

lon, m

aĝita. i ordonis

Sed mi ke ili

trovis konstruu

min

ĉi

inter tiun Urbon,

nekonata

kaj m

popolo, ian

kiu,

Palacon;

vidante kaj

min ili volonte

veni el la kaj bone

nuboj,

faris

kredis tion.

ke mi Post

e

tio,

stas

mi

granda

decidis, ĉar

Sorĉisto.

la lando

Kompreneble estas

mi l

tiel

asis

verda

ilin k

kaj

redi

bela,

tion, ĉar ke

ili mi

timis

nomos ĝin la Smeralda Urbo, kaj por

min, kaj promesis fari kion mi volas. plitaŭgigi la nomon

mi metis verdajn

“Simple

okulvitrojn

por distri

s

min, ur ĉiujn

kaj

personojn,

okupi la

tiel

bonan

ke

popo-

ili vidis ĉion verda.”

lon, mi ordonis ke ili konstruu ĉi tiun Urbon, kaj mian

“Sed

palacon;

ĉu

kaj

ne

ili

estas

faris tion ĉio ĉi

volonte tie

kaj verda?”

bone.

demandis

Post tio mi

Doroteo.

pensis, ĉar la lando estis tiel verda kaj bela, ke mi nomos

ĝin “Ne

la S pli ol

meralda en ĉiu

Urbo, alia

kaj

urbo,”

por ke

respondis

la nomo

Oz;

pli

“sed

konvenu

kiam

mi m vi surhavas

etis verdajn verdajn okulvitrojn,

okulvitrojn sur

nu

ĉiujn

kompreneble

popolanojn,

ĉio

tiel ke

vidata aspektas verda. La

ĉio kion ili vidis estis verda. Smeralda Urbo konstruiĝis

antaŭ tre m

“Sed ultaj

ĉu jaroj,

ĉio

ĉar

ĉi

mi

tie

estis

ne

junulo

estas

kiam

verda?” la balono

demandis

portis min

Doroteo.

ĉi tien, kaj mi estas tre maljuna nun. Sed mia

popolo jam de longe portas verdajn okulvitrojn sur la oni

“Ne pli ol en ĉiu alia urbo,” respondis Oz; sed kiam

188

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

vi surhavas verdajn okulvitrojn, nu, kompreneble ĉio kion

vi vidas aspektas verda. La Smeralda Urbo estis konstru-

ita antaŭ tre multaj jaroj, ĉar mi estis junulo kiam la

balono portis min ĉi tien, kaj mi estas tre maljuna viro

nun. Sed mia popolo surportas verdajn okulvitrojn sur la

okuloj de tiom longe ke la plej multaj el ili kredas ke ĝi

vere estas Smeralda Urbo, kaj certe ĝi ja estas bela loko,

abundas juveloj kaj valoraj metaloj, kaj ĉio bona por

feliĉigi onin. Mi ame regas la popolon, kaj ili amas min;

sed ekde kiam ĉi tiu Palaco estis konstruita mi enfermas

min kaj rifuzis vidi tiun el ili.

“Unu el miaj plej grandaj timoj estis pro la Sorĉisti-

noj, ĉar kvankam mi mem havas tute nenian magian

potencon mi baldaŭ trovis ke la Sorĉistinoj vere kapablas

fari mirindaĵojn. Kvar Sorĉistinoj ekzistis en ĉi tiu lando,

kaj ili regis la popolojn kiuj loĝas en la Nordo kaj Sudo

kaj Oriento kaj Okcidento. Feliĉe, la Sorĉistinoj de la

Nordo kaj Sudo estis bonaj, kaj mi sciis ke ili ne dam-

aĝos min; sed la Sorĉistinoj de la Oriento kaj Okcidento

estis terure fiaj, kaj se ili ne kredus ke mi estas pli

potenca ol ili, ili certe detruus min. Do mi vivis kon-

stante timante ilin dum multaj jaroj; do vi povas

kompreni kiom mi ĝojis kiam mi informiĝis ke via domo

falis sur la Fian Sorĉistinon de la Oriento. Kiam vi venis

al mi mi volonte promesus ĉion ajn por ke vi neniigu la

alian Sorĉistinon; sed mi devas honte diri ke nun, post

ŝia degelo, mi ne povas plenumi miajn promesojn.”

!(images/000012.jpg)

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

189

“Laŭ mia opinio vi estas tre malbona persono,” diris

Doroteo.

“Ho ne, karulino; mi estas tre bona persono; sed mi

konfestas ke mi estas tre malkompetenta Sorĉisto.”

“Ĉu vi ne povas doni al mi cerbon?” demandis la

Birdotimigilo.

“Vi ne bezonas ĝin. Vi lernas ion novan ĉiutage.

Bebo havas cerbon, sed ĝi malmulton scias. Nur sperto

donas scion, kaj ju pli longe vi vivos, des pli multe vi

nepre spertos.”

“Eble,” diris la Birdotimigilo, “sed mi restos tre mal-

feliĉa se vi ne donos al mi cerbon.”

La falsa sorĉisto atente rigardis lin.

“Nu,” li diris ĝemante, “mi ne estas lerta magiisto, mi

jam diris tion al vi; sed se vi venos al mi morgaŭ Ne

matene, mi plenigos vian kapon per cerbo. Tamen mi ne

povas instrui vin ĝin uzi; vi mem devos eltrovi tion.”

“Ho, dankon—dankon!” kriis la Birdotimigilo.

“Mi eltrovos kiel uzi ĝin, tute

certe!”

“Sed

kion

pri

mia

kuraĝo?” demandis la Leono

maltrankvile.

“Vi havas multan kuraĝ-

on, mi certas,” respondis Oz.

“Vi nur bezonas memfidon.

!(images/000020.jpg)

190

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

ekzistas vivanto kiu ne timas kiam okazas danĝero. Vera

kuraĝo signifas fronti la danĝeron kiam vi timas, kaj tian

kuraĝon vi jam abunde posedas.”

“Eble, tamen malgraŭe mi timas,” diris la Leono.

“Mi estos tre malfeliĉa krom se vi ne donos al mi tian

kuraĝon kiu forgesigas pri timo.”

“Nu, bone; mi donos al vi tian kuraĝon morgaŭ,”

respondis Oz.

“Kion pri mia koro?” demandis la Stana

Lignohakisto.

“Nu, rilate al tio,” respondis Oz, “laŭ mi vi malpra-

vas pro via deziro havi koron. Koro plejofte malfeliĉigas.

Plej bone estus ke vi komprenu ke al vi tre bonsorte

mankas koro.”

“Pri tio vi kaj mi malsimile opinias,” diris la Stana

Lignohakisto. “Laŭ mia prefero, mi akceptos ĉian mal-

feliĉon senproteste, se vi donos al mi koron.”

“Bone,” respondis Oz humile. “Venu al mi

morgaŭ kaj vi ricevos koron. Mi ludis esti Sorĉisto

dum tiom da jaroj ke mi povos iomete pli ludi.”

“Kaj nun,” diris Doroteo, “kiel

mi reiros al Kansas?”

“Ni devos pripensi tion,” respon-

dis la malgranda viro. “Lasu min

konsideri la problemon dum du aŭ tri

tagoj kaj mi klopodos elpensi mani-

eron transporti vin super la dezerton.

!(images/000025.jpg)

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

191

Intertempe vi estos miaj bonvenaj gastoj, kaj dum vi loĝos

en la Palaco miaj servistoj servos vin kaj obeos ĉiun vian

deziron eĉ la plej malgrandan. Mi petas nur unu reko-

mpencon pro mia helpo — kiom ajn malgranda. Kaŝu

mian sekreton kaj diru al neniu ke mi estas ĉarlatano.”

Ili akceptis informi neniun pri tio kion ili trovis, kaj

reiris al siaj ĉambroj kun esperoj. Eĉ Doroteo esperis ke

“La Ĉarlatano, la Potenca, la Terura”, laŭ ŝia ŝercnomo

por li, trovos metodon resendi ŝin al Kansas, kaj se li

sukcesos ŝi pretis pardoni al li ĉion.

!(images/000033.jpg)

*“Ĝuste tiel! Mi estas ĉarlatano.” *

!(images/000037.jpg)

Ĉapitro XVI.

La magia arto

de la

Granda Ĉarlatano.

!(images/000043.jpg)

uLA SEKVAN MATENON

la Birdotimigilo diris al siaj

amikoj:

“Gratulu min. Mi finfine

ricevos mian cerbon de Oz. Kiam

mi revenos mi estos kiaj estas aliaj

homoj.”

“Mi ĉiam ŝatis vin kia vi

estas,” diris Doroteo simple.

“Vi afablas ŝatante Birdotimigilon,” li respondis.

“Sed certe vi pli alte estimos min kiam vi aŭdos la bele-

gajn pensojn kiujn produktos mia nova cerbo.” La

Birdotimigilo diris adiaŭ al ili per feliĉa voĉo kaj iris al

la Tronoĉambro, kie li frapis sur la pordon.

“Envenu,” diris Oz.

196

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

La Birdotimigilo eniris kaj trovis la malgrandan

viron sidanta apud la fenestro, profunde pensanta.

“Mi venis por mia cerbo,” komentis la Birdotimig-

ilo, iom malkviete.

“Ho, jes, sidiĝu en tiu seĝo, mi petas,” respondis

Oz. “Mi bezonas forpreni vian kapon, bonvolu pardoni,

sed tio estas necesa por povi meti vian cerbon en la

ĝustan lokon.”

“Nepardonpetinde,” diris la Birdotimigilo. “Volonte

vi deprenu mian kapon, se ĝi estos pli bona kiam vi

resurmetos ĝin.”

Do la Sorĉisto malfiksis lian kapon kaj elprenis la

pajlon. Post tio li eniris la malantaŭan ĉambron kaj pre-

nis malgrandan ceramikan poteton da brano, en kiun li

metis ankaŭ pinglojn kaj kudrilojn. Forte skuinte ĝin, li

metis ĝin en la supron de la kapo de la Birdotimigilo kaj

plenigis la vakan spacon per pajlo, por firme teni ĝin.

Kiam li finis refiksi la kapon de la Birdotimigilo sur lian

kapon li diris al li,

“Ekde nun vi estos vere pensamanta homo, ĉar mi

donis al vi cerbamikan menson.”

La Birdotimigilo estis kaj plaĉita kaj fiera pro la ple-

numiĝo de lia plej granda deziro, kaj varme dankinte

Ozon li reiris al siaj amikoj.

Doroteo rigardis lin scivole. Lia kapo ŝvelis pro la

cerbo.

“Kiel vi vin sentas?” ŝi demandis.

!(images/000047.jpg)

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

197

“Tre saĝa, efektive” li respondis fervore. “Kiam mi

kutimiĝos al mia cerbo mi scios ĉion.”

“Kial tiuj kudriloj kaj pingloj elpuŝas sin tra la

flankon de via kapo?” demandis la Stana Lignohakisto.

“Tio pruvas ke lia menso estas akra,” komentis la

Leono.

“Nu, mi devas iri al Oz por ricevi mian koron,”

diris la Stana Lignohakisto. Do li marŝis al la Tronoĉam-

bro kaj frapis sur la pordon.

“Envenu,” vokis Oz, kaj la Hakisto envenis kaj diris,

“Mi venis por mia koro.”

“Bone,” respondis la malgranda viro. “Sed mi devos

tondi truon en via brusto, por meti vian koron en la

ĝustan lokon. Mi esperas ke tio ne dolorigos vin.”

“Ho, ne,” respondis la Hakisto. “Mi tute ne sentos

ĝin.”

Do Oz elprenis tondilon de stanisto kaj tondis mal-

grandan, kvadratan truon

en la maldekstra flanko

de la brusto de la Stana

Lignohakisto. Post tio, li

iris al ŝranko de tirkestoj

kaj elprenis belan koron,

tute el silko kaj plenigi-

tan per segeroj.

“Vere bela, ĉu ne? li

demandis.

!(images/000053.jpg)

198

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

“Jes, ja!” respondis la Hakisto, al kiu ĝi multe

plaĉis. “Sed ĝi estas ĉu amema koro?”

“Nepre jes!” respondis Oz. Li metis la koron en la

bruston de la Hakisto kaj post tio li remetis la kvadraton

el stano, lutante ĝin nete kie ĝi estis eltondita.

“Finite” diris li; “nun vi havas koron kiu fierigus

ĉiun ajn homon. Mi bedaŭras ke mi devis fliki vian brus-

ton, sed vere tio estis necesa.”

“Ne ĝenas min la fliko,” fervore diris la feliĉa Hak-

isto. “Mi dankegas vin, kaj mi neniam forgesos vian kom-

plezon.”

“Ne menciinde,” respondis Oz.

Post tio la Stana Lignohakisto reiris al siaj

amikoj, kiuj deziris al li ĉian ĝojon pro lia bona

fortuno.

Nun la Leono marŝis al la

Tronoĉambro kaj frapis sur la pordon.

“Envenu,” diris Oz.

“Mi venis por mia kuraĝo,” anon-

cis la Leono, enirante la ĉambron.

“Bone,”

respondis

la

malgranda viro. “Mi portos

ĝin al vi.”

Li

iris

al

ŝranko

kaj

etendinte

sian brakon ĝis alta

breto li deprenis kvadra-

Kuraĝo

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

199

tan verdan botelon, kies enhavon li verŝis en verd-oran

teleron, bele ĉizitan. Metinte tion antaŭ la Malkuraĝan

Leonon, kiu flaris ĝin kvazaŭ malŝate, la Sorĉisto diris:

“Trinku.”

“Kio ĝi estas?” demandis la Leono.

“Nu,” respondis Oz, “se ĝi estus en vi, ĝi estus

kuraĝo. Vi scias, kompreneble, ke kuraĝo ĉiam estas

interna; do oni ne povas nomi ĉi tion kuraĝo antaŭ ol vi

glutis ĝin. Tial mi konsilas al vi trinki ĝin kiel eble plej

baldaŭ.”

La Leono ne plu hezitis, sed trinkis ĝis la telero

estis malplena.

“Kiel vi sentas vin nun?” demandis Oz.

“Plena de kuraĝo,” respondis la Leono, kiu reiris

ĝoje al siaj amikoj por informi ilin pri sia bona fortuno.

Oz, nun sola, ridetis al si pro sia sukceso doni al la

Birdotimigilo kaj al la Stana Lignohakisto kaj al la Leono

precize tion kion ili kredis deziri. “Kiel mi ne povas esti

ĉarlatano?” li diris, “kiam tiom da personoj devigas min

fari tion, kio tute ne estas farebla, kiel scias ĉiu homo?

Estis facile feliĉigi la Birdotimigilon kaj la Leonon kaj la

Hakiston ĉar ili imagis ke mi povas fari ĉion ajn. Sed

bezonata estos pli ol imago por reporti Doroteon al Kan-

sas, kaj mi certas ke mi ne scias kiel fari tion.”

!(images/000057.jpg)

*“‘Mi sentas min tre saĝa,’ diris la Birdotimigilo.” *

!(images/000065.jpg)

Ĉapitro XVII.

Kiel la balono

estis lanĉita.

!(images/000076.jpg)

orpasis

tri tagoj dum kiuj Doroteo tute ne ricevis komu-

nikon de Oz. Tiuj estis malfeliĉaj tagoj por la

malgranda knabino, kvankam ŝiaj amikoj estis tute

feliĉaj kaj kontentaj. La Birdotimigilo diris al ili

ke estas bonegaj pensoj en lia kapo; sed li rifuzis

diri ilin ĉar li sciis ke nur li mem povas kompreni ilin.

Kiam la Stana Lignohakisto marŝadis li sentis sian koron

skuiĝi en lia brusto; kaj li diris al Doroteo ke li trovas

ĝin pli afabla kaj pli amema ol tiu kiun li havis kiam li

konsistis el karno. La Leono deklaris ke li timas nenion

sur la tero, kaj li volonte frontus armeon aŭ dekduon da

ferocaj Kolizuloj.

204

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

Tiel ĉiu en la grupeto estis kontenta escepte de

Doroteo, kiu sopiris eĉ pli ol iam antaŭe reiri al Kansas.

La kvan tagon, ĝojigante ŝin, Oz ordonis ke ŝi ree-

niru la Tronĉambron, kaj kiam ŝi eniris li diris afable al

ŝi:

“Sidiĝu, karulino; mi kredas ke mi trovis metodon

forveturigi vin el ĉi tiu lando.”

“Al Kansas?” ŝi demandis fervore.

“Nu, mi ne certas pri Kansas,” diris Oz, “ĉar mi ne

povas eĉ konjekti pri ĝia direkto. Sed la unua tasko estas

transiri la dezerton, kaj post tio verŝajne estos facile trovi

vian vojon hejmen.”

“Kiel mi povos transiri la dezerton?” ŝi demandis.

“Nu, jen mia penso,” diris la malgranda viro.

“Komprenu, kiam mi venis al ĉi tiu lando mi flugis en

balono. Ankaŭ vi venis peraere, vin portis ciklono. Do mi

kredas ke la plej bona metodo retransiri la dezerton estos

peraera. Nu, mi tute ne kapablas krei ciklonon; sed mi

pripensadis la eblecojn, kaj mi kredas ke mi povos fari

balonon.”

“Kiel?” demandis Doroteo.

“Balono,” diris Oz, “estas el silko, sur kiu estas

tavolo de gluo por enteni la gason. Mi havas multan

silkon en ĉi tiu palaco, do tute ne estos malfacile fari la

balonon. Sed en la tuta lando ne estas gaso por plenigi la

balonon, por ke ĝi flugu.”

“Se ĝi ne flugos,” komentis Doroteo, “ĝi estos senu-

!(images/000080.jpg)

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

205

tila.”

“Vere,” respondis Oz. “Sed ekzistas alia rimedo por

flugigi ĝin, nome plenigi ĝin per varmega aero. Varmega

aero ne estas egale bona kiel gaso, ĉar se la aero malva-

rmiĝus la balono falus en la dezerton, kaj ni perdiĝus.”

“Ni!” kriis la knabino. “Ĉu vi akompanos min?”

“Jes, certe,” respondis Oz. “Min enuigas esti ĉarla-

tano. Se mi elirus ĉi tiun Palacon mia popolo tuj trovus

ke mi ne estas Sorĉisto, kaj ili koleriĝus kontraŭ min ĉar

mi trompis ilin. “Do mi devas resti fermita en ĉi tiujn

ĉambrojn tuttage, kaj estas tre tede. Mi multe preferus

reiri al Kansas kun vi kaj reesti en cirko.”

“Mi ĝuos vian kuneston,” diris Doroteo.

“Dankon,”

“Dankon,” li respondis. “Nun, se vi

helpos min kunkudri la silkon, ni komencu

labori pri la balono.”

Do Doroteo prenis kudrilon, kaj tuj

kiam Oz tondis striojn de silko ĝustaforme

la knabino zorge kunkudris ilin. Unue estis

strio el pala verda silko, sekvis strio el mal-

pala verda kaj post tio strio el smeralda ver-

da; ĉar Oz decidis fari la balonon laŭ

diversaj nuancoj de la koloro ĉirkaŭ

ili. Tri tagoj necesis por kunkudri

ĉiujn striojn, sed kiam ĝi estis finita

ili havis grandan sakon el verda silko

pli ol ses metrojn longa.

206

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

Post tio, Oz ŝmiris ĝian internon per tavolo de

maldensa gluo, por ke ĝi rezistu aerlikadon, kaj post tio li

anoncis ke la balono estas preta.

“Sed ni devos havi korbon en kiu ni veturos,” li

diris. Do li ordonis ke la Soldato kun la Verdaj Lipharoj

alportu grandan korbon por lavotaj vestaĵoj, kiun li fiksis

al la malsupro de la balono per ŝnuregoj.

Kiam ĝi estis tute preta, Oz disanoncigis inter sia

popolo ke li vizitos grandan fratan Sorĉiston kiu loĝas en

la nuboj. La informo disvastiĝis rapide tra la urbo kaj ĉiu

venis por rigardi la mirindaĵon.

Oz ordonis ke la balono estu portita antaŭ la Pala-

con, kaj la popolo rigardadis ĝin tre scivoleme. La Stana

Lignohakisto estis hakinta grandan amason da ligno, kaj

nun li bruligis ĝin, kaj Oz tenis la malsupron de la

balono super la fajro tiel ke la varmega aero kiu leviĝis

de la fajro plenigos la silkan sakon. Iom post iom la

balono ŝveliĝis kaj enaeriĝis, ĝis fine la korbo preskaŭ ne

plu tuŝis la teron.

Post tio, Oz eniris la korbon kaj diris al la tuta

popolo per laŭta voĉo:

“Mi nun foriros por viziti. Dum mi forestos la Bir-

dotimigilo regos vin. Mi ordonas ke vi obeu lin kiel vi

obeus min.”

La balono jam tiris forte por eskapi de la ŝnurego

kiu ligis ĝin al la tero, ĉar la aero en ĝi estis varmega, kaj

tio faris ĝin tiom malpli peza ol la aero ekster la

!(images/000088.jpg)

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

207

balono

balono ke ĝi tiregis klopodante alteniri en la ĉielon.

“Venu, Doroteo!” kriis la Sorĉisto. “Rapidu por ke la

balono ne forflugu sen vi!”

“Mi tute ne trovas Toton ie ajn,” respondis Doro-

teo, kiu ne volis forlasi sian hundon. Toto estis kurinta

inter la homamasonpor boji kontraŭ katideton, kaj fine

Doroteo trovis lin. Ŝi prenis lin kaj kuris cele la balonon.

Ŝi estis nur kelkajn paŝojn for de ĝi, kaj

Oz etendis siajn manojn por helpi ŝin eniri la

korbon, kiam krak! la ŝnuregoj rompiĝis kaj la

balono leviĝis en la aeron sen ŝi.

“Revenu!” ŝi kriegis. “Mi volas kuniri!”

“Mi ne povas reveni, karulino,” vokis Oz

el la korbo. “Adiaŭ!”

“Adiaŭ!” kriis

ĉiu, kaj ĉies okuloj

turniĝis supren al

kie la Sorĉisto ve–

turas en la korbo,

altiĝanta

ĉiumo-

mente eĉ pli en la

ĉielon.

Kaj de tiam

neniu revidis Oz-

on, la Mirindan

Sorĉiston,

kvan-

kam eble li ja

208

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

atingis Omahan sekure kaj tie estas nun, sed tion ni ne

scias. Sed la popolo ame memoris lin, kaj diris unu al la

alia,

“Oz estis ĉiam nia amiko. Kiam li estis ĉi tie li kon-

struis por ni ĉi tiun belan Smeraldan Urbon, kaj nun

dum lia foresto li lasis por ni la Saĝan Birdotimigilon por

regi nin.”

Tamen, dum multaj tagoj ili lamentis la perdiĝon

de la Mirinda Sorĉisto, kaj ne estis konsoleblaj.

!(images/000136.jpg)

Ĉapitro XVIII.

For al la Sudo

!(images/000082.jpg)

or

ploris

o

amare t e

pro la

o

perdiĝo de

ŝia espero reiri al sia hejmo en

Kansas; sed kiam ŝi konsider-

adis la aferon zorge, ŝi ĝojis ne

esti suprenirinta en balono. Tamen ŝi lamentis la perdon

de Oz, kaj ankaŭ lamentis ŝiaj akompanantoj.

La Stana Lignohakisto venis al ŝi kaj diris,

“Vere mi estus nedankema se mi ne lamentus la

viron kiu donis al mi mian belan koron. Mi volas iom

plori pro la foriro de Oz, se vi bonvolos forviŝi miajn lar-

mojn, por ke mi ne rustu.”

“Volonte,” ŝi respondis, kaj ŝi tuj

212

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

alportis tukon. La Stana Lignohakisto ploris dum pluraj

minutoj, kaj ŝi zorge atentis la larmojn kaj forviŝis ilin

per la tuko. Kiam li ne plu ploris li forte dankis ŝin kaj

oleumis sin zorge per sia juvelkovrita oleujo, por mal-

ebligi ruston.

La Birdotimigilo nun estis la reganto de la Smer-

alda Urbo, kaj kvankam li ne estis Sorĉisto la popolo

fieris pri li. “Ĉar,” ili diris, “en la tuta mondo ne ekzis-

tas alia urbo regata de pajloplenigita viro.” Kaj se ili ne

eraris, ili pravis.

La matenon post la leviĝo de la balono kun Oz la

kvar marŝintoj kuniĝis en la Tronoĉambro kaj diskutis. La

Birdotimigilo sidis sur la granda trono kaj la aliaj staris

respektoplene antaŭ li.

“Nia sorto efektive estis feliĉiga,” diris la nova

reganto; “ĉar ĉi tiu Palaco kaj la Smeralda Urbo nun

apartenas al ni, kaj ni povas fari kion ajn ni volas. Kiam

mi memoras ke antaŭ nelonge mi estis sur stango en

maizkampo de kultivisto, kaj ke nun mi estas la reganto

de ĉi tiu bela Urbo, mi vere kontentas pri mia sorto.”

“Ankaŭ mi,” diris la Stana Lignohakisto, “multe

kontentas pri mia nova koro; kaj, efektive, nur tion mi

volis en la tuta mondo.”

“Rilate al mi, mi kontentas sciante ke mi estas egale

kuraĝa kiel ĉiu alia besto dum la tuta historio, kaj eble

pli kuraĝa,” diris la Leono modeste.

“Se Doroteo nur kontentus loĝante en la Smeralda

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

213

Urbo,” pludiris la Birdotimigilo, “eble ni ĉiuj kontentus

kune.”

“Sed mi ne volas loĝi ĉi tie,” kriis Doroteo. “Mi

volas iri al Kansas, kaj loĝi kun Onklino Em kaj Onklo

Henriko.”

“Nu, do, kio estas farebla?” demandis la Hakisto.

La Birdotimigilo decidis pensi, kaj li tiom forte pen-

sis ke la pingloj kaj kudriloj komencis puŝi sin el lia

kapo. Fine li diris:

“Kial ne alvoki la Flugantajn Simiojn, kaj peti ilin

porti vin trans la dezerton?”

“Min tute ne trafis tiu ideo!” diris Doroteo ĝoje.

“Jen la solvo! Mi tuj alportos la Oran Ĉapon.”

Kiam ŝi estis alportinta ĝin en la Tronoĉambron ŝi

parolis la magiajn vortojn, kaj baldaŭ la bando de

Flugantaj Simioj flugis tra la malferman fenestron kaj

stariĝis antaŭ ŝi.

“Nun jam la duan fojon vi alvokis nin,” diris la

Simireĝo, klinante sin antaŭ la knabino. “Kion vi

deziras?”

“Mi deziras ke vi flugportu min al Kansas,” diris

Doroteo.

Sed la Simireĝo kapneis.

“Tio ne estas farebla,” li diris. “Ni apartenas al nur ĉi

tiu lando, kaj ne povas eliri ĝin. Neniam estis Flugantaj

Simioj en Kansas, kaj mi kredas ke neniam estos, ĉar ne

taŭgas ke ili estu tie. Ni volonte servos vin laŭ nia

!(images/000035.jpg)

214214

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ

povo,

povo se iel eble, sed ni ne povas transiri la dezerton.

Adiaŭ.”

Kaj denove klininte sin la Simireĝo etendis siajn

flugilojn kaj forflugis tra la fenestron, sekvate de sia

tuta bando.

Doroteo estis preskaŭ ploronta pro sia sen-

esperiĝo.

“Mi malŝparis la sorĉon de la Ora Ĉapo

senefike,” ŝi diris, “ĉar la Flugantaj Simioj ne povas

helpi min.”

“Estas tute vere tre domaĝe!” diris la bonkora

Hakisto.

La Birdotimigilo denove pensadis, kaj lia kapo

tiom terure ŝvelis ke Doroteo timis ke ĝi krevos.

“Ni alvoku la Soldaton kun la Verdaj Lipharoj,”

li diris, “kaj petu ke li konsilu nin.”

Do la Soldato estis alvo-

kita kaj eniris la Trono-

ĉambron timeme, ĉar dum Oz

vivis li neniam ricevis perme-

son trairi la pordon.

“Ĉi tiu knabineto,” diris la Birdotimigilo al la

Soldato, “volas transiri la dezerton. Kiel ŝi povos fari

tion?”

“Mi ne scias,” respondis la Soldato; “ĉar neniu

iam transiris la dezerton, krom se eble Oz mem faris

tion.”

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

215

“Ĉu ekzistas neniu kiu povas helpi min?” deman-

dis Doroteo fervore.

“Eble Glinda,” li sugestis.

“Kiu estas Glinda?” demandis la Birdotimigilo.

“La Sorĉistino de la Sudo. ŝi estas la plej potenca

Sorĉistino, kaj regas la Kvelulojn. Krome, ŝia kastelo

staras apud la dezerto, do eble ŝi scias metodon transiri

ĝin.”

“Glinda estas bona Sorĉistino, ĉu ne?” demandis la

infano.

“La Kveluloj opinias ke ŝi estas bona,” diris la Sol-

dato, “kaj ŝi estas afabla al ĉiu. Mi aŭdis ke Glinda estas

bela virino, kiu scias resti juna eĉ kvankam ŝi jam vivis

multegajn jarojn.”

“Kiel mi povos atingi ŝian kastelon?” demandis

Doroteo.

“La vojo al la Sudo estas rekta,” li respondis, “sed

oni diras ke ĝi estas plena de danĝeroj por marŝantoj.

Sovaĝaj bestoj loĝas en la arbaro, kaj raso de strangaj

homoj kiuj ne volas ke fremduloj trairu ilian landon. Pro

tio neniu Kvelulo ĝis nun iam venis al la Smeralda

Urbo.”

La Soldato tiam foriris kaj la Birdotimigilo diris,

“Ŝajnas ke malgraŭ la danĝeroj, plejbone estos ke

Doroteo marŝu al la Lando de la Sudo kaj petu ke

Glinda helpu ŝin. Ĉar, kompreneble, se Doroteo restos ĉi

tie ŝi neniam reiros al Kansas.”

!(images/000092.jpg)

216

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

“Evidente vi denove pensis,” komentis la Stana

Lignohakisto.

“Jes ja,” diris la Birdotimigilo.

“Mi akompanos Doroteon,” deklaris la Leono, “ĉar

mi enuas pro via urbo kaj sopiras la arbaron kaj la kamp-

aron. Mi efektive estas sovaĝa besto, sciu. Ankaŭe,

Doroteo bezonos protektanton.”

“Vi pravas,” akordis la Hakisto. “Mia hakilo eble

povos helpi ŝin; do ankaŭ mi akompanos ŝin al la Lando

de la Sudo.

“Kiam do ni ekiros?” demandis la Birdotimigilo.

“Ĉu vi kuniros?” ili demandis, surprizite.

“Certe. Sen Doroteo mi ne havus cerbon. ŝi levis

min de la stango en la maizkampo kaj venigis min al la

Smeralda Urbo. Do mia bona sorto ŝuldiĝas al ŝi, kaj mi

neniam apartiĝos de ŝi antaŭ ol ŝi finfine reiros al

Kansas.”

“Dankon,” diris Doro-

teo, kortuŝite.

“Vi ĉiuj estas vere afablegaj

al mi. Sed mi

deziras komenci kiel eble

plej baldaŭ.”

“ N i e k i r o s m o r g a ŭ

matene, respon-

dis la Birdotimigilo. “Do nun

ni ĉiuj pretigu

nin, ĉar la marŝado estos

longa.”

!(images/000016.jpg)

*“La Birdotimigilo sidis sur la *

*granda trono.” *

!(images/000002.jpg)

Ĉapitro XIX.

Ilin atakas la

Batalantaj Arboj.

!(images/000044.jpg)

uj la sekvan matenon Doroteo

adiaŭe kisis la belan verdan

knabinon, kaj ĉiuj premis la

manon de la Soldato kun la

Verdaj Lipharoj, kiu marŝis

kun ili ĝis la pordego. Kiam la Pordog-

ardisto revidis ilin li miregis ke ili volas

foriri el la bela Urbo por renkonti nov-

novajn problemojn. Sed li tuj malŝlosis iliajn okulvitrojn,

kiujn li remetis en la verdan keston, kaj donis al ili mul-

tajn bondezirojn por kunporti kun si.

“Vi nun estas nia reganto,” li diris al la Birdotimig-

ilo, “do nepre vi devos reveni al ni kiel eble plej baldaŭ.”

“Mi certe revenos se mi povos,” la Birdotimigilo

220

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

respondis; “sed unue mi devas helpi Doroteon reiri al sia

hejmo.”

Dum Doroteo lastafoje adiaŭis la bonhumoran

Gardiston ŝi diris:

“Oni tre afablis al mi en via belo Urbo, kaj ĉiu estis

tre ĝentila al mi. Mi ne povas esprimi kiom dankema mi

estas.”

“Ne provu, karulino,” li respondis. “Ni volonte

havus vin kun ni, sed se via deziro estas reiri al Kansas

mi esperas ke vi trovos rimedon.” Li malfermis la por-

don de la ekstera muro kaj ili eliris kaj komencis sian

marŝadon.

La suno brilegis dum niaj amikoj turnis siajn viza-

ĝojn cele la Landon de la Sudo. Ili estis ĉiuj

plejaltspiritaj, kaj ridis kaj interbabiladis. Doroteo denove

estis plengita de la espero iri al sia hejmo, kaj la Birdo-

timigilo kaj la Stana Lignohakisto ĝojis ĉar ili povis utili

al ŝi. Kaj la Leono, nu li flaris la freŝan aeron tre ple-

zure kaj balancis sian voston de flanko al flanko pro pura

ĝojo ĉar li denove estas en la kamparo, dum Toto kuris

ĉirkaŭ ilin kaj ĉasis la tineojn kaj papiliojn, tutdume gaje

bojante.

“Urboloĝado tute ne konvenas por mi,” komentis la

Leono, dum ili rapidpaŝe marŝadis. “Mi perdis multe da

mia karno ekde kiam mi ĉesis loĝis tie, kaj nun mi fervo-

ras trovi oportunon montri al la aliaj bestoj kiom kuraĝa

mi fariĝis.”

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

221

Ili nun turnis sin kaj lastafoje rigardis la Smeraldan

Urbon. Ili vidis nur amason da turoj malantaŭ la verdaj

muroj, kaj alte super ĉio estis la pintoj kaj kupolo de la

Palaco de Oz.

“Oz ja ne estis malbona Sorĉisto,” diris la Stana

Lignohakisto, dum li sentis sian koron frapadi la flankojn

de lia brusto.

“Li sciis doni al mi cerbon, vere tre bonan cerbon,”

diris la Birdotimigilo.

“Se Oz trinkus dozon de la sama kuraĝo kiun li

donis al mi,” aldonis la Leono, “li estus kuraĝa persono.”

Doroteo diris nenion. Oz ne plenumis sian prome-

son al ŝi, sed li ja klopodis, do ŝi pardonis lin. Ĉar, kiel li

diris, li estas bona persono, kvankam li estas malkompe-

tenta Sorĉisto.

La marŝado dum la unua tago trairis la verdajn

kampojn kaj brilajn florojn kiuj etendiĝis ĉirkaŭ la Smer-

alda Urbo ĉiuflanke. Ili dormis tiun nokton sur la

herbaro, kun nur la steloj super si; kaj ili tre bone

ripozis.

En la mateno ili plue marŝadis ĝis ili atingis den-

san arbaron. Tute ne estis eble ĉirkaŭiri ĝin, ĉar

laŭaspekte ĝi etendiĝis dekstren kaj maldekstren ĝis pre-

ter ilia vidpovo; kaj, krome, ili ne volis riski ŝanĝi sian

direkton ĉar ili timis ke ili perdiĝus. Do ili serĉis tiun

lokon kie estos plej facile eniri la arbaron.

La Birdotimigilo, kiu estis la unua en la vico, fine

!(images/000054.jpg)

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ

222

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

trovis grandan arbon kiu havis sufiĉe larĝetendajn

branĉojn ke estis sufiĉa spaco por ke ili povu marŝi sube.

Do li antaŭenmarŝis al la arbo, sed tuj kiam li subiris la

unuajn branĉojn ili klinis sin kaj ĉirkaŭvolvis lin, kaj la

sekvan minuton li trovis sin levita super la tero kaj ĵetita

kapantaŭen inter siajn kunmarŝantojn.

Tio ne damaĝis la Birdotimigilon, sed ĝi surprizis

lin, kaj li aspektis iom konfuzita kiam Doroteo levis lin.

“Jen alia spaco inter la arboj,” vokis la Leono.

“Mi la unua provu ĝin,” diris la Birdotimigilo, “ĉar

ne dolorigas min esti disdirekten ĵetita.” Li marŝis al alia

arbo, dum li parolis, sed ĝiaj branĉoj tuj kaptis lin kaj

reĵetis

“Estas

tre

strange,”

kriis Doroteo; “kion ni

faru?”

“Ŝajnas ke la arboj

decidis batali kontraŭ nin

kaj haltigi nian marŝadon,”

komentis la Leono.

“Mi

intencas

mem

provi,” diris la Hakisto, kaj

surŝultriginte sian hakilon li

marŝis al la unua arbo kiu

tiom mistraktis la Birdot-

imigilon.

Kiam

granda

branĉo kliniĝis por kapti lin

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

223

la Hakisto hakis ĝin tiom feroce ke li duonigis ĝin. Tuj

la arbo komencis skuadi siajn branĉojn kvazaŭ pro doloro,

kaj la Stana Lignohakisto submarŝis sendanĝere.

“Venu!” li kriis al la aliaj. “Rapide!”

Ĉiuj antaŭen kuris kaj subiris la arbon sen damaĝo,

escepte de Toto, kiun kaptis malgranda branĉo kaj skuis

ĝis li hurlis. Sed la Hakisto tuj dehakis la branĉon kaj

liberigis la hundeton.

La aliaj arboj de la arbaro tute nenion faris por bari

ilin, do ili decidis ke nur la unua vico de arboj kapablas

fleksi siajn branĉojn, kaj ke verŝajne tiuj arboj estas la

policistoj de la arbaro, kaj havas tiun mirigan kapablon

por forteni fremdulojn.

La kvar marŝantoj facile marŝis inter la arboj ĝis

atingi la plej foran randon de la arbaro. Tie, surprizate,

ili trovis antaŭ si altan muron el, ŝajne, blanka porcel-

ano. Ĝi estis glata, kiel la surfaco de telero, kaj pli alta ol

iliaj kapoj.

“Kion ni faru nun?” demandis Doroteo.

“Mi faros eskalon,” diris la Stana Lignohakisto, “ĉar

evidente ni devos transgrimpi la muron.”

!(images/000066.jpg)

*“La branĉoj klinis sin kaj ĉirkaŭvolvis lin.” *

!(images/000081.jpg)

Ĉapitro XX.

La delikata

Porcelana Lando.

!(images/000089.jpg)

DUMla Hakisto faris

eskalon el ligno

kiun li trovis en

la arbaro, Doroteo kuŝiĝis kaj

dormis, ĉar ŝi estis laca pro la

longa marŝado. La Leono ankaŭ

kunrulis sin por dormi kaj Toto

kuŝiĝis apud li.

La Birdotimigilo rigardis la Hakiston

labori, kaj diris al li:

“Mi ne povas kompreni kial tiu muro estas ĉi tie,

nek el kio ĝi konsistas.”

“Ripozigu vian cerbon kaj ne ĝenu ĝin pri la muro,”

respondis la Hakisto; “grimpinte ĝin ni scios kio estas

228

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

aliflanke.”

Post iom da tempo la eskalo estis finita. Ĝi aspektis

mallerte farita, sed la Stana Lignohakisto estis certa ke ĝi

estas fortika kaj bone taŭgos. La Birdotimigilo vekis Dor-

oteon kaj la Leonon kaj Toton, kaj diris al ili ke la

eskalo estas preta. La Birdotimigilo la unua grimpis la

eskalon, sed li estis tiom mallerta ke Doroteo devis tuj

sekvi lin por neebligi ke li falos. Kiam li metis sian

kapon trans la supron de la muro la Birdotimigilo diris,

“Nekredeble!”

“Plu grimpu,” kriis Doroteo.

Do la Birdotimigilo grimpis pli kaj sidiĝis sur la

supron de la muro, kaj Doroteo puŝis sian kapon trans la

muron kaj kriis,

“Nekredeble!” tute same kiel 1a Birdotimigilo.

Toto sekvis, kaj tuj komencis boji, sed Doroteo

silentigis lin.

Post li la Leono grimpis la eskalon, kaj la Stana

Lignohakisto estis la lasta; sed ambaŭ kriis, “Nekrede-

ble!” tuj kiam ili rigardis trans la muron. Kiam ili ĉiuj

sidis en vico sur la supro de la muro ili malsuprenrigar-

dis kaj vidis ion tre strangan.

Antaŭ ili estis grande etendiĝanta lando kies planko

estis glata kaj brilanta kaj blanka kiel la malsupro de

granda telero. Dise staris multaj domoj tute el porcelano

kaj brilkoloraj. Tiuj domoj estis tre malgrandaj, la plej

granda atingis nur la altecon de la talio de Doroteo.

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

229

Ankaŭ vidiĝis belaj malgrandaj brutodomoj, kiujn ĉirkaŭis

porcelanaj bariloj; kaj multaj bovinoj kaj ŝafoj kaj ĉevaloj

kaj porkoj kaj gekokoj, ĉiuj konsistantaj el porcelano,

staris en grupoj.

Sed plej strangaj estis la homoj loĝantaj en tiu kuri-

oza lando. Troviĝis melkistinoj kaj ŝafistinoj, kun

brilkoloraj korsaĵoj kaj oraj cirkletoj tute kovrantaj la

robojn; kaj princinoj kun plej belaj roboj el arĝento kaj

oro kaj purpuro; kaj ŝafistoj vestitaj per ĝisgenuaj kulotoj

kiujn ornamis vertikalaj ruĝetaj kaj flavaj kaj bluaj strioj,

kaj oraj bukoj sur la ŝuoj; kaj princoj kun juvelkovritaj

kronoj sur la kapoj, kaj ili surportis ermenajn robojn kaj

satenajn manteletojn; kaj komikaj klaŭnoj kun krisphavaj

roboj, kaj rondaj ruĝaj makuloj sur la vangoj kaj altaj,

pintaj ĉapoj. Kaj plej strange, la homoj ĉiuj konsistis el

porcelano, eĉ iliaj vestoj, kaj ili estis tiel malgrandaj ke la

plej alta elili ne estis pli alta ol genuo de Doroteo.

Unue neniu eĉ rigardis la alvenintojn, escepte de

unu malgranda purpura porcelana hundo kun tre granda

kapo, kiu iris al la muro kaj bojis je ili per voĉeto, kaj tuj

poste forkuris.

“Kiel ni malsupreniros?” demandis Doroteo.

Ili trovis la eskalon tro peza tiel ke ili ne povis

suprentiri ĝin, do la Birdotimigilo faligis sin de la muro

kaj la aliaj saltis sur lin por ke la malmola planko ne

damaĝu iliajn piedojn. Kompreneble ili zorgis ne fali sur

lian kapon por ke la pingloj ne penetru iliajn piedojn.

230

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

Kiam ĉiu jam malsupreniĝis sekure ili levis la Birdotimig-

ilon, kies korpo nun estis tre plata, kaj per frapetoj

reĝustigis lian pajlon.

“Ni devos transiri ĉi tiun strangan lokon por atingi

la alian flankon,” diris Doroteo; “ĉar estus malsaĝe iri ali-

direkte ol rekte Suden.”

Ili komencis marŝi tra la lando de la porcelana

popolo, kaj jam tuj ili proksimiĝis al porcelana melkis-

tino melkanta porcelanan bovinon. Dum ili proksimiĝis,

la bovino subite piedfrapis kaj renversis la tabureton, la

sitelon, kaj eĉ la melkistinon mem, kiuj ĉiuj falis sur la

porcelanan teron tre brue.

Doroteon ŝokis vidi ke kruro de la bovino estis

derompita, kaj ke la sitelo kuŝis multe dispecigita, kaj la

maldekstra kubuto de la kompatinda melkistino estis

noĉita.

“Jen!” kriis la melkistino kolere. “Vidu kion vi faris!

La kruro de mia bovino estas rompita, kaj mi devos kon-

duki ŝin al la riparisto por surgluigi ĝin. Pro kio vi venis

ĉi tien kaj timigis mian bovinon?”

“Mi multe bedaŭras,” respondis Doroteo, “bonvolu

pardoni nin.”

Sed la bela melkistineto estis multe tro ĉagrenita por

respondi. ŝi prenis la kruron paŭte kaj forkondukis sian

bovinon, la kompatinda besto lamis sur siaj tri kruroj.

Forirante la melkistino riproĉege transrigardis sian ŝul-

tron al la mallertaj fremduloj, premante sian noĉitan

!(images/000061.jpg)

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

231

kubuton al sia flanko.

Doroteo multe malĝojis pro tiu akcidento.

“Ni devos esti zorgoplenaj,” diris la

bonkora Hakisto, “por ke ni ne damaĝu tiom

ĉi tiujn belajn hometojn ke ili neniam

reĝustiĝos.”

Iom poste Doroteo renkontis vere belege

vestitan junan princinon, kiu ekhaltis tuj kiam

ŝi vidis la fremdulojn kaj komencis forkuri.

Doroteo volis pli detale vidi la princinon,

do ŝi kure sekvis ŝin; sed la porcelana knabino

kriis,

“Ne ĉasu min! Ne ĉasu min!”

Ŝia voĉeto estis tiom timoplena ke Doro-

teo ekhaltis kaj diris,

“Sed kial?”

“Ĉar,” respondis la princino, ankaŭ

haltinte, el sendanĝera malproksimo, “se mi

kuros mi eble falos kaj rompiĝos.”

“Sed ĉu ne eblus ripari vin?” diris la

knabino.

“Ho, jes; sed oni neniam estas egale

bela post ripariĝo, komprenu,” respondis la

princino.

“Verŝajne ne,” diris Doroteo.

“Pripensu S-ron Ŝerciston, unu el niaj

klaŭnoj,” pludiris la porcelanulino. “Li ĉiam

232

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

klopodas stari surkape. Li tiom ofte rompis sin ke cent

partoj de li estas riparitaj, kaj li tute ne plu estas bela.

Jen, li venas jam nun, vidu mem.”

Efektive, gaja malgranda klaŭno nun venis marŝante

direkte al ili, kaj Doroteo povis vidi ke malgraŭ liaj belaj

vestoj el ruĝo kaj flavo kaj verdo lin tute kovris fendetoj

ĉiudirekten irantaj kiuj klare montris ke li estis multparte

riparita.

La Klaŭno metis siajn manojn en siajn poŝojn, kaj

ŝveliginte siajn vangojn kaj kapoklinetinte al ili senrespe-

kte li diris:

“Mia kara dam’,

Pro kio jam

Okulo tre rigida?

Kvazaŭ estas vi

Nenio pli

Ol fajrŝovil’ ridiga!”

“Silentu, sinjoro!” diris la Princino; “jen fremduloj

respektendaj!”

“Mi venis ek’, do jen respekt’” deklaris la Klaŭno,

kaj tuj li surkapen stariĝis.

“Ne ĝenu vin S-ro Ŝercisto,” diris la Princino al

Doroteo; “lia kapo estas multe fendita, kaj tio malsaĝigas

lin.”

“Li tute ne ĝenas min,” diris Doroteo. “Sed vi estas

belega,” ŝi pludiris, “certe mi amegus vin. Ĉu vi perme-

sos ke mi reportu vin al Kansas, kaj metu vin sur la

!(images/000115.jpg)

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ

233

kamenbreton de Onklino

Em? Mi povus porti vin

en mia korbo.”

“Tio tre malfeliĉ-

igus min,” respondis la

porcelana Princino. “Sciu

ke ĉi tie en nia lando ni

loĝas kontente, kaj

ni povas paroli kaj

ĉirkaŭmoviĝi

laŭ-

plaĉe. Sed kiam iu

el ni estas forpren-

ita niaj artikoj tuj

rigidiĝas, kaj ni

nur staras rekte kaj

belaspektas. Kom-

preneble oni ne

volas

ion

alian

kiam ni estas sur

kamenbretoj

kaj

234

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

ŝrankoj kaj salontabloj, sed niaj vivoj estas multe pli agra-

blaj ĉi tie en nia propra lando.”

“Mi neniel volus malfeliĉigi vin!” krietis Doroteo.

“Do mi nur diros adiaŭ.”

“Adiaŭ” respondis la princino.

Ili zorgoplene marŝis tra la porcelana lando. La

bestetoj kaj homoj forkuris por eviti ilin, timante ke la

fremduloj rompos ilin, kaj post proksimume horo la

marŝantoj atingis la alian flankon de la lando kaj la por-

celanan muron.

Ĝi estis malpli alta ol la unua, tamen, kaj starante

sur la dorso de la Leono ili ĉiuj sukcesis grimpadi al la

supro. Post tio la Leono kuntiris siajn krurojn kaj saltis

sur la muron; sed ĝuste kiam li saltis li renversis por-

celanan preĝejon per sia vosto kaj plene disfrakasis ĝin.

“Domaĝe,” diris Doroteo, “sed mi vere kredas ke

nur tre bonŝance ni ne pli damaĝis tiujn hometojn ol per

rompo de kruro de bovino kaj de preĝejo. Ili estas tiom

rompeblaj!”

“Tiel ja estas,” diris la Birdotimigilo, “kaj mi dank-

emas ĉar mi konsistas el pajlo kaj ne estas facile rompata.

Oni povas sperti multon pli malbonan en la mondo ol

esti Birdotimigilo.”

!(images/000120.jpg)

*“La homoj ĉiuj konsistis el porcelano.” *

!(images/000049.jpg)

Ĉapitro 25

La Leono fariĝas

la Reĝo de la Bestoj.

!(images/000129.jpg)

tinginte

la mal

supron de la porcelana

muro, la marŝantoj trovis sin en mal-

agrabla lando, plena de marĉoj

kaj kovrita de alta fiherbaro. Estis

malfacile marŝi longe sen fali en koto-

plenajn truojn, ĉar la herbaro estis densega kaj kaŝis ilin.

Tamen, zorgante pri sia marŝado ili sukcesis sekure atingi

solidan teron. Sed ĉi tie la lando ŝajnis eĉ pli sovaĝa, kaj

post longa enuiga marŝado tra la herbaĵaro ili

eniris alian arbaron, kie la arboj estis pli

grandaj kaj pli malnovaj ol ĉiuj kiujn ili ĝis

238

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

tiam vidis.

“Jen arbaro vere belega,” deklaris la Leono, ĉirkaŭ-

rigardante ĝojoplene; “neniam mi vidis pli belan lokon.”

“Iom deprima,” diris la Birdotimigilo.

“Tute ne,” respondis la Leono; mi volonte loĝus ĉi

tie dum la tuta vivo. Rimarku la molecon de la sekaj

folioj sub la piedoj kaj la riĉecon kaj verdecon de la

musko kroĉiĝinta al la malnovaj arboj. Certe neniu sovaĝa

besto povus deziri pli plaĉan hejmon.”

“Eble nun estas sovaĝaj bestoj en la arbaro,” diris

Doroteo.

“Verŝajne jes,” respondis la Leono; “kvankam mi

neniun vidas ĉirkaŭmarŝanta.”

Ili marŝis tra la arbaro ĝis fariĝis tro mallume por

plia marŝado. Doroteo kaj Toto kaj la Leono kuŝiĝis por

dormi, dum la Hakisto kaj la Birdotimigilo gardis ilin,

kiel kutime.

Post la mateniĝo ili rekomencis marŝi. Antaŭ ol ili

marŝis grandan distancon ili aŭdis mallaŭtan sonon, kiel

de la muĝetado de multaj sovaĝaj bestoj. Toto ploretis iom

sed neniu el la aliaj timis kaj ili plu laŭiris la multe

uzitan vojeton ĝis ili atingis malferman lokon en la

arbaro, en kiu estis kunen venintaj vidis centoj da

ĉiuspecaj bestoj. Estis tigroj kaj elefantoj kaj ursoj kaj

vulpoj kaj lupoj kaj ĉiu alia ebla besto, kaj dummomente

Doroteo timis. Sed la Leono klarigis ke la bestoj disku-

tas, kaj laŭ ilia kriado kaj muĝado li supozas ke ili sentas

!(images/000133.jpg)

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

239

gravan minacon.

Dum li parolis pluraj bestoj ekrimarkis lin, kaj tuj la

tuta bestaro eksilentis kvazaŭ pro magio. La plej granda

tigro venis al la Leono kaj klinis sin, dirante,

“Bonvenon, Reĝo de Bestoj! Vi venis bontempe por

batali kontraŭ nian malamikon kaj revenigi pacon al ĉiuj

bestoj de la arbaro.”

“Kio ĝenas vin?” de-

mandis la Leono trankvile.

“Nin ĉiujn

minacas,”

res-

pondis la tigro,

“feroca malami-

ko kiu lastatem-

pe venis en ĉi

tiun arbaron. Ĝi

estas

giganta

monstro, kvazaŭ

granda araneo,

kun korpo tiel

granda kiel de

elefanto kaj kru-

roj longaj kiel

de

arbotrunko.

Ĝi havas ok ti-

ajn longajn kru-

rojn, kaj dum la

240

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

monstro rampas tra la arbaro li kaptas beston per kruro

kaj tiras ĝin al sia buŝo, kie li manĝas ĝin samkiel ara-

neo manĝas muŝon. Neniu el ni estas sekura dum tiu

feroca besto vivas, kaj ni okazigis kunvenon por decidi

kiel prizorgi nin kiam vi venis inter nin.”

La Leono pensis dummomente.

“Ĉu loĝas aliaj leonoj en ĉi tiu arbaro?” li

demandis.

“Ne; ja ekzistis kelkaj, sed la monstro manĝis ilin

ĉiujn. Kaj, krome, estis neniu inter ili eĉ iomete tiom

granda kaj brava kiel vi.”

“Se mi senvivigos vian malamikon ĉu vi klinos vin

antaŭ mi kaj obeos min kiel la Reĝon de la Arbaro?”

demandis la Leono.

“Volonte ni faros tion,” respondis la tigro, kaj ĉiuj

aliaj bestoj tie muĝegis per forta voĉo: “Nepre jes!”

“Kie estas tiu granda araneo via nun?” demandis la

Leono.

“Tie for, inter la kverkarboj,” diris la tigro, indi-

kante per sia antaŭpiedo.

“Bone prizorgu ĉi tiujn amikojn miajn,” diris la

Leono, “kaj mi tuj iros kontraŭbatali la monstron.”

Li diris “Ĝis revido” al siaj kamaradoj kaj kaj for-

marŝis fiere por kontraŭbatali la malamikon.

La granda araneo dormis kiam la Leono trovis ĝin,

kaj ĝi aspektis tiom malbela ke ĝia malamiko suprentur-

nis sian nazon naŭzite. Ĝiaj kruroj ja estis longegaj kiel

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

241

diris la tigro, kaj ĝia korpo kovrita de densa nigra hararo.

Ĝi havis grandan buŝon, kun aro da akraj dentoj duonan

metron longaj; sed ĝian kapon ligis al la dika korpo kolo

maldika kiel la talio de vespo. Tio indikis al la Leono la

plej bonan manieron ataki la beston, kaj ĉar li sciis ke

estas pli facile ataki ĝin kiam ĝi dormas ol dum ĝi estas

veka, li saltegis kaj rekte trafis la dorson de la monstro.

Per unu batego de sia peza piedo, armita per akraj ungoj,

li batis la aranekapon de ĝia korpo. Desaltinte, li rigardis

ĝis la longaj kruroj ĉesis moviĝadi, kaj li sciis ke nun ĝi

estas tute morta.

La Leono reiris al la malfermaĵo kie la bestoj de la

arbaro atendas lin kaj diris fiere,

“Vi ne plu bezonas timi vian malamikon.”

Ĉiuj bestoj klinis sin antaŭ la Leono, nomante lin

Reĝo, kaj li promesis reveni kaj regi ilin tuj kiam Doro-

teo estos definitive veturanta al Kansas.

!(images/000141.jpg)

ĈAPITRO XXII.

La Lando de

la Kveluloj

!(images/000026.jpg)

la ceteron de la arbaro pasis

ra la marŝantoj sekure, kaj kiam

ili venis el ĝia mallumo ili vidis

antaŭ si krutan monteton, kovritan,

de la supro ĝis la malsupro, de grandaj

pecoj de rokoj.

“Estos malfacile grimpi,” diris la Birdotimigilo,

“tamen necesas transiri la monteton.”

Do li kondukis kaj la aliaj sekvis. Ili estis preskaŭ

atingintaj la unuan rokon kiam ili aŭdis raŭkan voĉon

krii,

“Fortenu vin!”

“Kiu vi estas?” demandis la Birdotimigilo. Kapo

246

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

montris sin super la roko kaj la sama voĉo diris,

“Ĉi tiu monteto apartenas al ni, kaj ni ne permesas

ke oni transiru ĝin.”

“Sed ni devas transiri,” diris la Birdotimigilo. “Ni

iras al la Lando de la Kveluloj.”

“Tamen ne!” respondis la voĉo, kaj venis el mal-

antaŭ la roko la plej stranga homo kiun iam vidis la

marŝantoj.

Li estis tre malalta kaj dika kaj havis grandan

kapon, kiu estis supre plata kaj ĝin subtenis dika kolo

plena de faldomarkoj. Sed li tute ne havis brakojn, kaj,

vidante tion, la Birdotimigilo ne kredis ke tia senhelpa

ulo povus malebligi ke ili grimpu la monteton. Do li

diris,

“Mi bedaŭras ne plenumi vian volon, sed ni devas

transiri vian monteton negrave ĉu aŭ ne tio plaĉas al vi,”

kaj li aŭdace antaŭenmarŝis.

Rapide kiel fulmo la kapo de la viro pafiĝis antaŭen

kaj lia kolo etendiĝis ĝis la supro de la kapo, kie ĝi estis

plata, batis la mezon de la Birdotimigilo kaj rulfaligis lin

kap-super-kapen laŭ la deklivo. Preskaŭ same rapide kiel

ĝi venis, la kapo reiris al la korpo, kaj la viro raŭke ridis

dirante,

“Malpli facile ol vi supozas!”

Ĥoro de laŭta ridado sonis de la aliaj rokoj, kaj

Doroteo vidis centojn da senbrakaj Martelkapuloj sur la

monteto, ĉiu malantaŭ roko.

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

247

La Leono forte koleriĝis pro la ridado kaŭzita de la

misfortuno de la Birdotimigilo, kaj laŭte muĝante li ton-

dre suprenkuris la monteton.

Denove kapo rapide elpafiĝis, kaj la granda Leono

ruliĝis malsupren laŭ la deklivo kvazaŭ trafita de

kanonobuso.

Doroteo malsupren kuris por helpi la Birdotimig-

ilon surpiediĝi, kaj la Leono iris al ŝi, iom kontuzita kaj

dolorigita, kaj diris,

“Estas senutile batali kontraŭ homojn kun pafiĝan-

taj kapoj; neniu povas venki ilin.”

“Kion do ni povas fari?”

“Alvoku la Flugantajn Simiojn,” proponis la Stana

Lignohakisto; “vi ankoraŭ rajtas ordoni al ili unu fojon

pli.”

“Bone,” ŝi respondis, kaj surmetinte la Oran Ĉapon

ŝi parolis la magiajn vortojn. La Simioj, kiel kutime, tujis,

kaj post malmultaj momentoj la tuta bando staris antaŭ

ŝi.

“Kion vi ordonas?” demandis la Reĝo de la Simioj,

malalten klinante sin.

“Portu nin trans la monteton al la Lando de la Kve-

luloj,” respondis la knabino.

“Tiel estos,” diris la Reĝo, kaj tuj la Flugantaj

Simioj prenis la kvar marŝintojn kaj Toton per siaj bra-

koj kaj fluge forportis ilin. Dum ili transflugis la

monteton la Martelkapuloj kriegis ĉagrenite, kaj pafis

248

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

siajn kapojn altenaeren, sed ili ne povis trafi la Flugan-

tajn Simiojn, kiuj portis Doroteon kaj ŝiajn kamaradojn

sekure trans la monteton kaj surterigis ilin en la bela

Lando de la Kveluloj.

“Nun la lastan fojon vi povis alvoki nin,” diris la

estro al Doroteo; “do adiaŭ kaj bonfortunon al vi.”

“Adiaŭ, kaj tre grandan dankon,” respondis la

knabino; kaj la Simioj alteniris en la aero kaj post mal-

pli ol momento ili estis jam for de vidpovo.

La Lando de la Kveluloj aspektis riĉa kaj feliĉa.

Estis nenombreblaj kampoj de maturiĝanta greno, kaj

inter ili estis bone pavimitaj vojoj, kaj belaj ondetantaj

riveretoj kiujn transiris fortikaj pontoj. La bariloj kaj

domoj kaj pontoj estis ĉiuj brile ruĝaj, same kiel en la

Lando de la Palpbrumoj ili estis flavaj, kaj bluaj en la

Lando de la Manĝtuloj. La Kveluloj mem, malaltaj kaj

dikaj, kompaktaj kaj afablaj estis plene vestitaj per ruĝo,

kiu brilis kontraŭ la fono de verda herbaro kaj flaviĝanta

greno.

La Simioj surterigis ilin proksime al kampodomo,

kaj la kvar marŝantoj iris al ĝi kaj frapis sur la pordon.

Ĝin malfermis la edzino de la kultivisto, kaj kiam Doro-

teo petis manĝaĵon la virino bone manĝigis ilin ĉiujn,

donante tri specojn de kukoj kaj kvar specojn de dolĉaj

biskvitoj, kaj teleron da lakto al Toto.

“Kiom distanca estas la Kastelo de Glinda,” deman-

dis la infano.

!(images/000099.jpg)

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

249

“Ne tre distanca,” respondis la edzino de la kultiv-

isto. “Laŭiru la vojon Suden kaj vi baldaŭ atingos ĝin.”

Dankinte la afablan virinon, ili rekomencis marŝi laŭ

la kampoj kaj trans la belajn pontojn ĝis ili vidis antaŭ si

tre belan Kastelon. Antaŭ la pordegoj estis tri junaj knab-

inoj, vestitaj per belaj ruĝaj uniformoj ornamitaj per ora

pasamento; kaj kiam Doroteo proksimiĝis unu el ili diris

al ŝi,

“Kial vi venis al la Suda Lando?”

“Por konsulti la Bonan Sorĉistinon loĝantan ĉi tie,”

ŝi respondis. “Ĉu vi bonvolos konduki min al ŝi?”

“Diru al mi vian nomon kaj mi demandos al

Glinda ĉu ŝi akceptos vin.” Ili diris siajn nomojn, kaj la

soldatino eniris la Kastelon. Post kelkaj momentoj ŝi

revenis por diri ke Doroteo kaj la aliaj tuj eniru.

!(images/000131.jpg)

*“La Kapo pafiĝus antaŭen kaj batis la Birdotimigilon.” *

!(images/000154.jpg)

Ĉapitro XXIII.

La Bona Sorĉistino

plenumas la deziron

de

Doroteo

!(images/000150.jpg)

!(images/000156.jpg)

onvole

antaŭ ol vidi Glindan, tamen, ili

estis kondukitaj al ĉambro en la

Kastelo, kie Doroteo lavis sian viza-

ĝon kaj kombis sian hararon, kaj la

Leono elskuis la polvon el sia kol-

hararo, kaj la Birdotimigilo perfrape

plej belaranĝis sin, kaj la Hakisto poluris sian

stanon kaj oleumis siajn artikojn.

Kiam ili ĉiuj estis bonaspektaj ili sekvis la soldat-

inon al granda ĉambro kie la Sorĉistino Glinda sidis sur

rubena trono.

254

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

Ŝi aspektis al ili kaj bela kaj juna. ŝia hararo estis

riĉe ruĝkolora kaj pendis bukle sur ŝiajn ŝultrojn. ŝia robo

estis purablanka sed ŝiaj okuloj estis bluaj, kaj ili afable

rigardis la malgrandan knabinon.

“Kion mi povas fari por vi, mia infano?” Ŝi deman-

dis.

Doroteo rakontis al la Sorĉistino pri si: pri kiel la

ciklono portis ŝin al la Lando Oz, kiel ŝi trovis siajn ako-

mpanantojn, kaj pri la mirindaj aventuroj kiujn ili spertis.

“Mi plej deziras nun,” ŝi pludiris, “reiri al Kansas,

ĉar Onklino Em nepre kredas ke katastrofo detruis min,

kaj tial ŝi surmetos funebrajn vestojn; kaj krom se la

rikolto estos pli bona ĉijare ol pasintajare, mi certas ke

Onklo Henriko ne havas sufiĉan monon por tio.”

Glinda antaŭenklinis sin kaj kisis la dolĉan, supren-

levitan vizaĝon de la amema malgranda knabino.

“Benita estu via kara koro,” ŝi diris, “certe mi povos

diri al vi kiel reiri al Kansas.” Post tio ŝi diris,

“Sed se mi faros tion, vi devos doni al mi la Oran

Ĉapon.”

“Volonte!” krietis Doroteo; “ĝi ja ne plu utilas al

mi, kaj havante ĝin vi rajtos trifoje ordoni al la Flugan-

taj Simioj.”

“Kaj mi kredas ke mi bezonos ilian servon precize

trifoje,” respondis Glinda ridetante.

Doroteo tiam donis al ŝi la Oran Ĉapon, kaj la

Sorĉistino diris al la Birdotimigilo,

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

255

“Kion vi faros post la foriro de Doroteo?”

“Mi reiros al la Smeralda Urbo,” li respondis, “ĉar

Oz reĝigis min kaj la popolo amas min. Nur mi dubas

ĉu mi sukcesos transiri la monteton de la Martelkapuloj.”

“Per la Ora Ĉapo mi ordonos ke la Flugantaj Simi-

ojportu vin al la pordo de la Smeralda Urbo,” diris

Glinda, “ĉar estus domaĝe forpreni de la popolo tiom

mirindan reganton.”

“Ĉu mi vere estas mirinda” demandis la

Birdotimigilo.

“Vi estas nekutima,” respondis Glinda.

Turninte sin al la Stana Lignohakisto ŝi demandis:

“Kion okazos al vi post la foriro de Doroteo?”

Li apogis sin per sia hakilo kaj pensis dum

momento. Post tio li diris,

“La Palpbrumoj estis tre afablaj kaj petis ke mi regu

ilin post la morto de la Fia Sorĉistino. Mi amas la Palp-

brumojn, kaj se mi povus reiri al ilia lando, mi plej

volonte regus ilin por ĉiam.”

“Mia dua ordono al la Flugantaj Simioj,” diris

Glinda, “estos ke ili portu vin sekure al la Lando de la

Palpbrumoj. Eble via cerbo ne aspektas tiel granda kiel

tiu de la Birdotimigilo, sed certe vi brilas pli ol li—kiam

oni bone poluris vin—kaj mi certas ke vi regos la Palp-

brumojn saĝe kaj bone.”

Post tio la Sorĉistino rigardis la grandan, vilan

Leonon kaj demandis,

!(images/000159.jpg)

256

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

“Post la reiro de Doroteo al sia propra hejmo kion

vi faros?”

“Aliflanke de la monteto de la Martelkapuloj,” li

respondis, “estas granda arbaro, kaj ĉiuj bestoj loĝantaj en

ĝi reĝigis min. Se mi nur povus reiri al tiu arbaro mi tre

feliĉe vivus mian vivon tie.”

“Mia tria ordono al la Flugantaj Simioj,” diris

Glinda, “estos ke ili portu vin al via arbaro. Poste, ĉar mi

eluzis ĉiujn povojn de la Ora Ĉapo, mi donos ĝin al la

Reĝo de la Simioj, por ke li kaj lia bando eterne estu

liberaj.”

La Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto kaj la

Leono nun dankis la Bonan Sorĉistinon pro ŝia kompl-

ezo, kaj Doroteo krietis,

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

257

“Certe vi estas egale bona kiel bela! Sed vi ankoraŭ

ne informis min kiel reiri al Kansas.”

“Viaj Arĝentaj ŝuoj portos vin trans la dezerton,”

respondis Glinda. “Konante ilian potencon vi povus jam

la unuan tagon kiam vi venis al ĉi tiu lando reiri al via

Onklino Em.”

“Sed tiuokaze mi ne havus mian mirindan cerbon!”

kriis la Birdotimigilo. Kaj eble mia tuta vivo forpasus en

la maizkampo de la kultivisto.”

“Kaj mi ne havus mian belan koron,” diris la Stana

Lignohakisto. “Mi eble starus rustiĝante en la arbaro ĝis

la fino de la mondo.”

“Kaj mi por ĉiam estus malkuraĝa,” deklaris la

Leono, “kaj neniu besto en la tuta arbaro bonkore paro-

lus al mi.”

“Ĉio ĉi estas vera,” diris Doroteo, “kaj plezurigas

min ke mi povis utili al ĉi tiuj bonaj amikoj. Sed nun ĉiu

el ili havas kion li plej deziris, kaj ĉiu el ili estas feliĉa

havante regnon en kiu li povos regi, mi kredas ke mi

deziras reiri al Kansas.”

“La Arĝentaj ŝuoj,” diris la Bona Sorĉistino, “havas

mirindajn kapablojn. Kaj unu el iliaj plej kuriozaj aspek-

toj estas ke ili povas porti vin al iu ajn loko en la mondo

per tri paŝoj, kaj ĉiu paŝo estos farita dum palpebrumeto.

Vi nur devas kunfrapi la kalkanumojn trifoje kaj ordoni

ke la ŝuoj portu vin kien vi deziras iri.”

“Se estas tiel,” diris la infano ĝojoplene, “mi tuj

!(images/000109.jpg)

258

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

petos ke ili portu min al Kansas!”

Ŝi ĉirkaŭbrakumis la kolon de la Leono kaj kisis lin,

ame frapetante lian kapon. Post tio ŝi kisis la Stanan

Lignohakiston, kiu ploradis kaj per tio multe endanĝer-

igis siajn artikojn. Sed ŝi ĉirkaŭpremis al si la molan,

pajlopenan korpon de la Birdotimigilo anstataŭ kisi lian

pentritan vizaĝon, kaj trovis sin mem ploranta pro ĉi tiu

bedaŭroplena foriro for de siaj amantaj kamaradoj.

Glinda la Bona malsuprenpaŝis de sia rubia trono

por adiaŭkisi la malgrandan knabinon, kaj Doroteo dankis

ŝin pro la komplezoj faritaj al ŝiaj amikoj kaj ŝi mem.

Nun Doroteo prenis Toton sobre en siajn brakojn,

kaj lastafoje dirinte adiaŭ, ŝi kunfrapis trifoje la kalkanu-

mojn de siaj ŝuoj, dirante,

“Portu min hejmen al Onklino Em!”

*

*

*

*

*

Tuj ŝi flugadis tra la aero, tiom

rapide ke ŝi povis vidi kaj senti nur la ven-

ton pasantan ŝiajn orelojn.

La Arĝentaj ŝuoj nur trifoje paŝis, kaj

post tio ŝi haltis tiom subite ke ŝi ruliĝis

plurfoje sur la herbaro antaŭ ol scii kie ŝi

estas.

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ.

259

Fine ŝi sidiĝis kaj ĉirkaŭrigardis.

“Nekredeble!” ŝi kriis.

Ĉar ŝi sidas sur la larĝa ebenaĵo de Kansas, kaj tuj

antaŭ ŝi estis la nova kampara domo kiun konstruis

Onklo Henriko post la forportiĝo de la malnova de la

ciklono. Onklo Henriko melkadis la bovinojn en la bon-

vinkampo, kaj Toto saltis de ŝiaj brakoj kaj kuris al la

brutejo ĝoje bojante.

Doroteo stariĝis kaj trovis sin staranta en nur

siaj ŝtrumpoj. Ĉar la Arĝentaj ŝuoj forfalis de ŝi dum la

flugo tra la aero, kaj perdiĝis por ĉiam en la dezerto.

!(images/000114.jpg)

*“Vi devos doni al mi la Oran Ĉapon.” *

!(images/000121.jpg)

Ĉapitro XXIV.

Denove hejme.

KVUMONTE LA BRASIKOJN,

Onklino Em estis ĵus veninta el

la domo. ŝi suprenrigardis kaj

vidis Doroteon kuranta al ŝi.

“Mia amata infano!” ŝi kriis, prenegante la mal-

grandan knabinon en siajn brakojn kaj kovrante ŝian

vizaĝon per kisoj. “El kie vi venis?”

“El la Lando Oz,” diris Doroteo, sobre. “Kaj ankaŭ

revenis Toto. Kaj ho, Onklino Em, mi ĝojegas reesti

hejme!”